B.Traven
Konvertado de indiĝenoj
Indiĝena
tribestro venis iutage al la hispana monaĥo Balverde, kiu laboris kiel
misiisto en Meksiko, por proklami la doktrinon pri graco.
La tribestro venis kun du viroj de la tribo, kiuj apartenis al la konsilantaro, do estis plejoldistoj aŭ nobluloj.
Pater
Balverde akceptis la tribestron ĝentile kaj sen iu orgojlo. Estu dirate
ĉi tie, ke la hispanaj monaĥoj kaj pastroj dum la tri unuaj jarcentoj
de la hispana regado en Meksiko estis la ununuraj veraj kaj sinceraj
amikoj de la indiĝenoj. La monaĥoj kaj pastroj en vero protektis la
indiĝenojn kontraŭ la brutaleco de la hispanaj ekspluatantoj kaj
orĉasistoj en tia maniero, ke oni devas alte taksi tion favore al la
katolika eklezio, se oni lasas flanke la esceptojn. Plej ofte
kompreneble la monaĥoj estis devigataj ribeli kontraŭ siaj propraj
episkopoj, kiuj, se temis pri tio elrabi kaj sklavigi la indiĝgenojn,
starigis sin flanke de la reĝo kaj de la grandbienuloj. Episkopoj estis
kaj estas ja ĉiam pli proksimaj al la reĝo kaj la granda kapitalo ol la
monaĥoj kaj kapelanoj. La granda malakordo inter la katolika eklezio
kaj la indiĝenoj en Meksiko ekestis nur tiam, kiam Meksiko fariĝis
sendependa kaj kiam grandaj partoj de la meksika popolo, la plej
inteligentaj indiĝenaj tavoloj, urĝis decidan progreson pri edukado kaj
ĝenerala civilizacio, dume la katolika eklezio perforte obstinis pri
sia mezepoka potenco pri spirito kaj edukado, kaj ne eĉ joton volis
cedi de sia potenco kaj influo, kaj rezistis en la erao de alte
evoluita tekniko la necesan eduakdon de la indiĝenoj.
Sed tio,
kion mi rakontas ĉi tie, okazis, kiam la katolikaj misionistoj ankoraŭ
ne efikis inter la indiĝenoj kun la penso pri plifortigo de la
ekstereklezia kaj politika potenco de la eklezio, sed kun la sincera
kaj vere honesta deziro voli savi la indiĝenon kaj helpi al li fratece
eniri en la paradizon. La monaĥoj laboris inter la indiĝenoj tiom
malegoistaj kaj neprofitemaj je tiu tempo, kiel verxsajne malofte
aliloke misionistoj efikis. Ili alportis al la indiĝenoj ne nur la
doktrinon pri graco, sed ankaŭ multajn aliajn aferojn, kiuj jam ĉi tie
sur la tero estis tre utilaj kaj al multaj el ili donis certan
ekonomian liberon. Ili instruis al ili centoj da utilaj metioj kaj
artoj; la bredadon de silkoraŭpoj, la brodadon de fajnaj pingolaboroj,
la glazuradon de potvaroj, por nomi kelkajn el ili. Tiel ŝajnas tute
normale, ke la indiĝenoj iafoje tute libervole venis al la monaĥoj, por
aŭdi pri la nova religio.
Kaj tio estis, kio kondukis tiun tribestron kun sia akompananto al la monaĥo Balverde.
