B.Traven
La marŝo en la regnon de l' mahagono
Militmarŝo
Romantraduko
laŭ B.Traven,
„Marsch ins Reich der Caoba“
de la librogildo Gutenberg
Zuriko, Vieno, Prago
tradukis Dorothea
kaj Hans-Georg Kaiser
(Donjo & Cezar)
laŭ la unua eldono
de la tria romano
el la sesvoluma mahagonciklo
lingve kontrolis
Vladimir Türk
La PDF-dokumenton aranĝis
Frank Vohla
1/1
En Hucutsin komencis alveni la karavanoj de la siriaj komercistoj. Tiu okazaĵo instigis la loĝantojn de la loko refoje vekiĝi. Dum la tuta jaro ili ne havis okazon memori, ke ili vivas, ke ilia loko troviĝas ie surtere, kaj ke la nomo de ilia urbeto estas skribata tiel diverse, ke ĉiu unuopa loĝanto rajtas sekvi al sia propra sento.
La loka administrejo skribis la nomon de la urbeto alimaniere ol la poŝtaj instancoj stampis la poŝtmarkojn. Jam tio per si mem estis jam sufiĉa kaŭzo por tio, ke la poŝtestro, kiu estis federacia oficisto, ne kapablis interkonsentiĝi kun la urbestro troviĝanta sub la ordonoj de la ŝtata guberniestro pri iu demando de personaj aŭ de ĝeneralaj vidpunktoj. Sed la urbestro tamen vivtenis sufiĉe da amikeco kun la poŝtestro por ĉeokaze povi preni al si la permeson lasi gliti tra siaj fingroj la enirantajn kaj forirantajn leterojn kaj tiam de tempo al tempo ridetante peti la poŝtestron reteni tiun aŭ tiun ĉi leteron dum certa tempo kaj transdoni ĝin al la ricevonto kun prokrasto aŭ alian leteron lasi foriri ne per la sekva, sed nur per la postsekva poŝtsendaĵo.
La poŝtaĵoj venis nur unufoje dum semajno, kaj nur unufoje dum
semajno foriris la poŝtaĵoj. Oni transportis ilin sur la dorso de
indiĝena portisto dum kvar tagoj ĝis la plej proksima pli granda
kolektloko. De tiu kolektloko oni transportis la poŝtaĵojn tiam sur
muloj ĝis ili alvenis post pliaj sep aŭ ok tagvojaĝoj je la
fervojstacio.
Tiu longa vojaĝo de poŝtaĵoj, kiu sufiĉe ofte estis duoble aŭ trioble plilongigata per gravaj tropikaj pluvelverŝiĝoj aŭ per informoj pri vagantaj banditaroj, faris ĝin simpla por la poŝtestro ĉeokaze montriĝi iom pli komplezema al la urbestro.
La urbestro estis ja ne nur urbestro. Li estis krome ankaŭ la edzo de edzino, kiu havas en la loko bone ekipitan vendejon. Kaj li estis la bofrato de viro, kiu kunaĉetas krudan tabakon ĉe la indiĝenaj kamparanoj kaj forsendas tiun tabakon kun granda gajno al la pli grandaj lokoj. Sed ĉar ankaŭ aliaj homoj en la loko havis vendejon kaj tabakkomercejon, tiel estis sufiĉe avantaĝe por la urbestro scii, kun kiu tiu aŭ tiu el la negocistoj de la loko havas komercajn rilatojn al la pli grandaj foirplacoj.
PS:
La romantraduko B.Traven: "La marŝo en la regnon de l' mahagono" sur PDF-dokumento: www.karapaco.de/u/B.Traven/btraven_marsxo.pdf
Jen la mahagonciklo kun ses romanoj de B.Traven ankaŭ en la germana lingvo:
http://nemesis.marxists.org/traven-der-caoba-zyklus.htm
Por la legado de "Nemesis - Socialista Arkivo por Beletro" la PDF-legilo Foxit PDF Reader estas avantaĝa. Ĝi ŝarĝeblas senkoste.
PSS:
La plej aktualajn versiojn de B.Traven-tradukoj kaj de aliaj vi trovas ĉiam en:
