B.TRAVEN

Mi ne bezonas pasporton,
mi scias, kiu mi estas." B.T.
Ret Marut , Hal Croves, Torsvan, Hal Croves, ili ĉiuj estas B.Traven, kaj B.Traven estas ili.
SUBE
- Devizoj
- Tamburado por B.Traven
- Du amikoj pri B.Traven
- Pluaj ligoj pri B.Traven
MALDEKSTRE / LINKE SEITE
- B.Traven - Wer ist dieser Mann?
- Neue B.T.-Mitteilungen
- Tucholsky über Traven
- Zeilinger, Johannes: "Ein träumender Leichnam", Verbrecher Verlag
Devizoj
Sed mi diras al vi: Vivas mortuloj, en kiuj estas pli da vivo ol en vivantoj; kaj logxas vivantoj inter vi, kiuj estas mortaj jam ekde la unua lerneja tago, kvankam ili diras al vi: 'Ni vivas, ĉar ni havas la potencon!' RET MARUT
Oni devigis min esti ribelulo kaj revoluciulo. Revoluciulo pro amo al la justeco, pro helpopreteco por la ŝarĝitoj kaj ĉifonuloj. Devi rigardi maljustecon kaj senkompaton faras ĝuste tiom da revoluciuloj kiom malkontento kaj malsato. B.TRAVEN
Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.
( SANKTA JOHANO 8/14 )
Mi volas miaparte kontribui al tio, ke aŭtoritatoj kaj honorado de aŭtoritatoj malaperu, ke ĉiu homo fortigu la konscion en si, ke li same tiom gravas kaj nemalhaveblas por la homaro kiel ĉiu alia, tute egale, kion li faras, kaj tute egale, kion li faris." (B.Traven)
Hansjörg Martin
Tamburo por Traven

La preskaŭa dekduo da libroj, kiujn mi posedas de Traven, havas duonon de homvivo: Mi aĉetis la unuajn du aŭ tri librojn en vivdanĝero, ĉar tiam – tion oni nun apenaŭ plu povas imagi al si, la posedo de certaj libroj estis punata per prizono aŭ eĉ koncentrejo. Kiu eĉ vendis ilin aŭ nur pruntedonis, sen dubo eniĝis en la tenajlojn de la sekreta ŝtatpolico Gestapo. Döblin, Tomaso Mann kaj Henriko Mann, Arnold kaj Stefan Zweig – kaj kvindek da pliaj nomoj legeblis sur la nigra listo. Sen pardono oni estus ĵetinta min el la HJ „Junularo de Hitler“ kaj per tio el la abiturklaso, ja eĉ el la lernejo, se iu estus rigardinta mian libroŝrankon. Mi estis dekses aŭ deksepjara, kiam mi faris tiajn ŝtatmalamikajn aferojn kiel legi aŭ aĉeti librojn, kiuj oficiale estis malpermesitaj kaj misfamigitaj kiel „demoraliga asfaltliteraturo“. La libroj de Traven apartenis al tiuj, kiujn la regantoj timis kaj tial forbruligis pere de siaj zelotoj.
Sed ekzistis tiam maljuna
librokomercisto post la Tomaso-preĝejo en Lepsiko. Engewaldt estis lia
nomo. Jen „bildolibra“ librokomercisto kun blankaj bukloj, kiuj estis
multe tro longaj por la prusmaniera frizo, kun malvasta pala vizaĝo kaj
la kuraĝo, kiu tiam estis tiom malofta, kiel li nun denove estas
minacata fariĝi malofta. Ĉe la maljuna Engewaldt mi ricevis el malnova
ŝranko en la posta ĉambro, el la dua vico - antaŭ kiu staris kiel
kamuflaĵo nur naziaj libroj – mian unuan volumon de Traven. Estis:
„La Mortula Ŝipo“, tion mi ankoraŭ scias tute precize. Mi ankoraŭ scias
ankaŭ tion, kion la oldulo diris: „Se vi tion estos leginta, knabo, vi
forĵetos naŭ dekonojn el viaj tielnomataj aventuraj libroj. Sed ne
forĵetu ilin, alportu ilin al mi, mi vendos ilin al la stultuloj, kiuj
volas legi „John Kling“ kaj la tutan faŝisman merdon – kaj tiam vi
denove ricevos por tio unu aŭ du librojn de Traven!“ Iel tiel li
parolis.