La
tribestro diris al la monaĥo: „ Kun niaj dioj, precipe kun la grandaj,
ni estas tute kontentaj. Nur kun niaj apudaj dioj ni havas ofte multajn
zorgojn. Se ni bezonas pluvon, la pluvodio sendas al ni eĉ ne guton,
kaj se ni devas havi sekecon, jen ni povas fari kion ajn, sed la dio de
la sekigantaj ventoj ne estas hejme por ni. Tiel estas kun kelkaj el
niaj malgrandaj dioj. Nun la plejoldistoj el mia tribo interkonsiliĝis
kaj decidis, ke mi venu al vi, heroldo de nova religio por aŭskulti, ĉu
vi povas oferti pli bonajn diojn. Se ni lernos, ke viaj dioj estas pli
bonaj ol niaj, jen ni estas pretaj akcepti viajn diojn kaj forgesos
niajn. Rakontu al mi, kaj al miaj konsilistoj pri via religio. Ni volas
bone aŭskulti vin kaj ĉion, kion vi diras pri viaj dioj, ni volas hejme
laŭvorte raporti al nia popolo kaj sciigos vin ĝustatempe.“
Pastro
Balverde, rakontis simple, sen fari multe da sennecesa pompo, la bazajn
rakontojn de la evangelio, kun klaraj sendrapiritaj frazoj, tiel, kiel
oni rakontus la historion al infano. Ĉio tio, kio povus konfuzi ilin,
li ellasis provizore. Tion li faris ĝuste, kaj li pruvis per tio, ke li
bone komprenis trakti tiajn simplajn homojn, kiaj estis liaj vizitantoj.
La tribestro aŭskultis lin dum horoj sen eĉ nur unufoje interrompi la monaĥon.
Kiam
la monaĥo estis fininta la paroladon, diris la tribestro: „Mia kara
amiko, mi aŭskultis, kion vi rakontis al mi kaj al miaj konsilantoj. Mi
povus respondi al tio tuj nun. Sed vi rakontis tiel honeste, ke tio
dolorigus mian koron tuj respondi al vi, ĉar mi povus paroli tro rapide
kaj per tio povus dolorigi vin kaj viajn diojn. Tio tute certe ne estas
mia volo. Mi nun en la nokto ekdormos, ĉi tie en tiu ĉi loko, kaj mi
bone pripensos en mia dormo, kion vi diris al mi. Kaj morgaŭ matene mi
volos veni kaj diri al vi, kion mi pensas, kaj kion mi en mi decidis.
Tiam ne estas plu tro rapide, sed bone pripensite, kaj estos tiam miaj
veraj vortoj. Tiel tiam tio povas dolorigi nek vin nek viajn diojn, ĉar
estas la frukto de mia klara pensado. Kaj se oni bone pripensite kaj
honeste diras sian veron, neniu dio povas koleri, ĉar estas dio mem,
kiu metas tiun veron en mian koron. Ĉu vi estas kontenta pri tio, mia
amiko?“
„Certe, mia frato“, diris la pastro, „mi estas vere tre
kontenta pri tio. Dio kaj la Sankta Virgulino gvidos viajn pensojn kaj
vin kaj la viajn kondukos al la ununura savo. Iru kun Dio!“
Je
la sekva mateno, kiam la pastro estis celebrinta la meson en la kapelo
de la loko kaj ĵus sidiĝis por la matenmanĝo venis la tribestro kun
siaj du konsilantoj por transdoni sian respondon.
La monaĥo
volis tuj paroli kun la tribestro, sed la tribestro diris: „Mi vidas,
ke vi ekmanĝas. Estas pli bone por vi, se vi trankvile manĝas vian
manĝon, ĉar vi certe estas malsata. Tio farus vin rapidema. Kaj religio
estas nenio por hasti, ne mia kaj certe ankaŭ ne via. Manĝu, kaj se vi
bone estos manĝinta, ni interparolos.“
Kiam la monaĥo nun jam
manĝis, li elvenis; kaj li, la tribestro kaj ties ambaŭ konsilantoj,
sidiĝis sub arbo, kiu staris proksime de la kapelo.
La monaĥo ne demandis kaj ne urĝis lin. Li atendis trankvile ĝis la tribestro komencis paroli.
Jen
la tribestro diris: „Mi bone pripensis en mia koro ĉiujn vortojn, kiujn
vi diris al mi. - Via Dio lasis skurĝi sin. Ĉu tio tiel estas?“
„Jes, por ŝarĝi la pekojn de la mondo sur sin“, diris la pastro.
„Li
lasis kraĉi sur sin, lasis sin insulti, priĵeti per koto, lasis moki
sin kiel frenezema reĝo, lasis mokate surmeti ĉapelon el dornoj al si.
Ĉu tio estas tiel?“
„Jes por ŝarĝi la pekojn de la homoj sur sin“, rediris la pastro.
