Hansjörg Martin
Tamburo por Traven

Sed ekzistis tiam maljuna
librokomercisto post la Tomaso-preĝejo en Lepsiko. Engewaldt estis lia
nomo. Jen „bildolibra“ librokomercisto kun blankaj bukloj, kiuj estis
multe tro longaj por la prusmaniera frizo, kun malvasta pala vizaĝo kaj
la kuraĝo, kiu tiam estis tiom malofta, kiel li nun denove estas
minacata fariĝi malofta. Ĉe la maljuna Engewaldt mi ricevis el malnova
ŝranko en la posta ĉambro, el la dua vico - antaŭ kiu staris kiel
kamuflaĵo nur naziaj libroj – mian unuan volumon de Traven. Estis:
„La Mortula Ŝipo“, tion mi ankoraŭ scias tute precize. Mi ankoraŭ scias
ankaŭ tion, kion la oldulo diris: „Se vi tion estos leginta, knabo, vi
forĵetos naŭ dekonojn el viaj tielnomataj aventuraj libroj. Sed ne
forĵetu ilin, alportu ilin al mi, mi vendos ilin al la stultuloj, kiuj
volas legi „John Kling“ kaj la tutan faŝisman merdon – kaj tiam vi
denove ricevos por tio unu aŭ du librojn de Traven!“ Iel tiel li
parolis.
En la hejmveturo en la tramo mi ne kuraĝis, preni la
libron el la poŝo... oni ja neniam sciis, ĉu oni jes aŭ ne sidas antaŭ
denunculo. Unu, kiu ankoraŭ sentis sin kiel la savanto de la patrujo,
se li povas drenunci iun, kiu legas ion tian. Sed hejme mi falis en la
libron kiel en profundan puton kaj nakoraŭ en la sama nokto finlegis
ĝin.
Mi tiam legis vore ankaŭ multajn aliajn librojn. La
legado estis mirinda fuĝo el la bruna ĉiutageco. Sed estas nur
malmultaj, pri kiuj mi ankoraŭ scias, ke ili faris min senspira. Kaj
hodiaŭ, nun, kiam mi prenas „La Mortulan Ŝipon“, „La ĉaron“, „La Ponton
en la ĝangalon“ en la manon, mi sentas denove precize tion, kio min
antaŭ pli ol tridekjaroj, homoj! faris senspira. Kial? Pro kio tio?
Jen
mi havas ses diversajn klarigojn. Traven povas verki. Konsentite, tion
povas multaj. Traven povas verki atentokapta. Ankaŭ tio ne estas tiom
malofta. La homoj de Traven havas domojn kaj vizaĝojn , kaj pejzaĝojn,
kotonkampojn, havenojn kaj stepojn oni vidas kaj flaras ilin, se oni
legas... tion oni trovas ĉeokaze ankaŭ en aliaj libroj – sed ĉio ĉi
kune kaj al tio eĉ la amara, malica, korode-trafanta kritiko je la
aĉegaj statoj, kun kiuj la mondo (ankoraŭ nun) devas lukti, kiel Traven
metis la fingron sur la vundon... ĉio ĉi kune: Povi verki, povi
konstrui historiojn, fari videblaj homojn kja ĉirkaŭejojn – kaj tiam
ankoraŭ povi rigardi post la „kulisojn“, tio estas preskaŭ unika. Oni
ofte kopiis lin, centoj da aventuraj verkistoj provis imiti tion, sed
mi neniam kaj nenie legis ĝin tia, ke ĝi faris min senspira. Se la
vorto „korsango“ ne estus tia stultega kaj triviala kaj misuzita vorto,
mi volonte volus uzi ĝin. Traven – mi ne scias alian vorton, verkis per
sia korsango. Li estas skulptita el la ligno de Egon Erwin Kisch kaj
Jack London. Viljono estas lia baptopatro kaj Grimmelshausen baptis lin
per tekilo. Tio ja devis fariĝi bona.
Ne legu Traven. Tute ne
komencu legi lin. Post la unuaj paĝoj „Mortula Ŝipo“ kaj post la
freneze makabra – ja ege aflikta sceno el la „Ponto en ĝangalo“, en kiu
la indiĝenoj serĉas la infanon, ankaŭ al vi naŭ el dek venontaj
aventurromanoj gustos kiel varmeta senkrema lakto...
Sed, se vi pro
facilanimeco tamen legas Traven, tiukaze vi komprenos, kial mi tamburas
por li. Por li, kiu mem estas tamburo. Necesas nur, ke oni tamburas
ĝin, la Traven-tamburon. Ĉar tamburoj, kiuj ne estas uzataj, ne estas
aŭdeblaj.
Kaj ĝuste en nia tempo, ĉi tie kaj nun, gravas, aŭskulti tian tamburon.