RET MARUT- RAKONTOJ
- En la nebulo
- Interparolado
- La aktoro kaj la reĝo
- La fremda soldato
- La historio pri la neentombigita mortinto
- La idioto
- Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy
- Pentroarto
- Trompantoj
Ret Marut desegnita de F.W..Seiwert
Ret Marut
En la nebulo

De
tempo al tempo, se li pensis pri nenio, suboficiro Karl Veek rememoris
pri sonĝo, kiun li iam sonĝis. Li povis nur malfacile rememori detalojn
de sia rava sonĝo: en ĝi li estas inĝeniero, kiu vivas grandioze
komfortan vivon en sia propra lukse ekipita vilao; li estas la edzo de
alloga kaj klera virino, li havas ĉarman filineton; kaj li ĝuas la
ekziston de laborema, pacema, kaj ĝisfunde kontenta viro. Estis sonĝo.
Kio eble faris ĝin tiel rava, estis, ke ĝi tiel neatingeble fora estis.
Ĉar Karl Veek en la realeco estis soldato jam tiom longe, kiom li povis
memori, almenaŭ ekde lia tria jaro. Li ne povis rememori, ĉu li iam
faris ion alian krom atendi la malamikon, ĉi tie en la tranĉejo kun lia
fusilo ĉemane.
De tempo al tempo, obeante al ordonoj, kiuj ne
kritikeblis, li surfiksis sian bajoneton kaj sturmis la pozicion de la
malamiko, forpelante firme el sia cerbo ĉiun penson krom la jenan: ĉiu
viro, kiun mi renkontas, kaj kiu havas alian uniformon kiel mi, certe
mortigos min, se mi lin ne unue mortigos; kaj ĉiu bruo, kiun mi
aŭskultas, ĉu tondro aŭ la knalado de pafiloj, la grincanta sono de
gravelo, la susurado de folioj, aŭ retenita spiro- signifas mian plej
probablan morton!
Kun la fusilo sur la tranĉea balustrado antaŭ
si, li palpis al sia poŝo, li eltiris foton kaj leteron, kaj pensis, ke
estas efektive strange, ke la foto iomete similas la virinon, de kiu li
iam sonĝis, ke ŝi estus lia edzino. Kaj la ŝajne tiel nepersone
skribitaj vortoj en la letero, kiuj por si mem estis tute sen vivo,
vekis en lia animo eĥon, kiu rememoris lin pri la ruĝaj lipoj de la
bela virino el la sonĝo. Sed la sonĝo estis tiel fora, kvazaŭ sonus
magiaj arĝentaj sonoriloj mallaŭte el la grundo, kie li staras.
"Suboficiro Veek!"
"Ĉi tie!"
Sonĝoj
preteriras, nenion diras, sensencaĵo, pensis Veek. "Tuj iru al la
majoro por raporto, suboficiro Veek. Soldato Ehmig transprenos vian
postenon."
"Laŭ via ordono, sinjoro leŭtenanto!"
La
soldato anstataŭis lin. Li pendis la fusilon sur la ŝultron, kure
marŝis al la entera ŝirmejo de la majoro por raporti al li. "Suboficiro
Veek, jen mi havas malfacilan taskon, kiu postulas inteligentecon,
multe da ĝi. Alian viron mi ne havas, pri unu el miaj oficiroj mi ne
povas rezigni. Do, vi komprenas, kiel grava estas la afero. De la alia
flanko ili ne pafas jam du tagojn. Oni observis eĉ ne iun movadon. Tri
eblecoj estas konsiderindaj: aŭ la pozicio estas evakuita, aŭ estas
kaptilo, aŭ ili ion farontas. Ni devas scii, pri kio temas. Elserĉu du
virojn por via subteno. Ne kunprenu fusilojn. Nur tranĉilojn kaj
revolverojn. Mi ne volas, ke iu el la alia flanko eksciu, ke ni
elsendis patrolon. Manĝu ion, kaj tiam ekiru. Revenu antaŭ noktiĝo. Ĉu
vi komprenis?"
"Jes, sinjoro majoro!"
Estis frua
posttagmezo kun klara aero. Sed kiam Veek jam du horojn forestis, lante
malleviĝis densa, peza nebulo sur la terenon. Tiam la nebulo tiom
dikiĝis, ke li aspektis kiel blanka kalkmuro. Nun, Veek jam ne plu
povis vidi, kio foras pli ol du paŝojn de li. Dirinte al la du viroj,
ke ili haltu, kie ili estas, li antaŭeniris sola kaj markis la
returnvojon al ili per la kalkanumoj de siaj botoj .
Li rektiĝis
kaj nun palpante komencis iri per kurtaj hezitemaj paŝoj la vojon tra
la densa blanka muro, kiu servoprete malfermiĝis antaŭ li por permesi
lian trairon, nur por poste same rapide refermiĝi malantaŭ li, tiel
cemente firme kaj mure kiel antaŭe. Timante, ke li povus perdi la
orientadon, li elprenis sian kompason kaj komparis ĝin kun la
maposkizo. Relevinte la kapon, li vidis, eĉ ne du paŝojn for de si,
francan oficiron, kiu kaptis lian rigardon kaj tuj ekstaris. Timon
ambaŭ ne sentis, nek estis timo en iliaj okuloj, nur profunda
mirego.Unu rigardis la alian, kvazaŭ li vivis ĝis tiu momento sola sur
la terglobo kaj vidus nun subite antaŭ si la unuan homon. Samtempe,
vidante la uniformon de la alia, ambaŭ pensis, ke ili nun devus fari
ion tute difinitan, ion tute kutiman, ion ĉiutagan, ion, kiu regis ilin
kvazaŭ per neevitebla devigo, kiun ili ne povis kaj ne rajtis eskapi.
Sed
neniu el ili sciis, kio estas, kio postulas tiun devigon de ili. Ŝajnis
al ili kvazaŭ krias interna voĉo en ili: Agu! Vi scias, kion vi devas
fari!
Sed tiel proksime, tiel trankvile kaj tiel neatendite kaj
tiel sola sur senhoma insulo ambaŭ ja dum jaroj ankoraŭ neniam
renkontis alivestiton. Ĉiu el ili sentis la spiradon de la alia, ĉiu el
ili vidis eĉ la plej delikatan linion sur la vizaĝo de la alia.Ege
mirigite ili staris tie, kaj subite ili ne plu povis kompreni la
mondon.Samtempe, ambaŭ malrapide levis manon al la ĉapo, rigardis sin
reciproke kaj faris etan, sed ne mise interpreteblan riverencon al la
alia.Iliaj mienoj estis severaj kiel la morto. Sed en la nemezureblaj
profundoj de iliaj okuloj, legeblis mallonga demando, kiun homoj
miskomprenas neniam. Lante ili mallevis siajn manojn, kaj poste
turniĝis por foriri.
Jen de la eterneco alsaltis la plej eta
parto de sekundo, senuniformigis ilin; kaj senpripense obeante al pli
granda volo, ili simultane etendis la brakon por kapti la manon de la
alia, kaj premis sin reciproke la manojn kiel faras amikoj, kiuj devas
diri adiaŭ reciproke por ĉiam. Same rapide ili delasis de la mano de la
alia kaj iris sur la propra vojo reen. Ja kion ĉiu el ili devintus
fari, post kiam li komprenis, ke antaŭ li staras homo?
Ili ja ambaŭ estis frapitaj per blindeco, kaj vidis ne malamikon.
el la angla tradukis Rob Blow
lingve prilaboris Cezar
Ret Marut
Interparolado

Kiam
Cineas vidis, ke Pirho decidiĝis iri al Italio, li diris iutage al li:
„Vi do pensas konduki viajn armilojn kontraŭ la romianojn. Bone. Sed,
se ni tiam bonŝance estos venkintaj ilin, kiu avantaĝo tiam elkreskos
el tiu venko por ni?“
„Se la romianoj foje estos venkitaj“, respondis Pirho, „apartenos tuta Italio al ni.“
„Kaj se ni tiam estos la mastroj de Italio, kion ni faros tiam?“
„Sicilio tiam falos al ni kiel matura frukto en la sinon, preskaŭ senpene.“
„Bonege. Kaj se ni tiam estos subigintaj Sicilion, ĉu tio estos la fino de niaj entreprenoj?“
„Tiel certa tio ne estas. Kartago, Afriko, Makedonio, la tuta Greklando estus post tio la celoj de niaj pli foraj konkeroj.“
„Kaj se ni tiam estos venkintaj ĉion kaj tute nenio plu restos por konkero, kion ni faros tiam?“
„Ni vivos en paco, plenigos niajn tagojn per grandiozaj festenoj, per
agrablaj interparoladoj, per admirindaj festaranĝoj kaj ni pensos pri
nenio alia ol pri tio plezurigi nin kaj esti gajaj.“
„Bonege, moŝto, bonege, vere tute bonege“, respondis Cineas entuziasme,
„tio fariĝos ja delikata vivo. Sed – sed kio malhelpas nin jam hodiaŭ
vivi trankvile, aranĝi festenojn kaj farti bone ĉe plezuroj? Kial ni
devas iri, por povi fari tion, tiom da ĉirkaŭvojoj kaj tiom fore devas
serĉi feliĉon, kiun ni jam tenas en niaj manoj; kaj kial ni devas tiom
terure kare elaĉeti ion, kion ni jam hodiaŭ povus havi, kaj eĉ sen iu
peno kaj sen iu zorgo kaj sen iuj ĉagrenoj?“ - Al tiu prudenta parolo
Pirho ne havis respondon.
(el malnova franca instrulibro tradukita germanen de Ret Marut)
esperantigita de Cezar el "La brikofaristo"
Rimarko: „La brikofaristo“ estis la ununura
kontraŭmilita gazeto, kiu ekzistis en Germanio antaŭ la fino de la Unua
Mondmilito. Ĝi estis eldonita de Ret Marut, kiu poste pro fuĝo el
Germanio eksterlanden nomis sin B.Traven. La mapo montras la
antaŭenmarŝon de Pirho al Romo.
Ret Marut
La aktoro kaj la reĝo
Politika grotesko
Okazas malofte.
Bonŝance. Sed unufoje tamen okazis, ke aktoro elektis reĝon kiel amikon.
Eble estis ankaŭ alie.
Sed tio estas fine indiferenta.
Ambaŭ estis sinceraj kaj bonaj amikoj. Ili kverelis kaj repaciĝis, tiel, kiel tio kutime okazas inter veraj amikoj.
Du jarojn daŭris la amikeco.
La aktoro pri tiu amikeco ne multe bruis, kvazaŭ temus pri la amikeco al kutima homo.
Iam, posttagmeze, ambaŭ promenis en la parko.
Je
la vespero antaŭe la artisto rolis kiel reĝo. Ŝekspira reĝo li ne
estis. Tiujn la reĝa amiko de la teatro ne ŝatis, ĉar la reĝoj de
Ŝekspiro estis spite al sia dia benateco tute ĝustaj homoj, kiuj amas
kaj malamas, murdas kaj regas — tute laŭ tio, kiel ĝuste plaĉis aŭ ne
plaĉis al ili.
Sed la rolo de la prezentita reĝo el la pasinta
vespero estis verkita de poeto, kiu dekokjara estis anarkiisto, sed pli
poste fariĝis kortega konsilanto. Kompreneblas, ke tiu rolo tre plaĉis
al la reĝo, kaj ke ĝi fariĝis la kaŭzo, ke li interparolis kun la aktoro
pri la reĝa problemo de la teatro.
