Bankkraŝo

eltiraĵo el

B.Traven: La Rozo Blanka

(romano el la jaro 1929)




Ĉapitro 4/12


La uragano estis veninta.
Kraketis en la borso de Nov-Jorko, ke oni povis ĝoji brile, se oni ne posedis akciojn kaj estis nur neŭtrala observanto.
Ŝiraĵoj kvazaŭ flugadis tra la aero. La ŝiraĵoj de fiera kaj admirata ekonomia sistemo.

Hajlis kaj tondris. La muroj de la konstruaĵo de tiu fereca sistemo ektremis.
La telefonbudoj de la broker, de la borsaj agentoj krakis.

Tridek punktojn supren. Rapidaj vendoprovoj, sed antaŭ ol la vendo estas konfirmita dudek punktojn malsupren, kaj neniu aĉetas por tridek malsupren. Kvardek punktojn malsupren. Kvar supren. Espero. Cable trans la terglobon. Merkato ekfirmiĝas. Dekkvar punktojn malsupren. La merkato denove flagrema.
Tri pafoj en diversaj etaj budoj de Wall Street. Ĉiu budo kostas kvar mil dolarojn lupago po monato. Ĉelo de monaĥo kontraŭ tio estas kavaliera halo. Dekdu punktoj supren. Tri malsupren. Sep malsupren. Kvar malsupren, Du supren. Telefonknabinoj ekhavas kramfojn. Telgrafistoj fariĝas frenezaj. En la oficejoj de la bankoj kaj en la ĉambretoj de la agentoj rapidegas la malvastaj blankaj strioj kun la mortverdiktoj kaj la espervivigoj el buŝoj de la privattelegrafoj kun nekredebla rapideco.

Kvar viroj staradas kaj legas. Kaj legas. Kaj legas. Legas la elpafiĝantajn ciferojn, kiu seninterrrompe kaj fantome ŝanĝiĝas. Ili legas kaj kaptas per nervodika fadeno de sia subkonscio la sencon kaj la signifon kaj la tutan ekonomian kuntekston de tiuj malmultaj literoj, kiuj klakadetas antaŭ la ciferoj kaj kiuj donas la nomojn de la kompanioj, kies valoroj flugas tien kaj tien, al tiuj kompreneble, kiuj apartenas al la iniciitoj. Por la neiniciitoj tiuj literoj same tiom komplike solveblas kiel malnovegiptaj hieroglifoj. Kaj la viroj, kiu ŝtaras ĉirkaŭ la klakadanta aparato, legas kaj legas. Legas, ŝirante per la dekstra mano la strion, por povi ankoraŭ pli rapide elŝiri ĝin el la senfine elsputanta buŝo, premegante per la maldekstra mano la telefonan aŭskultilon antaŭ la tremantan buŝon por doni ordonojn, por tiel rapide doni ordonojn, kiom la displitema cerbo povas kunrimi ciferojn, situaciojn kaj akciojn. Cerboj, buŝoj, oreloj, lipoj, literoj kaj ŝirantaj manoj estas ĉasataj de potencoj, kiuj ĉi tie nek estas vidataj, nek sentataj, sed nur perceptataj.

La senfine longa blanka strio elpafiĝas, alsaltas kaj flagradas ĉiudirekte.
La malvasta blanka strio kvazaŭ fontas ŝaŭme kaj alsiblas, decidas dum sekundo la sortojn de miloj de diligentaj kaj bonvolemaj laboristoj, kies persono kaj individueco ĉi tie estas estingitaj, kaj kiuj havas nur plu la valoron de kelkaj punktoj supren aŭ malsupren en akcioj. Kaj la strio decidas la sortojn de miloj de ruĝvangaj civitanoj, la studplanojn de iliaj filoj, la edziniĝplanojn de iliaj filinoj, la komforton en maljuna aĝo. Kaj la longa, malvasta blanka strio kuras kaj kuras kaj kuras trans la bobenojn, pelate, ĉasate, ŝirate.

Parolinte sian lingvon, ĝi kreskas bule sub la eta tablo, sur kiu la aparato tiktakas kaj tiktakas kaj tiktakas.La tiktaktanta horloĝo de la mondotribunalo por miloj kaj miloj de homoj. La strio amasiĝas kiel bulo, kiu fariĝas pli kaj pli granda. Paperkorbo. La ekscititaj viroj staras en la bulo, kiu pli kaj pli volviĝas ĉirkaŭ iliajn piedojn kiel longa maldika serpento.

