Patrujo el alia vidpunkto

Sed nun ĉi tie la guberniestro vidis la vorton patrujo de alia flanko, kiu ĝis nun restis fremda al li. Tiu ĉi patrujo per leĝoj kaj registradoj apenaŭ influeblis. Tiu patrujo estis afero de la animo. Tiu patrujo estis io, kio kreis la homon. La egurbanojn tiel kiel multajn kamparanojn kaj bienulojn oni povas transmeti en urbon aŭ en alian bienon, kaj ili tuj denove estas hejme. Sed tiuj ĉi tie estis tiom komunaj kun la tero, ke ili ĉesis esti homoj, tuj kiam oni ŝiris ilin el tiu hejmlando. Tiel la guberniestro helpe de sia indiĝena sango venis al la konvinko, ke neniu nafto de la tero, neniu aŭtomobilo, neniu dizela motoro sufiĉe valorplenas, por ŝanĝi kontraŭ tio tian patrujon. Nafto kaj aŭtomobiloj kaj aviadiloj estas belaj aĵoj, kiuj alportas al la homoj multe da utileco kaj plifaciligoj ĉe la laboro, sed kion signifu al la homoj, precipe al ĉi tiuj homoj ĉi tie la nafto kaj motoroj, se tiuj faras ilin kiel estaĵojn kaj en ilia animo multe pli povraj ol ili estas kun tiu patrujo kiel vivobazo, kun la patrujo kiu estas por ili la kvintesenco de ĉio tio, kio estas ĝojo, feliĉo, kontenteco, trankvilo, vivsekureco, amo, poezio, arto, religio, dia estaĵo, paradizo.

El la romano "Rozo Blanka"