„Kion vi sentas, kara amiko, se vi prezentas reĝon?“
„Mi sentas min tute kiel reĝo, tiel, ke mi ne povus fari geston, kiu ne laŭas al la karaktero de reĝo.“
„Tion mi komprenas tre bone.“
„La
amaso de statistoj, kiuj, sekvante al la reĝisorado, devas kliniĝi
antaŭ vi, vivtenas la senton de reĝa indo en vi kaj sugestas al la
publiko, ke vi estas aŭtentika reĝo.“
„Por la publiko mi estas ankaŭ sen statistoj reĝo — eĉ tiam, kiam mi staras tute sola sur la scenejo kaj parolas monologon.“
Tiu tute artista kompreno de la aktoro provokis la reĝon fari akre limigitan komparon inter si kaj la sceneja reĝo.
„Netranspontigebla
abismo inter la vera kaj la teatra reĝo tamen ekzistas. Vi estus
povinta kiel ajn bone roli la reĝon, kun la momento, kiam la kurteno
sinkas, vi ĉesas esti reĝo. La sugesto kaj la statistaro finas vian
sanktecon, tuj kiam ili malsukcesas. Sed mi, karulo mia, mi estas plu
reĝo, eĉ se mi kuŝas en la lito!“
Al tio diris la aktoro: „Mia
kara amiko, la komparo ĝustas por ni ambaŭ. Ni veturis antaŭe en la
kaleŝo ĝis la pordego de la parko. Sur la stratoj staris kaj iris
nennombreble multaj homoj. Ili salutis — vi dankis. Ili kriis kun tuta
forto: Vivu! Ekscelenco! — vi ridetis, iom vanta. Sed kiam tiuj homoj
iam ĉesos formi libervole statistarojn, tiam vi ĉesos esti ne nur en la
lito, sed eĉ je la hela tago — tiam ankaŭ vi, amiko mia, ĉesos esti
vera reĝo!“
La reĝo haltis subite.
Li rigardis la aktoron firme.
Liaj lipoj fariĝis palaj kaj ektremis.
Subite li turniĝis.
Kun rapidaj paŝoj li iris al la kaleŝo kaj reveturis.
Sola.
La amikeco estis finita.
La amikoj neniam revidis sin reciproke.
Kaj neniam denove la reĝo iris en teatron.
Li fariĝis pensulo.
Li ekhavis la fiksan ideon esti tute normala homo.
Sekve de tio li devis eksiĝi.
Li mortis kvin jarojn poste.
Freneziĝinte.
Oni diris.
Tradukis Donjo, Frank & Cezar
en klubvesperoj
Ret Marut
La fremda soldato

En la lazareton E.L. 14, kiu
estis tom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la
obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne
eltenus transporton. Kompreneble ĉi tie la laboro de la flegistinoj
estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je
kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata ĉi tie, ĉar nur la
plej bona personaro utiligeblis.
Dume por la vunditaj soldatoj la kuracistoj estis la neceseaj kaj nur
helpantaj kunhomoj, la flegistinoj estis la pli ŝatataj kaj pli amataj
kunhomoj. Ofte dum monatoj la soldatoj ne vidis inon, kaj se tamen iu
tute neatendite kuris en ilian vojon, estis olda ŝrumpigita kaj
nekredeble kota inaĉo, kiu similis al la ina estaĵo imagata de la
soldatoj tiel, kiel kelera onisko al papilio. Ju pli longe la soldatoj
estis en la milito, ju pli fora ili estis de ilia patrio aŭ de ilia
kutima kulturo, des pli iliaj edzinoj, fratinoj, fianĉinoj kaj amikinoj
aperis al ili kiel floroblankaj lumfiguroj. Kaj se ili tiam venis
vundite en lazareton kaj vidis sin ĉirkaŭataj de la sonĝataj, hele
vestataj ĉiam afablaj inaj figuroj, ili fariĝis kiel infanoj.
La komenca timema respekto, kun kiu ili rigardis la flegistinojn ĉe la
rekonsciiĝo transiris iom post iom en tian senfinan kortuŝan konfidon,
kian povus prezenti ĝin apenaŭ iu alia homa rilato.
Iuvespere oni transdonis en E.L. 14 soldaton, je kiu la ekzamenanta
kuracisto konstatis du polmopafojn, ventropafon kaj komplikan rompiĝon
de la femuralo, certe pro pafo de grenado.
Estis tre grava kazo. Kaj la viro kuŝis sen konscienco.
Homoj, kiuj estas tie ekstere en la milito, ne plu distingeblas unu de
la alia. Sur la vizaĝo, la manoj kaj je la vestaĵo ili ĉiuj aspektas
egale. Ĉiuj egale sovaĝiĝintaj. Kaj ankaŭ ilia lingvo estas plej ofte
tute sama. Kruda, abrupta kaj dishakita, sen tiuj fajnaj diferencoj,
per kiuj la erudicia homo distingiĝas de malpli klera homo. Kaj nur
post tagoj, se ili estis plurfoje lavataj, banataj, razataj kaj
provizataj per puraj vestoj, revenis iom post iom la tavoloj de
civitana estinteco, dum jaroj aŭ eĉ dum generacioj kreskintaj.
Pri la soldato, kiu nun estis transdonita en la lazareton, oni sciis eĉ
ne iometon. Oni havis neniujn indikojn. La viro sekve de la turmenta
doloro preskaŭ tute malvestis sin, kaj ĉe tio perdiĝis la rekoniga
marko. Armilojn, el kiuj oni povus gajni pro la numero signon por apogi
opinion, la sanitaristoj ne kunprenis, kaj en la vestoj, ĉar ili eble
estis interŝanĝitaj, ne legeblis enkudrita nomo.
Tiel li kuŝis kelkajn tagojn. Kun fermitaj okuloj. Ke li ankoraŭ vivis,
palpeblis nur je la frapado de la koro, kaj en longaj intervaloj li
laŭte ekĝemis. La femuralo estis splintita. Kaj la ventropafvundon kaj
tiun en la polmon oni lasis provizore netuŝitaj.Transportebla li estis
neniukaze, jam ne pro la ventropafo.
La ĉefkuracisto donis la ordonon, ke oni ne donu al li iun rimedon, nek
por maldolorigo, nek por veki lin, nur la nutradon laŭ preskribita
artifika maniero oni enigis lin.
La grupon, al kiu li apartenis, prizorgis la flegistino Malve. Ŝi estis
la plej bela ino en E.L. 14, kaj anstataŭ vuali ĝin, la simpla vestaĵo
ankoraŭ grandigis ŝian ĉarmon. Ŝi estis juna. Krome ŝi venis el tre
nobla familio, ŝi restadis en francaj kaj anglaj penzionoj kaj sciis
multon. Ŝia patro estis staboficiro je unu el la du plej gravaj
frontoj. Sed ŝi estis la plej fervora, plej atentema kaj plej
nelacigebla el ĉiuj flegistinoj, kiuj ĉi tie laboris. Kaj ŝi ĝuste
staris iumatene ĉe la lito de la fremda soldato kaj mankaresis lin
delikate sur la frunto, kiam li vekiĝis. Li rigardis ŝin mirigite per
grandaj okuloj, kies brilo ŝajne venis el longe pasinta tempo. Tiam li
fermis la okulojn kaj denove malfermis ilin. Kaj li faris tion plena de
nedirebla senkredemo.
Post iom da tempo li remetis lante la kapon, tiel, ke la mano ripozanta
sur lia frunto devis gliti karesante trans lian vizaĝon. Jen sentis la
flegistino, kion li sopiris, kaj ŝi karesis lian vizaĝon kaj la manojn
kiel al infano.
Ŝi volis foriri por doni al li trinkaĵon. Sed li ne volis kompreni
tion. Liaj okuloj plenigis sin per horora timo. Flegistino Malve
restade staris. Jen li kaptis heziteme al ŝia mano, firme tenis ŝin kaj
diris: „Ĉu vi estas flegistino?!
„Jes“, ŝi diris.
„Vi nomiĝas Malve, flegistino Malve!“
„Pro kio vi scias tion?“
„Mi ĉiam aŭdis ĝin, dum jaroj, multajn multajn jarojn. En lando, tre
tre fore de ĉi tie, kien mi iros denove, de kie iu vokas min. Ĉu vi ne
aŭdis tion?“
„Ne, mi aŭdis nenion.“
„Sed vian nomon mi aŭdis. Malve! Malve!“ Lia voĉo fariĝis pli kaj pli
mallaŭta. „Malve estas mirinda nomo. Tia mola kaj bela kaj kantanta kaj
jubilanta kia vi, Malve.“
Jen ŝi ekhavis la ideon, ke li devas esti aŭdinta la nomon en sia
senkonscieco de kuracistoj kaj kamaradoj. Ŝi mankaresis denove lian
vizaĝon, sendecide, ĉu ŝi voku la kuraciston aŭ, ĉu ŝi prefere atendu
ĝis la la malsanulo denove trankviliĝis.
„Vi estas bela, Malve. Mirinde bela. Tiel mi ankoraŭ vidis neniun inon, tiom bela vi estas.
„Ĉu vi ne havas fianĉinon? Aŭ gepatrojn? Aŭ belan karan edzinon, al kiu mi rajtus skribi kelkajn vortojn de vi?“
„Malve, ne estu tiom severa al mi, mi devas diri al vi, kiom bela vi
estas. Mi amas vin, ĉar vi havas tian kantantan kaj jubilantan nomon
kaj plie, ĉar vi estas tiom bela.“
„Ne tiom eskcitiĝu, alie vi ankoraŭ ekhavos febron. Ne parolu tiom multe.“
„Se vi volas tion, flegistino Malve.“
Li metis sian manon al ŝia vango kaj nestigis sian kapon sur ĝi.
Tiam li komencis denove, pli mallaŭte ol antaŭe, preskaŭ nur flustrante: „Mi neniam havos edzinon, Malve.“
„Tamen, tamen, ni sanigos vin.“
„Ne, mi scias tion. Mi volus havi fianĉinon. Flegistino Malve, estu mia fianĉino. Mia amas vin, ĉu vi ne scias tion?“
„Jes, mi kredas al vi!“
„Estu mia fianĉino, Malve. Unufoje. Mi estos tuj morta kaj neniam havos
edzinon. Diru ĝin rapide, diru 'jes', antaŭ ol mi devas iri tre
malproksimen. Ĉu vi volas esti mia fianĉino?“
Malve fariĝis ruĝa en la vizaĝo kaj diris mallaŭte, kliniĝante malsupren al li: „Jes, kompatinda amiko mia!“
„Ĉu vi amas min, Malve?“
La okuloj de flegistino Malve plenigis sin per larmoj: „Jes. Mi amas vin, mia kompatinda kara amiko.“
Kaj li, kun la grandaj okuloj kun la brilo de pasinta tempo, plena de
ve-timo kaj plena de tremiga espero, diris flustre: „Malve, kara mia ,
kara Malve, kisu min.“
Ŝi premis siajn lipojn sur lian brulantan buŝon. Li levis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj diris proksime al ŝia orelo:
Mia plej kara Malve.“
Tiam ŝi sentis kiel malfortiĝis liaj brakoj. Ŝi liberigis sin softe.
Sed li estis jam morta.