Post kiam gigantoj kaj pigmeoj provis, tiel rapide decidi kiel la ciferoj alsturmas, la ĉifita strio kvazaŭ baŭmiĝas morta kaj forgesita trans la paperkorbon al konfuza pelmelo. Neniu havas tiom da tempo foje disŝiri la strion. Senripoze ĝi ĉifiĝas kaj ŝvelas kaj baŭmiĝas plu.

Kaj fine la papermonto aspektas kiel skeleto de miloj de interplektiĝintaj kaj torditaj longmembraj ostetoj.

La kadavro de financiaj pensoj.

Tertremo en Wall Street. Tertemo de la ekonomia sistemo.

Ĉiutage suicidoj de viroj, kiuj ŝajnis kaj estis ankoraŭ hieraŭ grandaj, potencaj, neatakeblaj, nerenverseblaj. Kolonoj de socio, kiu tiel sane kaj fortokreve rigardis en la mondon, kvazaŭ la universo devus kapkliniĝi antaŭ ĝi.

Neniu plu kapablas regi la katastrofon. Ĝi fariĝas pli kaj pli granda.

Kio ŝajne etis tiom potenca kaj fereca, tiu bone organizita, ŝajne tiom prudente pripensita sistemo, tiu laŭdire tiom firmiĝinta sistemo krakas en siaj fundamentoj, ĉar branĉo fariĝis malsekura: la karbo. La nutraĵo de la industrio.
Neniu povas reteni la radon. Gi kuras, ĝi fulme kuras, pli kaj pli rapide kaj ŝiras pli kaj pli profunde en la korpon de la ekonomio.

trad. Cezar

  


ĉapitro 4/13

Bankŝtormoj komenciĝas. La ŝparantoj estas kaptitaj de paniko. Ili timas, ne, eĉ pli terure, ili scias kun certeco, ke ilia mono por kiu ili ŝparis kaj avaris, estas perdita. En senfine longaj vicoj ili staras jam antaŭ noktomezo antaŭ la bankoj, por esti la unuaj, kiam la bankoj malfermiĝas. Ju pli frue oni ĉeestas despli verŝajnas, ke oni ankoraŭ povas savi ion. La ordigita vivo de la bankoj estas disŝirata. Ĉiuj kunlaborantoj devas estas je dispono por elpagi. Neniu enpagas ion. Ĉiuj kreditoj estas nuligitaj. Bankoj en aliaj landoj estas petegante telegrafe, helpi per elpagebla mono kaj per ĉekoj. Ĉiuj rezervoj de la nacia bankunuiĝo estas alvokataj. Sed la vicoj antaŭ la bankoj plilongiĝas.

Kaj tiam la bankoj komenciĝas kraŝi, ĉar ili ne povas elpagi. La mono estas pruntedonita. Ja se la banko ne povas pruntedoni monon, ĝi ne povas pagi interezojn al la ŝparantoj. Unue kraŝas la malgrandaj bankoj. La grandaj helpas sin ankoraŭ per tio, ke ili limigas la kastempojn je du, fine je unu horo. Tiam ankaŭ pli grandaj bankoj ekkraŝas.

