La memulo

Eldonita de la brikofaristo por la komunumo de la memuloj
Folio 1                                                             Bataltempo I.

Unua de majo 1919

Fore de la laŭta hela tago
Tamen al ĝi proksime neŝanĝeble
Dum mi spiras
Dum la suno brilas al mi
Kaj ĉar hom' mi estas
Polvo estis, polvo estas kaj polvo fariĝos
Sed SPITE al Vi, Dio, kaj SPITON al vi
Sinjoro inter sinjoroj
Kaj reĝo inter reĝoj
Amaso estas morto
Nur mi Ununura kun la universo, estas vivanta.
Nur mi, Ununura kun la universo, estas vivoplena.
Mia volo, mia pensado
Mi, la UNUNURA kun la universo.
Mi, kiu apartenas al si mem,
Mi, kiu estu al si mem.
Netuŝebla, netrovebla
La proprulo, la unikulo
la ununurulo kun la universo,
La Ununurulo, kiu estas por si mem.
Mi, la memulo.

trad. Cez

Rimarko: Ret Marut estas la pseŭdonimo, kiun Traven uzis, antaŭ ol li fariĝis B.Traven. La teksto ekestis, kiam li eldonis kiel ununura homo en Germanio ekde septembro 1917 kontraŭmilitan gazeton: Der Ziegelbrenner (La brikofaristo). Kiel tiu gazeto ankoraŭ antaŭ la fino de la Unua Mondmilito povis trapasi la cenzuron, estas ankoraŭ nun enigmo.Tute klare ekkonebla estas la influo de la Stirner-libro: „La unikulo kaj lia propraĵo“. En tiu tempo la pli malfrua Traven ankoraŭ estis tre forte influata de la filozofio de Stirner. Tio neniam perdiĝos, kvankam aliaj filozofoj kaj pensuloj kiel Malatesta, Marx kaj Engels aldoniĝis. La tradukado de la teksto estas iom komplika, ĉar „allein“ en la germana lingvo signifas kaj „sola“ kaj „ ununura kun la universo“, en la ĉiutaga uzo oni pensas nur pri „sola“, tre verŝajne estas vorto de la germanlingvaj mistikuloj, kiel ekzemple Majstro Eckhart http://www.op.org/eckhart/meister.htm, kiuj enkondukis tiajn vortojn en la germanan lingvon, alia fama vorto de ili estas: Weltanschauung“ (mondrigardado) por „mondkoncepto“. (Cez)

desegnita de Seiwert


Der Selbe

Herausgegeben vom Ziegelbrenner für die Gemeinschaft der Selben
Blatt 1                                                                        Kampfzeit 1

1. Mai 1919

Fern dem lauten hellen Tage
Dennoch ihm nah unabänderlich
Dieweil ich atme
Dieweil mir scheinet die Sonne
Und weil ich bin Mensch
Staub war, Staub bin und Staub werde sein
Aber Trotz dir, Gott, und Trotz dir
Ein Herr unter Herren
Und König unter Königen
Masse ist Tod
Ich Allein der Lebende
Ich Allein der Lebendige
Mein Wille, mein Denken
Ich der ALLEINIGE
Ich, der Mir Selbst gehört
Ich, der Mir Selbst sei
Unberührbar, unauffindbar
Der Eigene, der Einzige
Der Alleinige, der Sich-selbst-seiende
Ich, der Selbe.