En tiu momento alvenis la ĉefkuracisto kun la aliaj kuracistoj al la
lito, por fari la kutiman matenan ekzamenadon. Li vidis la soldaton,
levis la palpebrojn kaj diris al lia helpkuracisto: „Domaĝe, hieraŭ mi
ankoraŭ supozis, ke mi povus savi lin: Kaj neniu scias, kiu li estas,
kio li estas, de kie li venis, kiu trupoparto, ĉu simpla soldato aŭ
oficiro, laboristo aŭ sciencisto aŭ artisto. Serĉato do, kiun eble iu
atendos duonon de jarcento.“
Tiam li iris al la sekva lito.
Flegistino Malve staris apogite al vando kaj larmis.
tradukis Cezar
PS:
Ret Marut estis germana aktoro, kiu fuĝis kiel aktiva partopreninto kaj
cenzoro de la Ruĝa respubliko en Bavario en la dudekaj jaroj de la
antaŭa jarcento eksterlanden, kie li tiam famiĝis kiel B. Traven.
Ret Marut
La historio pri la neentombigita mortinto

Estis terure malgaje.
Kaj tamen la fakto ne kontesteblis, ke la kamparano
Joseph Hinteracker el Hennenholz de la tero levis frostmortan viron kaj
pakis ĝin sur sian ĉaron, kaj kunprenis tiun en la vilaĝon. Kiam oni
pli precize rigardis lin, montriĝis, ke la viro estis jam delonge
morta. Krome li estis metiisto-junulo kaj sufiĉe povre aspektanta
vagabondo. Oni demetis lin antaŭ la pumpila dometo kaj tie kuŝigis lin
sen grandaj ceremonioj, kaj tiel, kiel decis en lia kazo, sur la
firmtretitan nekovritan argilan teron.
Ankoraŭ je la sama vespero la pastro de la loko kaj la komunumestro
inspektis la mizere aspektantan senvivan kadavron de la viro, kaj kiam
oni kontrolis la identigilon, strange montriĝis, ke oni kaptis
protestanton, kiu krome estis eĉ naskita en malgranda de Dio forlasita
provincloko de Saksujo, sed tie perdis sekve de malĉeesto dum jarcentoj
ĉiujn civtanajn rajtojn.
La komunumestro sendube estis pia kristano. Ja kial ne? Tial li konscie
neniam permesus al si eĉ la plej etan neleĝan agadon. Kaj la pastro de
la loko estis multe tro kara maljuna sinjoro por tio, ke li povus puni
protestanton ankoraŭ post ties morto, ĉar li ne ankoraŭ ĝustatempe
ekkomprenis,, ke li propre troviĝas sur la malĝusta vojo al la sole
vere savo, kiun serĉi kun seriozeco kaj granda fervoro estus estinta la
plej grava tasko de lia vivo.
Sed de la tuta vilaĝo ne kuŝis eĉ nur unu ano de Lutero en la tombejo.
Kaj nun eĉ meti inter ĉiujn tiujn bonajn katolikajn viretojn kaj
inetojn protestanton, tio certe provokus malican malpacon en la
komunumo kaj tio ankaŭ tiel aspektus, kvazaŭ ne estus diferenco inter
religio kaj religio. Krome estus grava malobeado pri la tombeja
regularo. Kaj ĉar la tombejo apartenas al la katolika paroĥo, tiu
kompreneble povis fari, kio plaĉis al ĝi, kaj kiun ĝi tie ne volis
havi, tiun ĝi ne devis akcepti.
La sinjoro pastro pripensis la aferon.
Ankaŭ la komunumestro pripensis ĝin, sed pro aliaj kialoj.
„Josefo Hinteracker“, li diris al la kamparano, kiu sendecide staris apud li, “ kial vi ne lasis kuŝi lin tie, kie li estis?“
Sed li rapide ŝanĝis sian opinion, kiam li rememoris pri la pastro, kaj
diris: „Kompreneble mi opinias tion ne tiel serioze; ĉar oni ja tamen
ne povus lasi putri kristanan homon ĉe la vojrando, tio estus ja peko
kaj hontige aldone.“
„Jes, jes“, diris Hinteracker. Kaj la komunumestro havis alian ideon:
„Sed eble la homo tute ne apartenas al ni, eble ĝi apartenas al
Schmickelsdorf. Kie vi do trovis lin?“
„Nu, li simple kuŝis rande de la kampvojo, apogate de arbo.“
„Kie do? Mi celas, kiuloke?“
„Nu, ĉirkaŭ dek paŝojn for de la arbustoj ĉe la salikoj, kiuj staras ĉe la Keuten-rivereto.
„Tio kompreneble estas stulta afero“, rediris la komunumestro. „Se vi
estus preninta lin dekkvin paŝojn pli supre, li apartenus al tiuj el
Schmickelsdorf. Jes, tio estas stulta afero. La ŝtipkapulo vere
povintus sterni iom pli alte. Al ni tio denove kostos atentindan
sumeton, kaj tio, kvankam ni jam sen tio ne havas ion en la komunuma
kaso kaj kvankam ni sendu eĉ du virojn koste de la komunumo al la
epidemia konferenco. Tiukaze niaj elspezoj por tio estos tre tre
limigitaj, Hinteracker, tion mi jam nun povas diri al vi Kaj krome la
malagrablaĵoj pro la registaro, tiom da skribado. Kaj lastfine ili eble
eĉ trumpetos ĝin en la tutan mondon, ke ni lasis frostmorti kaj
malsatmorti la homon. En ĉiuj gazetoj estos skribite, ke io tia okazas
en nia vilaĝo, kie la riĉaj kamparanoj kunsidas tiel dense kiel la
formikoj sur surŝutitaj pasteroj de kuko. Jes, vi kulpos tion,
Hinteracker, sole vi, se la hienoj de la gazetoj skribaĉos, ke
Hennenholz' devus havi la nomon 'Avido-bosk', ĉar oni tie lasas
malsatmorti la povrajn kunhomojn sur la kampvojo, kvankam ili sidas en
sia grasiga korto, kaj tie ekstere en la vintrofrido mortas tia
kompatinda povrulo pro malsato.“
„Ha, kial mi kulpu tion?“ Hinteracker ekkriis koleriĝinte. „Kial via
mortinto koncernu min? Ni ja decidis en nia komunuma kunsido, ke ĉiu
travojaĝanto ricevu okdek pfenigojn, ĉu ne? Ĉu vi donis al li la okdek
pfenigojn? - Ne. Nu, do! Jen lasu min en paco.“
„Li ja tute ne estis ĉi tie. Ĉu mi eble eĉ elportu la monon sur la
straton kaj rekonte al li? Tiukaze serĉu do alian komunumestron al vi,
jen mi demisius. Nu, vi ja vidos, en kiun embarason vi puŝis nin.“
„Sed kial mi kaj ĉiam nur mi?“ kriegis Hinteracker plena de kolero.
„Kiu do al vi ordonis alporti lin?“
„Vi estas ja bona kristano“ respondis Hinteracker malice.
„Ĉu kristano ĉu ne kristano, sed se vi estus trovinta lin pli supre,
'trovinta' mi celas, jen tiuj el Schmickelsdorf estus havantaj lin je
la nuko, kaj tie li havus pli bonan lokon, ĉar ili tie ĉiuj estas
protestantoj.
„Sed li kuŝis ja inter la limoj de nia tereno.“
„Ve, Hinteracker, pardonu al mi, sed vi estas azeno. Sur nia tereno oni
ne trovas mortan vagabondon, tiel prudenta vi povus esti, ĉu? Sufiĉe
maljuna por tio vi estas.“
„Sed tiel danĝere tio ja tamen ne estas. Ankoraŭ nun oni povus trovi
lin sur la tereno de Schmickelsdorf, se vere devas esti tiel.“
Al tio la pastro diris, ke tio ne estas bona ekzemplo, kion ili donas
ĉi tie per ilia kverelado, kaj ke li estas laca pri tio aŭskulti plu
tian kvereladon, kiu ne atestas pri kristana spirito, kaj ke li volas
iri al la botisto Frans, kiu jam delonge estas malsana, al kiu li volas
diri diversajn konsolajn vortojn.
Kiam la pastro forestis, la komunumestro kun Hinteracker levis la
mortinton denove sur la ĉaron, ili kovris lin per pajlo, kaj kiam
fariĝis malhele, ili ekveturis kun li kaj laŭe demetis lin.
Horon poste kelkaj loĝantoj de Schmickelsdorf, kiuj revenis kun siaj
ĉaroj de foiro, krucis la Hennenholz-vojon, kaj hundo, kiu kuris apude,
bojis pro la morta metiisto. Ĉar li nun kuŝis sur ilia tereno, pri kio
ili detale konvinkiĝis, ili kunprenis lin kaj veturis kun li al la
komunumestro. Tiu jam kuŝis en la lito. Ili per pugnoj porde eltamburis
lin, kaj kiam li estis lumiginta la vizaĝon de la mortinto, kaj vidis,
ke li estas povra kiel muso en preĝejo, li ordonis la homojn en sian
loĝoĉambron. Ekstere estis terure fride. Sekve de tiu fakto ili ĉiuj
ege ĝojis pri tio, kiam la komunumestro diris al ili, ke lia edzino
pretigos varmegan grogon por ĉiuj.
Tiam ili sidis ĉirkaŭ la tablo kaj trinkis la grogon. Kiam ili estis
sufiĉe interparolintaj pri la vetero kaj la grandaj malavantaĝo de la
nutraĵdonado en stalo, la gastiganto faris paroladon, el kiu klariĝis,
ke Schmickelsdorf estas eta, je homsango povra protestanta insulo en
katolika maro, kio laŭis la veron, kaj ke plie en la komunuma kaso
estas preskaŭ nenio, kaj ke fine ne ĵetus bonan lumon sur la
protestantan vilaĝon, se mizere frostmortis kaj malsatmortis inter la
limoj de ilia tereno protestanta homo, eĉ se estas nur vagabondo,
proksime de la vilaĝo. Ke li tute ne volas paroli pri la problemoj kaj
la skribadado kun la instancoj. Sed ke en la katolika Hennendorf sidas
la dikaj, grasaj kamparanoj kaj havas tiom da mono en sia komunuma
kaso, ke ili nun volas eĉ pavumi la vilaĝstraton kaj povas sendi du
delegitojn al la epedimikonferenco. Kaj li aldonis, ke la komunumo, kie
oni trovis la mortinton, devas pagi la ĉerkon kaj ĉiujn aliajn kostojn,
kaj ke la loĝantoj de Hennenholz lin povus ja alporti enigita en ĉerko
, ĉar oni tiam por rabatita kotizo volonte troveblus loketon sur la
ĉi-tiea komunuma tombejo. Ke tio nun tiel estas en la plej bela ordo,
kaj krome, se la viro estus trovita interne de la limoj de la tereno de
Hennenholz. Sed ke tial, ĉar li ne estas trovita sur la tereno de
Hennholz... kaj tiel plu. Fine daŭris ne tro longe, kaj la viro denove
survojis kaj poste tre baldaŭ kuŝis proksimume sur la sama loko kiel
antaŭe, tie, kie li antaŭe devis lasi la vivon.
Ĉi tie li nun kuŝis ĝis la sekva mateno.
Je tiu tempo trovis lin Peter Buschhauer, kamparano el Hennenholz, kiu
kun junaj bestoj veturis hejmen. Li surĉarigis la mortinton kaj demetis
li ĉe la komunumestro, kaj li faris ĉe tio tian grandan spektaklon pri
la trovaĵo, ke ĉiu infano de Hennenholz aŭdis pri tio kaj la
komunumestro ne plu havis eblon teni sekreta la aferon. Aŭdinte
ankoraŭ, kie oni trovis lin, li rimarkis, ke tiuj el Schmickelsforf
estas almenaŭ tiom prudentaj kiel li mem.
Li nun ordonis veturigi la mortinton al la tombejo kaj deŝarĝi lin antaŭ la pumpila dometo.
La kompatindulo kuŝis nun tie tutan tagon kaj la sekvintan nokton, sen
tio, ke iu pensis pri li. Sed kiam li volis foriĝi nek per nepensado
pri li nek per reviviĝo kaj per memforkurado, la komunumestro sendis
iun al Schmickelsdorf kaj sciigis, ke oni trovis en la komunumo
protestanton, kaj ke oni transprenu lin kontraŭ la akcepto de la
transportkostoj kaj la kostoj por la entombigo. Kaj kiam la mortinto
ĵus estis enĉerkigata en malvasta kaj nerabotita kesto, alvenis la
komunumestro de Schmickelsdorf kun veturilo por akcepti la mortinton.
La komunumestro de Hennenholz volis nun transmanigi la identigilon de
la mortinto. Sed kiam li serĉis ĝin vane, venis al la estro de
Schmickelsdorf en la kapon, ke li prenis ĝin el poŝo de la mortinto kaj
sekve de la abunda grogtrinkado tiam forgesis remeti ĝin. Nun ĝi kuŝis
ĉe li hejme sub multaj aliaj paperoj. Kiam nun la komunumestro el
Hennenholz ne trovis la legitimilon diris la estro el Schmickelsdorf:
„Nu, vi ja opiniis, ke li estas protestanto. Kiel vi do scias tion, se
vi ne havas identigilon por li?“
La vilaĝestro el Hennenholz nun ne bone povis koncedi, ke li jam vidis
la identigilon antaŭhieraŭ. Ĉe tio ja estus veninta en la taglumon, ke
li volis ege nekristane liberiĝi de la mortinto. Kaj al la estro el
Schmickelsdforf venis en tiu momento la ĝusta penso en la kapon kiel
povas esti, ke la komunumestro el Hennenholz scias, ke la mortinto
estas protestanto, kaj kiel krome povas esti, ke oni trovis la
mortinton sur la tereno de Schmickels- dorf, kaj ne sur tiu de
Hennenholz, tie, kie tio multe pli laŭus la vojon. Sed pro bonaj kaŭzoj
li gardis sin mencii ion pri tio, kaj li kondutis tute senpartie. Post
longa diskuto li fine diris: „Do, karulo, tiom longe, kiom vi ne pruvas
al mi, ke li estas protestanto, li ne venos sur nian tombejon. Ĉe vi li
estas trovita, kaj ĉe vi li devas trovi lokon en la tero. Ni volas havi
nenion komunan kun tio. Se vi laŭrajte identigas lin kiel protestanton,
vi rajtas sendi lin al ni, alie ne. Lastfine li eble estas eĉ judo aŭ
turko, kaj ion tian ni ja tamen ne volus havi en nia dioplaĉa tombejo.
Fartu bone!“
Kiam la komunumestro de Hennenholz sufiĉe longe estis pensinta pri tio,
kio estas farenda rilate tiun aferon, li iris al la pastro kaj petis
lin, ke li permesu, ke la mortinto restu en la tombejo. Sed tiu diris:
„Kial mi faru tion? Mi konvinkiĝis per miaj propraj okuloj, ke la viro
estas protestanto. Kiel mi respondecigu tion antaŭ mia konscio
entombigi lin en bone katolika tombejo? Eĉ je la cirkonstanco, ke
protestanta estas atingebla en la proksimo. Ja, se mi neniam estus
vidinta ion pri tio, ke li estas protestanto, tiukaze eble jes, tiukaze
mi povus senkulpigi min antaŭ mia Dio per tio, ke mi simple ne sciis
tion pli bone, kaj oni ne povas lasi forputri homon, kiu ajn estas, en
ŝosefosaĵo, kiel bonvenan manĝon por junaj kampkorvoj. Tio simple ne
eblas. Estas almenaŭ eble, ke oni eltrovas tion, kaj ke oni tordigas el
tio ŝnuregon por mi. Tio kaŭzigus monstran spektaklon. Ne, ne, por tio
mi ne fordonas min kaj mian oficon.“
„Sed, sinjoro pastro, mi petas vin, kion mi do faru? Mi nepre devas enterigi la viron.“
„Nu, pro tio mi bedaŭrinde ne povas helpi al vi. Pri tio vi estu pensinta pli frue. Ĉu vi ne povas havigi la identigilon al vi?“
„Se mi nur scius, kie ĝi estas. Se mi nun enketos pro ĝi, la tuta afero
fariĝos konata, kaj tiam mi estos finita. Tio sekvigus belan proceson.
Do, pri tio oni eĉ ne pensu.“
Poste la komunumestro sidiĝis kaj skribis leteron al la disitriktestro,
kio okazu pri la morta metiisto, kiu estas sen legitimaĵo. Ĉe ĉiu vorto
li havis terurajn konsciencriproĉojn, ke ĉio, kion li skribis estis
oficiala, kaj ke enviciĝis mensogo post mensogo.
La mortinto intertempe trankvile kaj gaje kuŝis en sia lignokesteto en
la pumpila dometo kaj havis eĉ ne iomete da kompato kun tiuj, kiuj
faris al si tiom da zorgoj kaj ĉagrenoj pro li.
Post tri semajnoj venis de la distrikta oficejo la reskribo, ke oni
fotografu la mortinton, por ke eble poste ankoraŭ estu identigebla
persono. Sed antaŭ ĉio oni enterigu la viron, se tio ne jam okazis, kaj
sur la komunuma tombejo.
Sed la entombigo ne okazis. La pastro decide rifuzis lasi resti la
mortinton en la tombejo. Kaj la komunumestro envenis en grandan
dilemon. Li ne havis rimedon por devigi la pastron.
Tuj kiam li intencis argumenti laŭ la oficiala postulo de la distrikta
oficejo, la pastro klarigis, ke li prefere publikigus la verajn faktojn
ol koncedi entombigi la protestanton sur katolika tombejo.
Kiu elirvojo por la komunumestro restis? Fine li havis la ideon, lasis
stari la mortinton en la pumpila dometo. Eble li esperis sekrete, ke la
dometo iutage forbrulu aŭ ke eble la diablo kunprenas ĝin. Sed la
instancoj ne lasis deskui sin. Oni postulis pli detalajn informojn pri
la vestoj de la mortinto, pri la trovloko, pri la eventualaj enhavoj de
la poŝoj kaj pri aliaj aferoj. Tiam oni demandis, ĉu la mortinto estas
entombigita, je kiu tago kaj kiu estas la ekzakta nombro de la tombo.
La komunumestro sinkis en pli kaj pli hontigan embarason. Plej volonte
li estus demisiinta. Sed ankaŭ tio ne tiel simple eblus. Ĉar la
posteulo ne estus transpreninta la respondecon. Tial li faris tion,
kion oni ĉiam faras en tiaj kaj similaj cirkonstancoj, li tute ne
respondis la demandojn, kiuj koncernis la entombigon. Ĉar ĉiam pasis
kavarona jaro, antaŭ ol la sekvanta urĝa demandaro de lia distriktestro
alvenis kaj intertempe ankaŭ nova distriktestro transprenis la oficon,
la komunumestro esperis, ke li tiom longe povus eviti respondon al la
distriktoficejo ĝis la morto lin liberigus de la mortinto, kiu tage kaj
nokte hantis en ĉiuj anguloj kaj en ĉiu cerebraj giroj de lia cerbo kaj
prenis al li ĉiun vivoĝojon.
Kiu konas la eklezian kaj eksterereklezian burokratismon, diros, ke
neniu kaŭzo ekzistas dubi pri tio, ke la afero tiel tre bone kaj je
ĉies kontenteco estus plenumebla. Oni scias ekzemplojn el la historio,
kiam jam multe pli komplikaj aferoj tiamaniere trovis solvon.
Sed en tiu kazo okazis alie; ĉar ĉe la eksplodo de la milito oni
enloĝigis en Hennenholz kompanion de la bataliono el la plej proksima
garnizono. Ĉar nun la loĝlokoj en la civitanaj gastdomoj ne sufiĉis,
oni ekuzis la pumpilan dometon kiel kompaniĉambron kaj gardejon. Ĉe la
malplenigado oni trovis inter jarmilojn antikva fatraso ankaŭ longan
polvo-kovritan keston, pri kies celo kaj enhavo neniu el la vilaĝanoj
povis sciigi ion.
Oni alvokis la komunumestron.
„Kio tie enestas?“ demandis la kapitano.
La estro turnis sin unue dum certa tempo ĉirkaŭ sin mem kaj tiam diris fine: „Metiisto“.
„Kio enestas?“ demandis la kapitano kun pronconcita tono.
„Mortinto, morta metiisto.“
„Ja kion tiu faras tie?“
La tuta turmento kaj anima timo, kiun la suferinta komunumestro en ĉiuj
tiuj multaj jaroj pro la mortinto travivis, kaptis lin nun per tia
forto, ke per unu fojo ĉio estis egala al li kaj li per
pendigoto-humoro respondis: „Nu, li atendas la Lastan Tagon, sin joro
kapitano.“
„Kaj kial li ne atendas kiel ĉiu honesta homo en laŭorda tombejo?“
Ĉar li estas protestanto kaj nia pastro ne volas akcepti lin sur nia tombejo, kaj alian tombejon ni ne havas.
„Suboficiro Glassmann“, respondis post tio la kapitano, „malfermu la keston!“
Kion 137 funtoj da aktujoj en senfine longa tempo dum jaroj ne
kapablis, nome enterigi laŭorde mortan homon, tion intertempe la
vermoj, la musoj, la naturo kaj la kara tempo plenumis. Kaj ili faris
tion senzorge pri la homaj malvastanimaj kvereloj kaj kun tia granda
zorgemo kaj kun tioma devofervoro, ke oni trovis en la kesto ankoraŭ
nur monteton da rompiĝemaj kote grizaj ostoj, zonobukon kaj tri
disfalemajn pantalonbutonojn el plumbo. Vidalvide al tiuj tre malmultaj
restaĵoj la komunumestro povis ne kompreni, kiel eblis, ke li pro tio
povis sonĝi iam pri gravaj prizonpunoj, kiuj atendos lin surtere, kaj
pri kruelaj inferpunoj, kiuj lin atendos en la alia mondo.