Kaj post tiu konfuziĝo ne kaŝiĝas subita malapero de kontinento, ne kaŝiĝas giganta naturkatastrofo, kiu pereigis valorojn por ĉiam perditajn. Post ĉi tiu kolapso de la socia ordo kaj de la ekonomia stabileco, ĉiam minacata de ribeluloj, kaŝiĝas nenio alia krom la ĝenita imago de tiuj, kiuj havas ion, la malcertigita espero de tiuj, kiuj posedas multon, kaj la imago de tiuj, kiuj posedas malmulton. Ĉio, kio okazas en Wall Street, baziĝas nur sur tio, ke la pensoj subite, tro subite turniĝis al alia nekutima direkto, amashipnozo, amassugestio. La sugestio, la imago: "Mi povas perdi!" ŝiras en pecetojn tiun belan, de Dio deziratan, de Dio benitan, de Dio protektatan ekonomian sistemon. Kaj tamen ĉiuj valoroj restis la samaj. La valoroj ne ŝanĝiĝis. Estas same tiom da karbo surtere kiel antaŭe. La tuta mono ankoraŭ ekzistas kaj eĉ ne unu cendo falis malsupren de la terglobo en la kosmon, el kiu ĝi ne plu povas esti
savita per fiŝkaptado. Ĉiuj domoj ankoraŭ staras. Ĉiuj arbaroj, ĉiuj akvofaloj. Ĉiuj oceanoj. La fervojoj kaj la ŝipoj ĉiuj estas ankoraŭ sen damaĝo. Kaj centmiloj de sanaj kaj fortaj homoj pretas labori kaj produkti kaj pliigi la ekzistantan riĉon. Neniu inĝeniero perdis la kapablon, konstrui novajn maŝinojn. Neniu karboŝakto estas ŝutfermita de naturkatastrofo. La suno troviĝas lumante kaj varme en la ĉielo. Pluvas kiel ĉiam. La greno staras sur la kampoj kaj maturiĝas kiel ĉiam. La kotonkampoj floregas. Nenio ŝanĝiĝis rilate la valoron de la ekzistanta riĉo. La homaro kiel unueco estas same tiom riĉa kiel hieraŭ. Kaj nur tial, ĉar la posedo de kelkaj unuopuloj estas minacata de ŝanĝo kaj de tranŝovado, ekas katastrofo por la tuta homaro. Katastrofo sama al tiuj katastrofoj de pasintaj tempoj, kiam ekestis malsatmizeroj en unu monda parto kaj oni ne povis ekvilibrigi ilin helpe de aliaj mondaj partoj, kiuj kavazaŭ sufokiĝis en superfluo, ĉar mankis tansportiloj kaj telegrafoj.

Jen ekonomia sistemo, jen ekonomia ordo, kreita de homoj, kiuj pr si mem asertas posedi intelekton. Homoj tamen, kiuj spite al sia tiom alte evoluita tekniko, kiun ili kreis, ankoraŭ nun ne lasis post si la primitivecon de tute necivilizitaj homoj, se temas pri bone trapensita kaj bone ordigita ekonomia sistemo.


Rimarkoj: La Rozo Blanka estis indiĝena komunumo en Meksiko, kiu kun kelkaj homoj devis morti por la nafto, kiu tie vekis la avidon de la usonaj naftokompanioj. Sed la romano ĝuste tial estas tiom interesa, ĉar Traven montras ne nur tiun brutalan fikapitalisman flankon, sed ambaŭ flankojn, ambaŭ vidpunktojn, tiun de la nafta industrio, kaj tiun de la homoj, kiuj vivas en la Rozo Blanka. Do, la Traven-romano ne estas sentimentala rakonteto pri la elŝirado de sovaĝa apudvoja rozeto, por refoje povi elpremi senkostan ploreton pri la povruloj de la mondo. Tute ne, tiu romano montras la tutan konflikton kun ĉiuj konsekvencoj, Traven montras, kio okazas, se du kulturoj (pro neceso!) kun tuta dureco kunpuŝiĝas. Traven skribis jam longe antaŭ la diskuto pri la „Clash of cultures“ tiun tre interesan dialektikan romanon pri tiu temo, kaj tiu romano estas en tiu formo certe unika.


ĉap. 4/14


La ekonomia krizo - timata kiel puntribunalo de la ĉielo kaj monatojn antaŭe aŭ propre ĉiam profete kun levita montrofingro anoncita de komunistoj kaj socialistoj, kiuj asertas, ke ili ion tian scias ĉiam antaŭe - komenciĝis nun ege.

Ekonomiaj krizoj por naŭdeknaŭ procentoj de la homoj havas ion sinistran, ion misteran, ĉar naŭdeknaŭ procentoj el la homoj, ĉu religiaj aŭ malreligiaj, rigardas ekonomian krizon kiel punvipon de supernatura potenco, kiu estas ligita nedisigeble kun la kapitalisma sistemo, kaj kiu evidente ne lasas forturnigi aŭ eviti sin de homoj. Naŭdeknaŭ procentoj de la homoj suferas pro krizo. Kelkaj pli kaj kelkaj malpli. Tial ĝi estas rigardata kiel en pasintaj jarcentoj pesto, malsatmizeroj kaj mongolaj atakoj.