„Li lasis najli sin sur trabon kaj mortis tie hontinde kiel malsana hundo. Ĉu tio estas tiel?“
„Jes, por savi la homojn de ĉiuj pekoj“, diris la pastro.
Al
tio la tribestro diris tre trankvile: „Jen kion Dio donis al mi en mian
koron en la nokto: Iu, kiu ne per sia persono povas enfluigi sufiĉe da
respekto al la homoj, tiel, ke ili ne kuraĝas kraĉi sur lin, insulti
lin, moki lin kaj priĵeti per koto, ne povas esti la Dio por indiĝeno.
Persono, kiu ne povas liberigi sin kaj ne volas liberiĝi de la trabo,
sur kiu la persono estas najlita, ne povas savi homojn kaj tial ne
povas esti dio por indiĝeno. Persono, kiu najlite sur trabo lamentas
kaj hurletas kiel oldulino, ne povas esti dio por indiĝeno.“
La
tribestro volis daŭrigi sian parolon, sed tian profundan trankvilon
kiel la tribestro hieraŭ montris dum la parolado de la monaĥo, la
monaĥo mem ne povis konservi.
Li interrompis la indiĝenon en
lia komencanta nova parolo: „Ĉion tion, faris mia Dio kun intenco, por
savi la homojn; li volis suferi, por suferi por ĉiuj homoj.“
Post tio diris la tribestro: „Vi diris, ke li estu ĉiopotenca Dio, via Dio, kaj la Dio de senfina amo. Ĉu tio tiel estas?“
„Jes, tio pravas.“
„Ĉu
li estas efektive ĉiopotenca , via Dio, kial li ne prenas ĉiujn pekojn
kaj malbonfarojn de la homoj sur sin sen suferi, sen lasi moki sin, sen
lamente hurlete morti? Kaj se li vere estas dio de senfina amo, kial li
laŭprincipe lasas suferi la homojn en siaj pekoj, kaj kial li laŭ
principo lasas peki ilin? Nur por povi prezenti tiun grandan, tiel
mizere preterirantan spektaklon? Ĉarlatano ne povas esti dio por
indiĝeno.“
„Sed“, la monaĥo interrompis denove, „ tion faris
Dio, por ke la homoj per propra merito kaj per la kredo gajnu la
eternan vivon.“
Jen la indiĝeno diris trankvile: „Kial la
ĉirkaŭvojo, amiko mia?“ kial devi gajni kion la Dio de senfina amo kaj
de senfina ĉiopotenco povas doni al la homoj por nenio, kiel mia
patrino donas al mi ĉion por nenio el amo, kaj ne demandas, ĉu mi
meritas tion, ĉu mi kredas je ŝi, ĉu mi adoras ŝin. Ŝi donus al mi ĉion
en amo, sen juĝi kaj eĉ tiam sen agi, se mi - kion mia dio malhelpu –
ŝin insultus, mokus aŭ eĉ batus. Mia patrino estas pli granda ol via
Dio; ĉar ŝi havas pli da senfina amo, pli da senfina pardonemo kaj
malpli da sopiro pri kredo kaj preĝoj ol via dio.“
La pastro
evitis respondon kaj kondukis la interparoladon for al alia instruo,
pri kiu li scis, ke ĝi faras kutime grandan impreson al indiĝenoj, kiuj
devis aŭdi tion ĝis nun.
Li diris: „ Sed mia Dio ne estas
mortinta, kiel vi opinias kaj kiel vi hieraŭ certe ne aŭdis. Mia Dio
post tri tagoj reviviĝis kaj en granda gloro ĉieliris.“
“Kiom ofte?“ demandis la tribestro koncize kaj seke.
Iom mirigite la pastro respondis: „Sed – kompreneble nur unufoje.“
„Kaj ĉu li, mi celas vian Dion, de tiam jam iam denove revenis?“ Ankaŭ tion la tribestro demandis same koncize kaj seke.