Kaj tiam la kapitano donis la ordonon: „Suboficiro Glassmann, post
duona horo vi raportos al mi, ke la viro estas entombigita en la
ĉi-tiea tombejo.“
Sed tuj la subofociro forestis, venis la pastro kaj diris: „Sinjoro
kapitano, pardonu, sed nenial mi povas toleri, ke protestanto estos
entombigita en nia tombejo.“
Al tio la kapitano respondis: „Kara sinjoro pastro, mi tute ne volas
limigi viajn rajtojn aŭ iel ĝeni la religian pacon, kiel vi ŝajne
supozas. Mi povus apogi min sur tio, ke mi estas ekde hieraŭ la plej
alta komandopotenco en tiu ĉi loko kaj respondecas nur al mia militista
superulo. Tio tre afliktus min, se mi devus agi kun pli da insisto. Sed
mi pensas, ke ni rigardu la tutan aferon de pli supera vidpunkto. Ĉu la
kompatinda ulo estas protestanta aŭ katolika, tiun etan diferencon li
kun sia Dio certe delonge intertraktis kontentige. Vi povas kredi tion
al mi, Dio certe ne tiom longe kaj pedante reteniĝas pri tio, kiel ni
surtere. Li certe ankaŭ ne havas tiom da tempo por tio. Sed, mia kara
pastro, vi ŝajne forgesas la plej gravan: ni nun troviĝas en milito, en
la plej peniga, kiun Germanio iam devis elbatali. Kaj kontraŭ tiu
fakto, kiu ŝovas ĉion alian en la fonon, estas vere sufiĉe indiferente,
ĉu iu estas protestanto aŭ katoliko. Nun estas la ĉefa afero, ke li
estas germano. Kaj germano tiu kompatinda homo tie certe estas; pri tio
dubo ne eblas, kaj tial estas mia nekoruptebla rajto, ke li rajtas
ankaŭ kuŝi en germana tero. Kaj germana estas la tero sur la katolika
tombejo same tiel bone kiel sur protestanta. Aŭ ĉu vi pensas alie?“
„Jes – sed -“
„Mi elektis ne sen intenco tiun ŝajne iom krudan vojon. Se eventuale
okazos, ke viro de la kompanio mortos en tiu ĉi loko, kaj li estas
hazarde protestanto, ĉar ni ĝis nun ne havas protestantajn kaj
katolikajn regimentojn kaj espereble neniam ricevos tiajn, tiam mi ne
volus havi similan kverel- kazon kun vi. Kaj kvankam mi mem estas
katolika, mi devus fariĝi malagrabla al vi, kaj tion ni ja volas eviti,
ĉu? Lasu min diri al vi la sekvan, tiom longe, kiom estos milito, la
kamaradoj estas al mi pli proksima ol katoliko. Post la milito vi ja
pro mi denove povas fari, kion vi volas, kaj se plezurigas vin, ankaŭ
elfosi la la povran ulon tie. Tion vi faru laŭ via plaĉo. Nu, sed nun
mi esperas, ke vi ankoraŭ poste donos la permeson al la entombigo jam
ordonita de mi.“
Jen la suboficiro revenis kaj raportis: „Ordono plenumite, la viro kuŝas tri metrojn sub la tersurfaco.“
Per tio la afero estis finita kaj plenumita. Ankaŭ por la komunumestro.
Kaj tial li apartenas al la malmultaj homoj, kiuj en la eksplodo de la
milito trovis certan konsolon.
tradukis Cezar el: B.Traven „La historio de la neentombigita mortinto“, Diogenes Taschenbuch 21110, eldono de la verko volumo 13
Rimarkoj:
Joseph Hinteracker = Jozefo Postagro
Hennenholz = Kokinara ligno aŭ Kokinara bosko
Ret Marut
La idioto

Sinjorino Bernhardine Mallaŭtpaŝo posedis grandan karbomagazenon, multe da mono, filon, filinon kaj katinon.
La
karbonegoco prosperis bone. La mono estis blokite deponita sur banko
(kaj plimultiĝis), la filo estis idioto, la filino bela (kaj muzike
talenta) kaj la katino dufoje ĉiujare naskis idojn.
Sinjorino
Mallaŭtpaŝo estis nobla aŭ ŝajnigis sin esti nobla, la mono estis
aŭtentika, la idioteco de la filo estis pruvita, pri la filino sin
svatis nobela registara asesoro, kaj la katino neniam kaptis musojn kaj
nutris sin nur de lakto.
Sinjorino
Bernhardine estis fiera baldaŭ fariĝi nobela bopatrino, la mono atendis
sopire atingi certan adreson, tiun de la asesoro, la idioto laboris
kvazaŭ kiel ĉevalo, la filino legis librojn pri la devoj de edzino kaj
patrino, kaj la kato rigardis sin kiel mezpunkton de la universo.
Tiel
en tiu familo ĉio estis harmonie interligita, ĉio estis laŭorda; nur la
idiotismo de la junulo ne volis ĝuste adaptiĝi en la kompletan bildon.
Kiam
Alfredo ankoraŭ frekventis la lernejon, nomis lin ĉiuj liaj kamaradoj
idioto. Ĝis li iam elfiŝis du el ili kaj tanis terure iliajn felojn. Nun
ili nur plu nomis lin idioto, se li povis aŭdi tion neniel. Ankaŭ la
instruisto diris al li ĉiutage sennombreble ofte, ke li estas idioto,
ĉar li ĉiam sidis sur la lasta benko kaj sciis neniam ion. Tial li ankaŭ
ne povis fariĝi volontulo por unu jaro, ĉar li kiel tia devis scii
almenaŭ ion. Kaj de tiam li ne povis fariĝi rezervoficiro. Sed li ne
fariĝis soldato. Tio estis tre bona. Tiel la honto ne evidentiĝis.
Ekde
lia dekdua jaro li estis en sia libera tempo en la karbonegoco de sia
patrino kaj de la dekkvara jaro li gvidis ĝin memstare kaj sole. Kaj li
komprenis kiel fari negocojn. Tuj kiam la patrino ne enmiksiĝis plu,
neniam okazis iu plendo fare de la klientaro. Kun la koĉeroj, la
laboristoj, portistoj kaj ĉevaloj li kunlaboris bonege kaj la klientaro
tre ŝatis lin.
Kaj ĉar
lia patrino kaj lia fratineto estis konvinkitaj pri lia idiotismo, ne
damaĝis, se li laboris de matene je la kvara kaj duono ĝis vespere je la
naŭa. En la lukse meblitajn loĝoĉambrojn de la patrino li rajtis eniri
nur malofte; se vizito ĉeestis, tute ne. Pro la laboro liaj manoj
fariĝis ja duraj, lia vizaĝo kutima kaj liaj movoj plumpaj. Li efikis
senstila kaj ĝenanta.
Li
dormis en la subtegmenta ĉambro kaj manĝis en la kuirejo. Lia ununura
konfidatino estis servoknabino Franciska Koll, kiu transŝovis en la
kuirejo la plej bonajn bongustaĵojn al li, kiu babiladis kun li kaj
dimanĉe posttagmeze kunprenis lin al siaj gepatroj. Ĝia patro estis
ferformisto kaj tre oportuna laŭ karaktero. La patrino estis aŭtentika
honesta firmmana laboristino. Tie Alfredo fartis nedireble bona. Kun
tiuj homoj li povis interparoli kiel plaĉis al li, kaj neniu diris , ke
li estas idioto, kiel lia patrino kaj fratino hejme faris tion.
Nun
li estis jam dudekunu-jara. Kiam li havis deksep jarojn vizitis ilin
iam onklo Paŭlo. Onklo Paŭlo elkore ŝatis la junulon pro ties honesteco
kaj memreteno. Kaj kiam li vidis kiel oni traktas lin hejme, kvazaŭ tiu
estus tute fremda homo, li diris al sia fratino tute malkaŝe la veron.
Sed ŝi forneis tion per tio, ke ŝi klarigis, ke estas ŝia afero kiel ŝi
traktas la junulon, ke estis ŝia infano kaj ne lia. Krome la junulo laŭ
ŝi lernis nenion en la lernejo kaj estas tiom senedukita, ke li metas la
tutan familion en publikan akuzon. Ŝi diris, ke li tute ne scias kiel
konduti. La onklo respondis, ke tio estas ja egala. Ne ciuj povas esti
ĝentlemanoj, kaj se iu fervore laboras, li ne povas aspekti kaj konduti
kiel princo. Pro tio tuj ekestis kverelo, kaj Alfredo en droŝko
veturigis onklon Paŭlo al la stacidomo. Ĉar onklo Paŭlo ĉiam estis bona
al Alfredo dum la dekkvar tagoj de sia vizito kaj parolis kun li kiel
ankoraŭ neniam alia homo, Alfredo ploris.
Post
tio onklo Paŭlo skuis manon de Alfredo kaj diris: „Ne ekscitiĝu plu,
knabo mia, estu plu tia kia vi estas nun, tia fervora, bonkonduta kaj
bona kia vi estas hodiaŭ, tio pli validas ol la tuta edukadomerdo. La
valoro de homo ne estas en ties elegantaj gestoj, sed en la koro. Fartu
bone, knabo mia!“
Kaj
for estis onklo Paŭlo. Kaj tiam li subite estis mortinta. Sinjorino
Mallaŭtpaŝo veturis al la funebra ceremonio. Tiam ŝi iris al la notario,
kiu ekzekuciis la testamenton.
„Ha, bonan tagon, sinjorina moŝto, nu, kie estas la ridanta heredulo?“
„Vi ja vidas tiun antaŭ vi, sinjoro jurkonsilisto.“
„Vi,
ĉu? Ho ne! Via filo Alfredo heredis la tutan heredaĵon. Du rentoriĉajn
terposedaĵojn kaj kvindek kvar mil germanajn regnomarkojn kontante. Tio
povas esti ja tute indiferenta al vi, sinjorina moŝto. La mono restos ja
en la familio. La heredulo estas ja via samsanga filo.“
„Sed
mi estas la samsanga fratino de la mortinto. La ulo estis ja freneza.
La testamenton mi kontestas pro imbecileco de la testamentinto.“
Tio
tute ne helpos al vi, sinjorina moŝto. Via frato estis plene konscia
ĝis la lasta momento. Cetere li jam faris la testamenton antaŭ jaro. Via
filo ekde kelkaj tagoj estas plenaĝa. Se li petas la heredaĵon, oni
povas elpagi ĝin morgaŭ al li. - Nu, kiel dirite, sinjorina moŝto, en
tiu kazo ne eblas ŝanĝi ion.“
Sinjorino Mallaŭtpaŝo vojaĝis hejmen.
Kaj
ŝi pensis, ke tio nun devas finiĝi! Tio ja maleblas. Sinjoro asesoro
atendas nur tial kun sia edziĝpropono, ĉar li tute ne povas havi idioton
kiel bofraton, kiu eble iutage subite eĉ stumblos en la plej bonan
loĝoĉambron kaj etendas manon al li, dezirante bonan tagon al la kara
bofrato.
Alfredo jam
ricevis kopion de la testamento. Sed li faris sian laboron, kvazaŭ li
estus leginta nenion kaj nenion komprenis el tio. Li manĝis plu en la
kuirejo kaj dormis plu en la subtegmenta ĉambro.
Sed
sinjorino Mallaŭtpaŝo nun ofte devis iri al la urbestro, al la polico,
al la kuratoreca juĝejo kaj al diversaj aliaj instancoj. Iumatene, kiam
Alfredo jam faris la unuan mendoveturon, li ĝuste malsupreniĝis de la
ŝtuparo, kiam la policisto Urso venis el la etaĝo de lia patrino.
Alfredo, veturigu min tuj al Braŝnic, mi devas plenumi deĵoran aferon en la idiotejo.“
„La oldulo Gluul povas veturigi vin, sinjoro Urso. Mi nun ne havas tempon. Ni havas multe da laboro hodiaŭ“.
„Ho
ne, la maljuna Gluul veturigos min dum tia pluvovetero eble eĉ en
laŭstratan foson. Ja veturigu vi min. Via patrino eksplicite ordonis
ĝin.“
„Ĉu mia patrino? Jes, tiukaze estas alia afero.“
Li tamen eniris por demandi ŝin mem. Ŝi kuŝis ankoraŭ en la lito kaj trinkis ĉokoladon.
„Jes, veturigos vi! Ek do! Foriĝu nun!“
Alfredo veturigis la droŝkon, post kiam li donis la necesajn ordonojn al la koĉero.
Estis
kvar veturhoroj ĝis Braŝnic, kaj sekve de la pluvo necesis eĉ pli da
tempo. Alfredo pripensis, ĉu li aĉetu por dimanĉo bluan aŭ nigran
antaŭtukon por sinjorino Koll, kiu festis tiutage sian naskiĝtagon. Li
ricevis ĉiusemajne tri markojn da poŝmono. Kaj ĉar li preskaŭ ne eldonis
ion, la antaŭtuko ne devis esti tro malkara. La policisto Urso
elkalkulis interne de la droŝko, kiel li plej bone uzu la tricent
markojn, kiujn sinjorino Mallaŭtpaŝo promesis al li, se li estos
plenuminta sian deĵoran taskon en Braŝnic je ŝia kontenteco.
Ili
alvenis antaŭ la pordo de la hospitalo. Urso elpaŝis kaj lasis atendi
Alfredon. Alfredo malsupreniĝis de la sidloko de la koĉero, sidiĝis en
la droŝkon, elprenis sian poŝtranĉilon kaj komencis matenmanĝi.
Kiam
li estis ŝovinta la unuan pecon da pano en la buŝon, kaj ĵus volis
detranĉi iom de la sangokolbaso, malfermis du flegistoj de la hospitalo
la droŝkopordon.
„Bonvolu, sinjoro Mallaŭtpaŝo, sinjoro Urso volas interparoli kun vi. Venu, ne daŭros longe.“
Alfredo dejungigis la ĉevalojn kaj sekvis al la flegistoj.
„Vi venu al sinjoro dr-o Stelo“, sinjoro Urso akceptante informis lin.
Jen
ĉefa doktoro Stelo envenis, rigardis akre al la okuloj de Alfredo kaj
diris: „Bonvolu veni en mian konsultan ĉambron, sinjoro...“
„Mallaŭtpaŝo, bonvolu!“
„Jes,
sinjoro Mallaŭtpaŝo. Kaj vi, gardopolicisto, atendu momenton. Ne, ne,
vi ne kunvenu internen. Atendu nur tie. Ne longe daŭros.“ Post tridek
minutoj dr-o Stelo paŝis el sia ĉambro, kaj kun li Alfredo.
„Do,
juna amiko mia, nun veturu hejmen, salutu vian karan patrinon de mi kaj
diru al ŝi, ke ŝi memgardu, tio ne estas ŝerco por mi.“
Li skuis manon de Alfred: „Kaj se vi bezonas patrecan amikon, bonvolu pensi pri mi. Do, nun adiaŭ, fartu bone!“
„Nu, ĉu la junulo ne restas ĉi tie“, demandis gardopolicisto Urso tute mirigite.
„Ĝoju,
ke ni ne retenas vin ĉi tie kaj rekomendu foje al via urbestro, ke mi
sciigas al li – ne atendu, tion mi prefere skribos mem, por ke ankaŭ mi
havu plezuran horon. Nu, kaj nun?“
„Sed, sinjoro doktoro. La junulo estas ja idioto.“
Ĉiukaze
ne tia granda kia vi! Kaj kion mi volis diri ankoraŭ, jes ja, Schmidt,
montru foje al la policisto la pordon. Li ŝajne ne trovas ĝin sole.“
Kiam
sinjoro Urso venis antaŭ la pordon, pluvis kvazaŭ kiel el ferokruĉoj.
Alfredo sidis jam sur la koĉera benko kaj ektirigis la ĉevalojn.
„Sinjoro Alfredo, atendu, mi volas ja kunveturi.“
„Vi ja perefere restadu ĉi tie, sinjoro doktoro sufiĉe klare aludis tion al vi.“
„Nu, ne faru ion tian al mi. Mi fariĝas ja tute malseka.“
„Vi ja fariĝu malseka. Tial mi ja ne petis vin kunveturi. Iru trankvile piede, tio bonfartigas vin. Hot!“
„Sed mi petas vin, kara bona sinjoro Alfredo.“
Urso okupis per plumpa mano la droŝkopordon.
„Deprenu
la manon de la pordo. Aŭ mi vipados vin tiel, ke ekturniĝos via kapo.
Tio estas droŝko mia, ĉu vi ekkomprenas? Kaj nun bone migru survoje!“
Ek
li veturis kaj policano Urso staris sendecide. Sed ekvidante la
ridantajn vizaĝojn de la kuracistoj kaj flegistoj je la fenestroj de la
frenezulejo, li trotis sakrante kaj insultante hejmen.
„Kaj la tri bluaj centmarkaj monbiletaĉoj nun ankaŭ estis fuŝitaj. Pri tio li ĉagreniĝis plej multe.
Alfredo
transdonis la droŝkon al koĉero, por ke li eljungigu la ĉevalojn. Tiam
li iris en la kontoron kaj ordigis la kalkulojn, kvitancojn, liverajn
atestojn kaj mendilojn, vestis sin per sia dimanĉa kostumo kaj iris al
sia patrino.
La sinjoro registara asesoro sidis kun la filino kaj la patrino. Ili sidis ĉe la abunde kovrata tablo kaj ridis.
„Nu, ĉu vi fariĝis freneza – kial vi venas ĉi tien sen avizi vin? Ĉu vi ne havas ion por fari en la korto?“
„Ne,
patrino, nun ne plu. Sed ĉi tie estas la kontorpaperoj, jen la
plenumitaj, jen la neplenumitaj, jen la kaso kaj ĉi tie estas la
ŝlosiloj. Ĝis postmorgaŭ tagmeze je la dekdua mi postulas mian monon,
kiun mi ricevis de mia patro. Vi sendos ĝin al familio Koll, tie mi
estos du tagojn. Nu, kaj tiam – nu do – adiaŭ!“
Kaj jam li estis ekstere.
En
la koridoro li staris ankoraŭ dum momento. La ploroj inundis liajn
okulojn. Estis ja lia patrino kaj lia fratino. Ĉi tie estis ja lia
hejmo. Li volis reiri al la pordo kaj peti pri pardono. Sed li kunpremis
la dentojn, malsupreniris la ŝtuparon, en la stalon, karesis la
ĉevalojn, manpremis la koĉerojn kaj laboristojn. Li ankoraŭfoje
malrapide ĉirkaŭrigardis en la korto. Kaj tiam li forlasis la patran
domon.
Ret Marut
Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy
Subite li aperis: la giganta
verkisto kaj nova tamburisto de l' arto, Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy, tute
subite kaj senatendite el sana haŭto, kiel ĉiu vera geniulo. Se oni
povas pruvi de iu la iron de l' evoluo, eble eĉ la konsekvencan
celcertecon de multaj antaŭaj generacioj, lastfine eĉ la diligenton kaj
persistemon de iu verkisto, jen tiu estas de la vera geniulo tiom
malproksima kiel meduzo de la plej uzebla akompana hundo de sanitara
soldato. Pruvo, kontraŭ kies renversiga forto kaj konvinkeco mi
malsukcese batalus: kvarcent mil sepcent kvardek tri memorartikoloj de
okmil ducent dudek ses literaturhistoriistoj, kiuj estis destinitaj de
la sorto buĉi ĉiujn naskiĝ- mort- geedziĝ- kaj infanbaptajn datojn de la
ŝirfoliaj kalendaroj; aldona pruvo: du impresplenaj artikoloj en la
oficiala gazeto de Schnüpstrüll.
(Oni ne postulu de mi, ke mi ripetu
tiom kaj tiom ofte tiun cerbodetruan nomon Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy je
mia turmento kaj je la turmento de la kompostisto). Ĉiukaze oni fariĝis
unue atentema pri P.R. pere de mallonga kaj por tio des pli enhavoriĉa
novelo en la monatgazeto „La Hyppery“ konata al ĉiuj erudiciuloj kaj
antaŭ ĉio konata al la eldonisto. Ĉu la titolo ekestis per tro ofta
tuŝado kun la eco histerio, nu, tion alia homo esploru. Neniu komprenis
la novelon de P.R. (Kial mi skribas nur P.R., mi jam menciis). Kaj ĉar
neniu komprenis ĝin kaj ĉiu sana homo sian tutan kritikon metis en la du
vortojn: Idiotaĵo, idiotaĵo!, tial trovis sin tri kaj kvarono el dekduo
da konantoj, kiuj sinkis teren pro adorado al P.R. Ke tamen entute
trovis sin ankoraŭ tri kaj kvarono de dekduo el tiuj 'eskpertoj kaj
malkovruloj' pruvas pli kaj pli bone ol ĉiuj statistikoj, ke la milito
nek detruis ĉion nek devigis ĉiun al lernado de novaj vidpunktoj. La
sekvo de tiu ŝildolevo estis, ke la bonaj kaj plej bonaj gazetoj kaj
ĵurnaloj sentis sin devigitaj publiki pro la multaj esprimitaj deziroj
de la ĉiam longjaraj abonantoj iom post iom kun kaj sen rezisto
novelojn, skizojn kaj poemojn de P.R..
Oni povis malfermi gazeton kiun ajn,
sed certe estis io trovebla de P.R. Kaj ĉiu, ankaŭ la longjara
abonanto, diris post ĉiu nova ĝuo de P.R. al si: Hm! Nun mi vere ne
scias, ĉu estas mi bovo aŭ ĉu la kritikisto Difavor' Grumbloknabet' aŭ
ĉu P.R. estas ruza fripono? Mi komprenas eĉ ne unu vorton, mi supozas,
ke tio estas la plej granda kaĉo, kiu imageblas, sed kion mi ne kuraĝas
diri al iu. Tamen, kaj tio tiukaze certe estas la plej verŝajna: „Mi
estas efektive giganta bovo, kion mi ĝis nun ne sciis, ĉar mi estas tre
diligenta komercisto.
P.R. estis diligenta kaj strebema.
Oni prezentis teatraĵojn de li, kiuj estis tiom impresaj, ke oni nun
ankaŭ ne plu komprenis la kritikistojn kaj havis pro tio duoblan jesigon
de la nun ne plu rifuzebla fakto, ke oni nerevokeble devas esti bovo
por ĉiam kaj ne plu partoprenu je la modernaj literaturtrezoroj.
Kaj krome svarmis romanoj,
tragedioj, noveloj, skizoj, pensfragmentoj kaj profunde sentataj milit-
kaj ampoemoj, tiel, ke oni nur plu povis miri pri la granda kreiveco de
la verkisto kaj spirita heroo, kiu tronis sur la senatingebla alto de
lia nealirebla soleco. En soleco li ja efektive tronis. Neniam iu vidis
lin, li ŝvebis kvazaŭ kiel transfiguriĝinta spirito super la eraroj de
la homoj; li evitis la tuŝadon kun la obtuzigita amaso kaj la nimbo, kiu
vualis lin, faris inojn kaj tiajn, kiuj estis tamburistoj de l' arto
ege suspektaj pri tio suferi je religia frenezo.Kelkaj el ili retroviĝis
en psikiatraj klinikoj, kie ili ankoraŭ nun vivas kaj imagas al si esti
pensa fajrero de P.R.. Restu translasate al pli kompetentaj
medicinistoj doni popolecan kaj tamen efikoplenan kaj kompreneman
prezenton, en kiaj strangaj formoj kaj gestoj montriĝas la frenezaj
imagoj de tiuj, kiuj imagas al si esti pensfajrero de P.R. Mia fantazio
ne sufiĉus por tio, kiom ajn mi streĉus ĝin, ĝi lambastone postirus al
la realeco.