Kaj tamen tiuj ekonomiaj krizoj neniel ekestas pro supernaturaj kaj misteraj potencoj, sed ĉiam nur per tio, ke unuopulo aŭ grupo de individuoj ege enmiksiĝas en la regulitan ekonomian vivon, por eluzi ĝin por granda privata avantaĝo. Se la ekonomia vivo trankvile iras sian vojon, sen tio, ke panikoj artifike estas kreitaj, ja ŝanceliĝoj interne de la ekonomio povas okazi, sed neniam povas komenci grava krizo. Ĉar tute tiom kaosa kiel ofte ŝajnas, la kapitalisma ekonomia sistemo estas ja en neniu kazo. La kapitalistoj faras ĉeokaze stultaĵojn, sed ili ne estas arlekenoj. Kaj nur arlekenoj sensence produktadus ĝis la diablo forportas ilin, sen daŭre rigardi per siaj okuloj al la merkato kaj ties kapacito. Eĉ eltrovoj kaj eĉ novaj konstrukcioj de pli bonaj maŝinoj ja povas ĵeti tiun aŭ tiun el la selo, sed eĉ ili ne povas ekestigi krizojn. Tion oni almenaŭ jam lernis sur nia kontinento: Ju pli altaj estas la salajroj kaj ju pli mallonga estas la labortempo kaj ju pli granda la edukiteco de la laboristoj, despli sekura estas la trankvila iro de la ekonomia vivo kaj despli malfacile estas eĉ por potenculo provoki gravan krizon.

Se centoj kaj centoj de milionoj da tunoj de la plej bona karbo estas lerte tirataj el sia destino sen frapi atenton ĉe tio, sen tio, ke la homaro povis prepari sin kontraŭ tio, la rezulto devas esti precize la sama kvazaŭ tertremo aŭ giganta akva inundo detruus la valorojn de granda parto de la Tero. Sed naturkatastrofo ne povas malordigi tiom la ekonomian vivon kiel granda spekulacio. Ĉe naturkatastrofo oni scias, kio okazis, oni scias, kie mankas io, kaj kie kaj kiel oni devas eki por reordigi la damaĝon. Sed ĉe spekulacio scias neniu, kio propre okazis. Neniu scias, ĉu karbo estas la kaŭzo aŭ mono aŭ manko de fero aŭ erco aŭ spekulacio en greno aŭ en kotono aŭ en nafto. Tial neniu povas proksimiĝi ĝis la fonto de la katastrofo, ĉar la fonto estas sciata nur al unuopulo, kiu ne perfidas sian sciencon, por trovi siajn avantaĝojn en la pelmelo.


Patrujo el alia vidpunkto



Sed nun ĉi tie la guberniestro vidis la vorton patrujo de alia flanko, kiu ĝis nun restis fremda al li. Tiu ĉi patrujo per leĝoj kaj registradoj apenaŭ influeblis. Tiu patrujo estis afero de la animo. Tiu patrujo estis io, kio kreis la homon. La egurbanojn tiel kiel multajn kamparanojn kaj bienulojn oni povas transmeti en urbon aŭ en alian bienon, kaj ili tuj denove estas hejme. Sed tiuj ĉi tie estis tiom komunaj kun la tero, ke ili ĉesis esti homoj, tuj kiam oni ŝiris ilin el tiu hejmlando. Tiel la guberniestro helpe de sia indiĝena sango venis al la konvinko, ke neniu nafto de la tero, neniu aŭtomobilo, neniu dizela motoro sufiĉe valorplenas, por ŝanĝi kontraŭ tio tian patrujon. Nafto kaj aŭtomobiloj kaj aviadiloj estas belaj aĵoj, kiuj alportas al la homoj multe da utileco kaj plifaciligoj ĉe la laboro, sed kion signifu al la homoj, precipe al ĉi tiuj homoj ĉi tie la nafto kaj motoroj, se tiuj faras ilin kiel estaĵojn kaj en ilia animo multe pli povraj ol ili estas kun tiu patrujo kiel vivobazo, kun la patrujo kiu estas por ili la kvintesenco de ĉio tio, kio estas ĝojo, feliĉo, kontenteco, trankvilo, vivsekureco, amo, poezio, arto, religio, dia estaĵo, paradizo.



PS: La 13a- ĉapitro kaj 14a baldaŭ sekvos. Sophie Scholl kaj la du aliaj sciis la libron de Traven kaj ŝatis ĝin.