B.Traven
Kantotekstoj
Danckanto de la Mortula ŝipo
En vepro en Meksiko
Kanto de usona maristo
La rozo blanka
Praideo por la Mortula Ŝipo
eble el tiu fama bildo de P. Breughel: "La triumfo de l' morto"B.Traven
Danckanto
de la Mortula Ŝipo
La aĉa vest'? Forgesu ĝin.
Jen ĝoj' kaj ploroj kroĉis min.
Estu sen zorg' pri mia stat'.
Mi bone vivas sen kompat'.
Estu sen zorg' pri vagabond'!
Mi vivas min, ne vin, en nia mond'.
La paradizo estus stulta fin',
prefere kaptu la Satano min.
Mi viajn benojn ne bezonas,
eĉ se mortuloj en mi dronas
kaj fia fam' ĉirkaŭas min,
afero mia, notu ĝin.
Mi fajfas pri la juĝ' de Di'.
Pri releviĝ' ne kredas mi.
Pri dioj estas mi sen sci'.
Pri pun' infera ridas mi.
Hola hej, sur alta mar',
hola, mortular'!
el "La Mortula Ŝipo"
PS: Ĝi nomigas Yorikke laŭ Ŝekspirfiguro en Hamleto.

B.Traven
Kanto de usona maristo
Nun jam ne ploru, karulin',
ĉe Jackson plac' atendu min
en suna Nova Orlean'
en rava Luiziano.
Ŝi kredas min sur l' grund' de mar',
ne plu atendas en la ar',
en suna Nova Orlean'
en rava Luiziano.
Mi mortis ne ĉe iu rif',
veturas sur mortula ŝip'.
Ve, for de l' suna Nova Orlean'.
Ve, for de l' rava Luiziano.
Song of an American Sailor
Now stop that crying, honey dear,
the Jackson Square remains still here
in sunny New Orleans,
in lovely Louisiana.
She thinks me buried in the sea,
no longer does she wait for me
in sunny New Orleans
in lovely Louisiana.
The death-ship is it I am in,
all I have lost, nothing to win
so far off sunny New Orleans,
so far off lovely Louisiana.
Aĉetebla en Kramerverlag: http://www.karin-kramer-verlag.de/