Iiutage de iu iel disvastiĝis la
onidiro, ke P.R. (kial mi nomas lin nur P.R., mi jam plurfoje menciis)
estas malsana kaj kuŝas sur la mortolito, ke li havas nek protekton nek
kuratecon, ĉar de liaj adorantoj neniu kuraĝas paŝi en la neniigan
brilon de Lia Moŝto, kiu eĉ la sunon ŝanĝas en elsekigitan plumban
bulon. Sed mi estas fortika, mi ne kredas pri P.R. Kaj tial lia brilo ne
povas mortigi min. Tial oni elektis ĝuste min vojaĝi al P.R. Por
transdoni en ties mortohoro la salutojn kaj ovaciojn de lia adepta
anaro, kiuj ruliĝas en la polvo antaŭ li, kaj stari en liaj lastaj horoj
helpeme flanke de li kaj surskribi laŭvere liajn lastajn vortojn kaj
konservi tiujn al estontecaj jarmiloj. Ĉar oni konis mian malrespekton
rilate al P.R., oni sciis, ke neniu krom mi povus havigi tiom da
objektiveco noti sen ornamo kaj sen vualo la lastajn elverŝojn de tiu
giganta spirita grandulo.
Per nekomparebla spursento, per
aventuremaj alivestigoj, senkulpigitaj arestoj kiel spiono, per plurfoja
ŝvebado en morto pro malsato, pro bezono de akvo, de sukero kaj dum la
minaco de rekrutigo, sukcesis al mi trovi la adreson de P.R. Li loĝis en
arbarriĉa regiono malproksime de la tumulto de la urboj, forŝlosita de
la scivolo de la vorema mondo post alta muro, ĉirkaŭata de malgrandaj,
afable aspektantaj ĝardenriĉaj kaj de hedero prikreskataj dometoj en la
kliniko „Hejmo Trankvilŝtono“.
Jam tiu nomo bonfartigis. Kaj mi
havis mirakle strangan pacan senton en la proksimo de „Domo
Trankvilŝtono“. Mi demandis: „Ĉu ĉi tie loĝas verkisto Pguwlkshrj
Rnfajbzxlquy?“ „Jes“, oni respondis al mi afable, „sed propre la
paciento havas la nomon Paul Napofotelo.“
Mi montris kompateman vizaĝon, kiu
en certaj momentoj, kiam oni aŭdas la vorton „paciento“ vere necesas,
kaj mi diris: „Ĉu lia stato estas tre malbona?“
„Ne pli aĉe ol kutime. Dum la kvin jaroj, kiujn li ĉeestas ĉi tie - .“
„Kion?“ mi kriis ekscitite. „Kvin da...?“
„ - jarojn, jes ja. Unue li estis en
la tria klaso. Ĉar li estis ellerninta ŝufaristo, ni okupis lin lin en
la ŝufarejo. Sed de tri jaroj li verkas por gazetoj kaj estas tiom bone
pagata, ke li povas loĝi en propra domo kun du flegistoj kaj ĉiel havas
la samajn privilegiojn kiel grafo Hegelsdorff, kiu havas posedon de
miliono da germanaj markoj. Estas ja tute indiferente al ni, per kio
okupiĝas niaj pacientoj, se nur distras ilin.“
„Jes“, mi diris tute konfuzite. Mi ne komprenas tion.“
Tute malferme koncedite, ankaŭ ni
ne“, diris la ĉefa kuracisto, „jen modela ekzemplo por tio, ke oni
neniam povas esti certa pri tio, ĉu tie ekstere estas pli da frenezuloj
ol ĉe ni.“
„Haltu! Haltu!“ mi kriis. „Diru al mi pro ĉio en la mondo, kie mi estas ĉi tie?“
„En la sanigejo por nekureceblaj mensmalsanuloj. Ĉu vi ne sciis tion?“
„Ne! Ne! Kaj sinjoro
Pgschwlklwsch... „ pro ekscitiĝo mi ne povis plu translipigi la nomon,
kiu antaŭe estis tute intima al mi, “kaj sinjoro Pguw- ?“
„Sinjoro Napofotelo vi volas diri,
tiu estas de tri jaroj nesanigeble malsana kaj de tiam dum daŭro en nia
kliniko. Tute sendanĝera homo, se oni lasas nur verki lin, sed komplete
paralizita. Li troviĝas en la komenco de la lasta kvarono.“
Mi ankoraŭ staris kiel trafita de klabo, la brilo de P.R. forte trafis min.
Kaj la kuracisto aldonis: „ Kiel
statas pri li, vi devus vidi ja sen pliaj klarigoj je liaj verkaĉoj; se
vi aŭskultus paroli lin, vi ne plu dubus. Ĉu vi volas iri al li?“
Mi dankis rifuzante, foriris kaj venis al la fideluloj.
Ili prefere ne estus fidintaj al mia
objektiveco. Ili ne rajtas kalkuli pri tiu, ĉar mi ne volas esti
mortĵetita per ŝtonoj kaj poste antaŭĵetita al la hundoj. Tiom P.R. kaj
la tuta prudento de la ekstere vivantaj kunhomoj vere ne valoras al mi.
Ili ja mem kulpas, ke tiel estas.-
Tradukis Donjo, Frank kaj Cezar en vesperoj de la klubo „Karapaco“, finredaktita je la sepa de januaro en 2011
Ret Marut
Pentroarto

Juna
bone kreskinta knabino staras en forte ruĝa bluzo, en jupo mezlonga kaj
draste griza, kun ŝtrumpoj en alludita bruno, kun blankaj ŝuoj kaj
larĝa flava pajloĉapelo enbrake meze de vasta herbejo de plej saturita
verdo. Ie zigzagiĝas nigra arbo en la senkoloran aeron. Kaj tute fone
oni vidas ankoraŭ en vapora nebula briltremo montaran arbaron en bluo
kun aludo al lilo.
Tiel
la bildo aspektis, en kiun Evald Henkeding metis grandan esperon, kaj
kiu tamen migris de unu ekspozia komisiono al alia, sen esti akceptita.
Kompreneble "la ekspoziciaj ŝuistoj", kiel Evald Henkeding pro sia
malica maniero nomis la membrojn de la ekzamenkomisionoj, eliras en
vasta arko el la vojo de tia granda talento, kia li estas. Kaj se li
nun tiel vagadis tra la ekspoziciaj ĉambroj povis hanti lin fridega
hororo, se li vidis tiujn tristajn faraĵojn el kolormakuloj kaj
ŝmiraĉaĵoj. Kontraŭ tio lia "ruĝa-grizo- en- verdo", kiel li nomis sian
pentraĵon, estis majstroverko, pro kiu Rembrandt ne estus devinta honti.
La
ruĝgrizulinon, tie starantan en la verdo, mi konis hazarde kaj lernis
pro ŝi konatiĝi ankaŭ al Evald Henkeding je iu posttagmezo. Li
kompreneble tuj trenis min kun si en sian atelieron, kiu pli similis al
malbone meblita ĉambro ol al ateliero, kaj li montris sian
majstroverkon al mi. Eĉ se vere ne estis io precipe granda, li tamen
pravis en tiu rilato, ke vere estis en la ekspozicio pentraĵoj, al kiuj
lia estis multe supera je riĉo de la penso kaj tekniko. Ĉiukaze mi
vidis ankaŭ je liaj aliaj aĵoj, ke li kapablis pentri kaj havis multe
da kuraĝo iri proprajn kaj originalajn vojojn.
Kiam
ni tiam pli amikiĝis reciproke, mi bedaŭris lin, ĉar li spite al
fervora strebado havis malmulte da sukceso, propre neniun. Mi volonte
estus farinta ion por li, sed antaŭe li estus ja devigita almenaŭ
unufoje ekspozicii ion. Ĉar, kie kaj kiel oni ekplektu la fadenon? Li
meritis tion iom avanci. Kaj malgranda sukceso certe spronus lin sin
forte ĵeti en la kolorojn.
Iutage,
iam en la unuaj posttagmezaj horoj, ni promenis foje denove en la
ekspoziciaj haloj. Mi vidis kiel liaj okuloj melankolie kaj sopire
pendis je ĉiuj kartonaj ŝildetoj, kiuj pro „vendita“ faris al la
aĉetisto plej ofte tiom da ĝojo kiom al la vendisto.
En
tiu tempo preskaŭ neniuj vizitantoj ĉeestis, kaj la gardistoj ĉie faris
sian digestan dormeton. En tiu momento venis tute freneza penso en mian
kapon, kaj mi miris eĉ ne iomete, kiam Evald Henkeding donis al miaj
pensoj siajn vortojn, ĉar li diris: „Mi supozas, ke oni povus
kontrabandi je tiu tempo tute sen ĝeno bildon.“
"Jes“, mi diris, „ mi ja pensas, ke tio eblus. Sed kiun sencon tio havu?“
Je
la sekva tago mi ne havis tempon. Sed en la postsekvinta tago petis min
Evald Henkeding, ke mi estu tiel bona observi iom la gardiston en la
apuda halo, kaj se li vekiĝus, mi tusu.
Do,
kiel tio koncernu min, kion Evald Henkeding volas fari? Mi observas la
viron, kaj kiam li vekiĝas, mi ektusas. Tre simple. Ĉio alia ne
interesas min. Tial mi ankoraŭ tute ne estas helpanto de helpanrto, en
la plej bona kazo senviva objekta ilo, je kiu iu priservas sin, kaj kio
ne povas esti responsigita por agado, ĉar ĝi ne scias ion pri tio.
Post
certa tempo Evald Henkeding denove venis al mi, kaj petis min iri en la
apudan halon. Tie mi nun vidas la donacan surprizon. Lia "ruĝa-grizo-
en- verdo" pendis oportune kaj ridetante je la vando. Ĉi tie inter la
aliaj indiferentaj kaj enuigaj pripentritaj oleaj tolpentraĵaĉoj, oni
nur nun rimarkis, kiel gaja estas lia „ruĝo-grizo“. Sufiĉe freŝige
vivanta ĝi efikis en tiu spaco. Ĝi faris la saman bonfartigan esprimon
kiel freŝ-cinika ŝerco , kiu krevas kun aŭdaca mortosalto senpere en
rigide dormeman vesperan societon.
„Kiel vi enportis la bildon?“ mi demandis.
„Kompreneble kunruligite.“
„Sed la kadron?“
„Mi fiksigis la bildon sur la dorsoflanko de fremda kadro, kun kelkaj malvastaj lignolisteloj.“
„Jes, kaj la antaŭa bildo, ĉu ŝtelite?“
„Mi gardos min.“
Kie ĝi do estas?“
Tiu estas sur la dorsoflanko. Mi nur turnis dorsflanken la kadron. Hazarde tio funkciis.“
Mi levis iom la kadron kaj vidis vere la malaperintan bildon sur la dorsflanko.
„Sed la katalogo - ĉu?“ mi demandis.
„ Ho, tio estas egala“, li respondis petole.
