"La brikofaristo"
kontraŭmilita gazeto fine de
la Unua Mondmilito

La unua "briko" el septembro en 1917
„La
brikofaristo“ estis la ununura kontraŭmilita gazeto, kiu ekzistis en
Germanio antaŭ la fino de la Unua Mondmilito, eldonita de Ret Marut,
kiu nomiĝis post lia fuĝo kiel serĉata ŝtatkrimulo: B. Traven.
La
krimo de Marut estis tio, ke li batalis kontraŭ la milito kaj kontraŭ
koruptega socialdemokrata registaro, kiu murdis helpe de la
socialdemokrato Noske kaj de aliaj reakciuloj laboristojn kaj
revoluciulojn. La devizon donis Noske, kiu diris,"ke unu el ni devas
esti la sangohundo" .
Marut laboris en la komitato de la konsilia
respubliko de Bavario (Baiern) kiel cenzuristo. Post la falo de la
"Ruĝa Respubliko" li estis arestita kaj fuĝis en la vestoj de ino la
unuan de majo en 1919. Miloj da homoj post la falo de la "ruĝa
respuliko" tie estis murditaj. En la biografio de Chris Hirte pri Erich
Mühsam, aktiva partoprenanto en Munkeno, mi trovis la bildon kun la
mitralo el tiu tempo, kiu troviĝis en la postlasaĵo de Mühsam. Mühsam
estis unu el la unuaj, kiuj supozis, ke Marut estas Traven.

Maldekstre
Oskar Maria Graf, fama bavara verkisto, el kies romano
"Bolwieser" Fassbinder faris bonegan filmon, en la fono Irene Mermet,
la
batalkunulino de Marut, kiu ankoraŭ en Meksiko estis lia amikino,
antaŭ ŝi staras nekonato, kiu aspektas kiel Fiete Jansen, juna
komunisto, kiu
partoprenis en komunista ribelo en Hamburgo flanke de Thälmann, (sed mi
ne certas, ĉu li vere tiu estas), la dua eldekstre estas Ret Marut, kiu
neniam eliris sen muŝokravato, eĉ ne en la batalon, kiel oni vidas ĉi
tie, dekstre
apud li Max Hoelz, Robin Hood el la regiono de Vogtlando, kiu estis
forminta post la
hombuĉado en Bavario ruĝan armeon. Supozeble la foto ekestis ankoraŭ en
la jaro 1919. Hoelz iris al Sovetunio, tie lia spuro perdiĝis, ĝis oni
trovis lin tie pafmortita en rivero. Certe viktimo de la stalinistoj. Oni trovis lin morta en rivero en Ruslando.