B.Traven
La trezoro de l' Sierra Madre
www.karapaco.de/u/B.Traven/trezoro.pdf
romantraduko de Donjo & Cezar
enretigita je la 11-a marto de la jaro 2009

Karaj legantoj,
Tiu ĉi libro estas jam la tria romano de B. Traven ,
kiu estas tradukita kaj publikita de ni en la interreto. Rimarkoj pri tiu ĉi libro kaj la traduko estas tre bonvenaj. Speciale pri eraratentigoj kaj mistajpoj ni ĝojus.
Ni nun jam tradukas plian faman romanon de B.Traven: La Rozo Blanka (Die weiße Rose).
Korajn salutojn de Donjo & Cezar!

La foto estas el la
Trezoro- filmo kun Humphrey Bogart.
Ĉiuj filmoj pri Traven-libroj estas
malbone faritaj, krom tiu ĉi, ĝi estas rigardinda kaj parte eĉ tre
bona.
Bogart vidis Hal Croves dum la laboro pri la filmo,
sed tiu asertis ĉiufoje, ke li ne estas Traven. Bogart mem pensis, ke
li tute certe estas Traven. Tiel pensas ankaŭ la literaturscienco. Hal
Croves estas nur plia pseŭdonimo. La vorto "hallen" en la germana
signifas "resoni", jen denove tipa Traven-ŝerco, kiu neniam preterlasis
okazon tiamanieran. Se oni tradukas Croves per la angla growes
(kreskas) oni povas ellegi el tiu nomo: La resono kreskas, kaj efektive
la famo de Traven ĝuste tiam kreskis, kiam Hal Croves "la publika
prezentanto de Traven" subite aperis sur la scenejo... Cetere, Ret
Marut sendis kiel "brikofaristo" eksplicite "vokojn" al lia legantaro.
(Plej bele en fabelo pri Khundar, kiu reiras al Künder, do heroldo:
Schlafenszeit ist um, bumm, bumm. La dormotempo estas pasinta, bum,
bum...) Vokoj do, kiuj vekigu la dormemulojn, kaj dormuloj estis por li
personoj, kiuj ankoraŭ ne atingis la konscion pri si mem, Marut
do elsendis vokojn por vekigi la memkonscion en la homoj. Se oni scias
tion, estas pli facile ekkoni, kial Traven nomiĝis ankaŭ Hal Croves.