„Ne“, diris la monaĥo, li ne revenis de tiam, sed li promesis, ke li iam revenos, por juĝi kaj por -“
Ĉifoje la tribestro interrompis lin: „ - kaj por kondamni.“
„Jes“,
diris la monaĥo, nun iom ekscitiĝante, „jes, por kondamni ĉiujn kaj
cixujn, kiuj ne kredas pri li kaj kiuj skrapadas je liaj vortoj kaj ne
volas ekkoni la instruon de la vera savo, se ĝi ne estas portata al ili
per malfermaj manoj kaj por nenio haveblas.“
La tribestro ne
lasis forsxiri sin de la ekscitiĝo de la monaĥo. Kiam la pastro estis
fininta sian parolon, la indiĝeno diris trankvile: „Kaj jen tio, kion
Dio metis en mian koron kiel la lastan: Mia Dio mortas ĉiuvespere por
ni, por siaj indiĝenaj infanoj, por alporti al ili frideton, trankvilon
kaj pacon. Li mortas en profunda, ora beleco, ne mokata, ne surkraĉata,
ne priĵetata per koto. Li mortas bele kiel vere granda Dio. Sed matene
li reviviĝas de la mortintoj, unue ankoraŭ kovrata de la vualoj de la
morto, sed tiam trembrilas liaj oraj lancoj en la blua firmanento, kaj
fine li tute aperas, granda, ora, kaj potenca. Donacante lumon, varmon,
belecon, kaj fekundecon, donante al la floroj odoron kaj kolorojn,
instruante al al birdoj dolĉajn kantojn, enfluigante al la maizo forton
kaj sanecon en la spadikojn. Enspirigante al la fruktoj dolĉecon kaj
sanigajn sukojn, ludante ĉasante kun la nuboj en la maro de la bluaj
aeroj. Kaj sama al mia amata patrino estas mia Dio, donante kaj donante
kaj donante, ne postulante preĝojn, ne atendante preĝojn, ne ordonante
kredon, kaj neniam kondamnante. Kaj se la vespero venas, li formortas
denove en ruĝa ora gloro, ne mokata, ne lamentanta, sed en rideto
promesanta trankvilan profundan pacon; kun la lastaj tikoj de liaj
laciĝantaj okuloj benante siajn indiĝenajn infanojn. Kaj je la mateno
li denove ĉeeestas en la firmamento, la eterne juna, eterne brilanta,
eterne donanta , eterne nove sin naskanta, eterne revenanta granda ora
Dio de la indiĝenoj. Kaj tiel diris Dio al mi kiel la lasta vorto en
mian koron: „Ne ŝanĝu vian Dion, mia bona filo, ĉar ne estas pli granda
dio ol via Dio, la ridanta Dio, kiu en siaj briloj jubilas kaj kantas,
neniu dio pli bela kaj pli nobla ekzistas en la vasta mondo, Dio,
bananta en la torente fluanta oro, la grandioza, brilanta Dio de la
indiĝenoj.“
Dirinte tion, la tribestro dankis al la pastro
Balverde por ties afableco, kiun li montris al li. Tiam li kunrulis
sian kovrilon, sur kiu li sidis, ĵetis ĝin surŝultren, kaj li iris
sekvata de liaj akompanantoj, reen al sia popolo.
La tribo loĝas
en la norda duono de la Sierra Madre. Ĝi restis ĝis la nuna tago sen la
instruo de la vera savo. Ĉe la rapida disfalo de la katolika eklezio en
Meksiko nun jam malgrandiĝis por ni ĉiu espero povi saluti iam tiun
tribon kaj kelkajn aliajn, pli ol dudek da ili en Meksiko, kiel
flugilhavajn harpoludantojn kaj trombonblovistojn en la paradizo . Ni
kiel bonaj kristanoj en profunda humileco kaj plena submeto sub la volo
de aliaj certe scios dece elteni tion. Haleluja!
Tradukis Donjo, Frank & Cez
(klubo Karapaco)
Rimarko: La vorto „ĉarlatano“ estas en la originalo "prestidigitisto", sed ĉar tiu vorto estas aŭtentika langorompilo por antaŭlegantoj, ni preferis anstataŭi ĝin per la vorto „ĉarlatano“. (Donjo, Frank kaj Cez!)