Triumfo de l' morto - Der Triumph des Todes


Pieter Breugel:

La triumfo de l' morto

gravega fonto por La Mortula Ŝipo de B. Traven


"La triumfo de l' morto" estas pentrita de homo, kiu estas ankoraŭ nun suspektata kiel anabaptisto, do kiel radikala kristana komunisto. Por mi ne estas dubo, ke li efektive estis membro de tiu siatempe malpermesita kaj kruele persekutata movado, kiu havis adeptojn en kelkaj landoj de Eŭropo. Kial mi pensas tion? Nu, simple rigardu la pentraĵon kaj vi tuj ekkonos ĉiujn gravajn temojn, kiuj ankoraŭ nun terurigas kaj okupas la homaron: Militoj, plagoj, mortkondamnoj, prostituado, malsato ktp...

"La triumfo de l' morto", estas la plej akra kritiko al la klasa socio, kiu imageblas, por mi en tiu rilato la plej bona pentraĵo, kiun mi scias, rilate al ĝi eĉ la bonega pentraĵo "Guernica" de Pikaso aspektas iomete artifika. La influo de la anabaptistoj estis enorma, etendiĝis ĝis Jan Hus aŭ la kamparan-gvidanto Tomaso Müntzer, ankaŭ pro ilia saĝa taktiko sendi siajn heroldojn tra la tuta Eŭropo, la pentraĵo "Landluper (Migranto tra landoj) " de alia fama pentristo, de Hieronymus Bosch montras tian propagandiston.

Se vi rigardas en la mezon de la supra pentraĵo, vi ekkonas tre strangan kestecan nigran ŝipon kun krucetoj sur al balustradoj, sur kiu ekestis fajro, nu, tio estas la praformo de "Jorike" de la Mortula Ŝipo. Ke tiel estas, ne plu pridubeblas, se oni zorgeme rigardas la pentraĵon: ĉiuj gravaj temoj de la Mortula Ŝipo reaperas. Oni povas havi la impreson, ke Traven havis la pentraĵojn antaŭ si, kiam li verkis la libron, ĉar ĝisdetale okazaĵoj el la Mortula Ŝipo sur tiu bildo ekkoneblas, ja kelkaj strangaj mencioj de Traven en la libro nur per tiu ĉi bildo ekkompreneblas. La pentraĵo kompareblas al krampo, kiu "kuntenas"la libron. Ke Traven tre zorgeme studis la historion de la herezuloj, ankaŭ helpe de artverkoj, estas ekster ĉiu dubo.

Cetere, en la mezo de la pentraĵo, estas rivereto, kiu laŭ diversaj esploristoj estas la Trave en la nordo de Germanio, kiun jam Andersen priskribas en vojaĝlibro sufiĉe mistere kiel la riveron de la vivo... ĉu tio estas stranga koincido? Certe ne, la pentraĵo evidente havis por Traven eksterordinaran signifon.

Se vi, kara leganto, legas la libron, bonvolu kompari ĝin foje foje al la pentraĵo, kaj vi miros pri tio, kiom da paraleloj havas la libro kaj la pentraĵo. Por mi tio ne estas hazardo, ĉar la revoluciulo Traven studis siajn antaŭulojn kun granda fervoro, kio klarigas ankaŭ, kial li estis tia brila "biblofirma" religikritikanto.