En
tiu momento envenis la gardisto. Li iris leĝere movante la brakojn
renkonte al ni. Mi jam pagane ektimis. Sed Evald Henkeding rigardis
kiel eksperto sian bildon. Foje el la proksimo, foje el al malproksimo,
jen li premfermis la okulojn, jen li rigardis tra sia pugno kvazaŭ kiel
tra teleskopo. Tiam li rigardis ĝin helpe de sia poŝspegulo de la
dorsoflanko, balancadis la kapon tien kaj ĉi tien kaj ĉiam elbuŝigis
ion: „Hm! Hm! Tse! Tse! La! La!“
La
gardisto ekhaltis apud ili kaj diris starante tre bone kompreneble:
„Je-e-s, nu jes! Ni havas nun ĉi tie tre belajn pentraĵojn. Ekzemple
tiu juna belulino ci tie, kun la belaspekta ruĝa bluzo estas mia plej
preferata bildo. Frumatene, kiam mi alvenas, mi rigardas ĉiufoje la
ravan bildon. La rava verda herbejo estas tro bele pentrita. Mi estas
ja kamparano, tion vi devas scii kaj tial...“
Estas
foje avantaĝe, se tia gardisto ne tiel bone scias la objektojn, kiujn
li devas protekti. Kelkajn tagojn pli poste mi subite pensis, ke mi
foje rigardu, kion lia bildo efektive esprimas. Mi do foliumas en
broŝuro kaj trovas sub la numero 635, kiu koncernas lian bildon: „Max
Klett; Ruĝa papavo“. Nu, pro tio mi ankoraŭfoje devas rigardi pli
detale la bildon al mi. Mi iras en la halon kaj vidas tabuleton sub ĝi:
2foje vendita.
Tio povas fariĝi interesa.
Dume
mi ankoraŭ staras antaŭ ĝi kaj pripensas kiel oni povas vendi
originalan bildon dufoje kaj kion enspezigos sume al Evald Henkeding,
ankaŭ koncerne la proceskostojn ks. , venas grupo da vizitantoj en la
halon, kiel kokidoj ĉirkaŭ la kovokokinon. La maljuneta sinjoro
kondutas kiel bruulo, memtruda kaj docenta. Mi ankaŭ baldaŭ ekscias, ke
li estas artakademia katedra profesoro, kiu prelegas parte al
artlernantoj, parte al aliaj interesiĝantoj pri artscienco pere de la
ĉeestanta objekto. Kun nekopiebla senpasieco li „klarigas“ la
ekpoziciatajn pentraĵon. Nun li proksimiĝas al la „Ruĝgrizo en verdo“
de Evald Henkeding. Li rigardas dum momento, sin rapide orientiĝante,
en la katalogon, post tio kaptas rapidan ampleksan vidaĵon de la
pentraĵo kaj tiam elfosas siajn saĝojn: „Ruĝa papavo“ la artisto nomas
sian verkon. Vi jam divenas el la titolo, gesinjoroj, la pensoriĉon de
la eminenta majstro. Sur la tuta bildo ne estas eĉ unu ruĝa
papavofloro. Sed ĝuste t i o estas la genia, la elstara ĉe la bildo. La
sola ruĝo estas bluzo de la simpla junulina figuro. Kaj tiu forta ruĝo
de la bluzo en kuneco kun la substrekita simpleco de la figuro devigas
la idean mondon de la rigardanto memori pri la saturita plena koloro de
la ruĝa papavo. Montriĝas ĉi tie nova, plene tutmoderna artformo -“
Unu el la cirkaŭstarantoj prenis notblokon el la poŝo kaj komencis fervore skribi.
„Moderna,
delonge atendita kaj ofte jam tuŝita direkto: esprimi en la arto ne t i
o n, kion oni vidas, ĉar tio estus la primitiva, senartista, sed
esprimi t i o n, kion oni, instigite pere de la bildo, povus vidi kaj
devus vidi. Mi do ripetas: arto ne prezentu kun fotografa simileco
faktojn, sed faru videbla neekzistantajn aferojn kun helpo de instigita
intelekto.“
La
ĉeestantoj rigardis entuziasme supren al la majstro kaj pro emocio
apenaŭ kuraĝis spiri. La sinjoro kun la notbloko alsaltis servoprete
rapide al la aliaj, prezentis sin kaj petis la sinjoron artprofeso pri
ĉirilata artikolo por lia artgazeto.
Estas
ja nun foje fenomeno de nia tempo, ke la homoj kun sovaĝa avido ĵetiĝas
sur ĉion strange apartecan, eĉ se estus kiom ajn freneza kaj groteksa.
Tial ĝi estas eĉ ne iomete mirinda, ke „la ruĝa papavo“ jam transnokte
troviĝis en la centro de la intereso kaj ke pro ĝi okazis la plej ardaj
bataloj de la pro- kaj kontraŭpartioj. En la pli posta kaj tute normala
irado de la okazaĵoj la afero kompreneble malkaŝiĝis, tio kompreneble
signifas - por la ekspozicia komisiono. Pro kaŭzoj, kiuj lasas tre
facile klarigi sin helpe de la homa starpunkto, la komisiono decidis
favore al Evald Henkeding, ĉe kio Max Klett, same helpe de la homa
starpunkto facile klarigeble, kontentiĝis kun honeste mezurita konvena
sumo. La parafo same tiel bone povis signifi Klett kiel ankaŭ Henkeding.
Sed
kiel ĉio en la vivo iras tute logike kaj sinsekve, tiel Evald Henkeding
en ĉiu ekspozicio estas plurfoje prezentata. Li estas la esenca
prezentanto de tiu direkto, kiu severe atentas pri tio, ke la subskribo
de bildo havas eĉ ne la plej etan komunecon kun la prezentata enhavo.
Ke la Henkedingismo baldaŭ kaj por ĉiam estos tretinta subpieden la
polmomalsanan futurismon, tio estas – ekzistas ekzemploj – ekster ĉia
dubo.
Fine la arto ja tamen ne estas kreita por la plebo, kiu tro pigras por pensi.
Kaj do...
tradukis Donjo, Frank kaj Cezar, la membroj de la klubo Karapaco,
kune en klubvesperoj el B.Traven el „Frua verko“ la rakonto
„Pentroarto“ , „Das Frühwerk“, Erzählung „Malkunst“
Ret Marut
Trompantoj

Estis iam patrino.
Ŝi naskis filon kaj honore edukis lin.
Kaj ŝi amis lin ege.
La
knabo volis ludi kun siaj malgrandaj amikoj kaj petoli kiel siaj
malgrandaj amikoj. Sed lia patrino, kiu timis pri lia sano kaj vivo,
diris al li: "Mia filo, restu ĉe mi. Ne saltadu kaj ne petoladu, ĉar vi
povus fali kaj lezi vin. Ne forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al
via patrino, kiu donis la vivon al vi."
Kaj la filo obeis ŝian ordonon kaj rigardis el la fenestro al la sovaĝaj ludoj de siaj amikoj.
Li
plenkreskis ĝis lia dekoka jaro kaj volis lerni profesion tian, kia ege
feliĉigus lin. Sed lia patrino diris: "Mia filo, gajnu monon antaŭ ĉio,
por ke vi povu komfortigi kaj riĉigi la vivon de via patrino, kiu donis
al vi la vivon, kaj al kiu vi ŝuldas eternan dankemon." Kaj ŝia filo
elektis profesion, kiu plenigis lin per abomeno, sed tuj enspezigis
monon al li.
Dudek ok jarojn aĝa, li renkontis belegan kaj
ĉarman virinon. Ili ege amis unu la alian, kaj ambaŭ ili sentis ardan
sopiron posedi unu la alian. Sed la patrino diris, "Mia filo, vi ja jam
havas min, ĉu ne? Ĉu mi ne sufiĉas al vi, ĉu vi nun forŝovas min pro
fremdulino? Neniam forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via
patrino, kiu donis la vivon al vi."
La junulinon oni trovis
morta en arbaro kun pistolo apud ŝi, kaj la filo falis en melankolion.
Dek jarojn li profunde malĝojis en sia koro. En lia dekunua profesia
jaro liaj kolegoj venis al li kaj proponis sian amikecon, ĝis ili fine
prenis lian brakon kaj diris, "Karulo, la nacio bezonas junajn virojn.
Ni ne vante staru apude, dume aliaj oferas kaj sian sangon kaj la
animon, por protekti la plej karajn havaĵojn de la nacio. Estas fie kaj
ne inde por viro ne engrupigi sin ĉe la flago en tumultaj tempoj.
Antaŭen, brakon ĉe brako! La premio estos la libereco kaj la flamo de
l' venko!"
Sed la patrino diris, "Mia filo, rememoru, ke mi
estas via plej proksima parenco. Kio estas la nacio al vi? Kun doloroj
mi naskis vin; se mi ne ekzistus, vi ne estus alveninta en la mondon.
Do, al mi, kaj nur al mi vi ŝuldas eternan dankemon."
Kiam li
fariĝis kvindek jarojn, iuj viroj venis al li kaj diris, "Aŭskultu, vi
estas unu el la plej kapablaj viroj en la lando. Helpu al ni. Ni
alportos veran civilizacion al fremdaj landoj kaj portos bonfartojn al
niaj malriĉaj fratoj. Ni gardos ilin kontraŭ neniigaj malsanoj, la
hororoj de la milito kaj maldigna sklaveco." Tial liaj okuloj ekbrilis,
lia korpo rektiĝis kaj lia volo firmigis lin.Sed la patrino diris, "Mia
filo, mi oldiĝas. Restu ĉe mi. Ne allasu, ke mi mortos inter fremdaj
homoj. Ne forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via patrino, kiu
donis la vivon al vi." Lia hararo blankiĝis, li ekiris kliniĝinte kaj
liaj paŝoj peziĝis. En gaja horo de feliĉa memforgeso li naskiĝis.
Dekok jarojn lia patrino vestis kaj nutris lin kaj memdoneme lin
edukis. Donis al ŝi nemezureblan plezuron rigardi lian kreskadon kaj
ĝoji pri li. Rekompencante li oferis al ŝi sesdek jarojn per rezignado
kaj abstemo. Sed kiam ŝi jam kuŝiĝis por morti, ŝi prenis lian manon,
tiris lin pli proksimen al si. Skuiĝante pro morta hororo, ŝi diris,
"Ho, mia amata filo, kial mi ne povas preni vin kun mi, por ke vi eble
povu subteni min, se mi stumblus sur tiu morna kaj malfacila vojo? Kial
ne? Ho ve, kial ne? Estis mi, kiu suferis doloron kaj donis la vivon al
vi, kaj tial vi ŝuldas al mi eternan dankemon. Neniam forgesu tion, mia
filo, tiom longe, kiom vi vivos."
Starante apud ŝia ĉerko, kiam
oni entombigis ŝin, li kolapsis, kaj post horo li mortis je koratako.
En lia poŝo li portis flakonon kun cianida acido, por la kazo de bezono.
Unu apud la alian oni metis ilin en komunan tombon.
Inter
ĉiuj patrinoj, kiuj akompanis ilin ĝis la lasta vojaĝo, kaj ili estis
multaj, neniu estus hezitinta prezenti tiun "fidindan" filon al siaj
infanoj kiel nepre sekvindan ekzemplon.
Kiam instruisto eksciis
la historion, li surskribis ĝin vorton post vorto kaj lokigis ĝin je
elstara loko en legolibron por malaltaj kaj mezaj klasoj.
Patrino, filo, instruisto.
Tri meritaj homoj, el kiuj unu tute certe estis trompanto. Aŭ ĉiuj tri.
Ĉar
ili trompis la vivon pri la plej bona, kion ĝi prezentas. Kvankam ĉiu
el ili agis perfekte honeste, kaj ĉiu kiel eble plej fidele plenumis
sian devon.
Pli fidele ol oni aprobe povus atendi.
tradukis Rob Blow,
prilaboris Cezar