En la hejmveturo en la tramo mi ne kuraĝis, preni la
libron el la poŝo... oni ja neniam sciis, ĉu oni jes aŭ ne sidas antaŭ
denunculo. Unu, kiu ankoraŭ sentis sin kiel la savanto de la patrujo,
se li povas drenunci iun, kiu legas ion tian. Sed hejme mi falis en la
libron kiel en profundan puton kaj nakoraŭ en la sama nokto finlegis
ĝin.
Mi tiam legis vore ankaŭ multajn aliajn librojn. La
legado estis mirinda fuĝo el la bruna ĉiutageco. Sed estas nur
malmultaj, pri kiuj mi ankoraŭ scias, ke ili faris min senspira. Kaj
hodiaŭ, nun, kiam mi prenas „La Mortulan Ŝipon“, „La ĉaron“, „La Ponton
en la ĝangalon“ en la manon, mi sentas denove precize tion, kio min
antaŭ pli ol tridekjaroj, homoj! faris senspira. Kial? Pro kio tio?
Jen
mi havas ses diversajn klarigojn. Traven povas verki. Konsentite, tion
povas multaj. Traven povas verki atentokapta. Ankaŭ tio ne estas tiom
malofta. La homoj de Traven havas domojn kaj vizaĝojn , kaj pejzaĝojn,
kotonkampojn, havenojn kaj stepojn oni vidas kaj flaras ilin, se oni
legas... tion oni trovas ĉeokaze ankaŭ en aliaj libroj – sed ĉio ĉi
kune kaj al tio eĉ la amara, malica, korode-trafanta kritiko je la
aĉegaj statoj, kun kiuj la mondo (ankoraŭ nun) devas lukti, kiel Traven
metis la fingron sur la vundon... ĉio ĉi kune: Povi verki, povi
konstrui historiojn, fari videblaj homojn kja ĉirkaŭejojn – kaj tiam
ankoraŭ povi rigardi post la „kulisojn“, tio estas preskaŭ unika. Oni
ofte kopiis lin, centoj da aventuraj verkistoj provis imiti tion, sed
mi neniam kaj nenie legis ĝin tia, ke ĝi faris min senspira. Se la
vorto „korsango“ ne estus tia stultega kaj triviala kaj misuzita vorto,
mi volonte volus uzi ĝin. Traven – mi ne scias alian vorton, verkis per
sia korsango. Li estas skulptita el la ligno de Egon Erwin Kisch kaj
Jack London. Viljono estas lia baptopatro kaj Grimmelshausen baptis lin
per tekilo. Tio ja devis fariĝi bona.
Ne legu Traven. Tute ne komencu legi lin. Post la unuaj paĝoj „Mortula Ŝipo“ kaj post la freneze makabra – ja ege aflikta sceno el la „Ponto en ĝangalo“, en kiu la indiĝenoj serĉas la infanon, ankaŭ al vi naŭ el dek venontaj aventurromanoj gustos kiel varmeta senkrema lakto...
Sed, se vi pro
facilanimeco tamen legas Traven, tiukaze vi komprenos, kial mi tamburas
por li. Por li, kiu mem estas tamburo. Necesas nur, ke oni tamburas
ĝin, la Traven-tamburon. Ĉar tamburoj, kiuj ne estas uzataj, ne estas
aŭdeblaj.
Kaj ĝuste en nia tempo, ĉi tie kaj nun, gravas, aŭskulti tian tamburon.
Du amikoj pri B.Traven:
"...kiel ofte li aperis kvazaŭ kiel Sankta Nikolao..."
Dr-o
Federico Marin, intima amiko de Traven kaj lia kuracisto, kiu loĝas nur
straton for de la strato de Traven, kaj kiu nin, kiel amiko de Rosa
Elena, afable akceptis, rakontis las sekvan:
"Hal, kiel amikoj
nomis lin, estis neeklezia sanktulo, de tia boneco... ja nekredeble.
Neniam li pensis malbona pri iu, li senkulpigis erarojn kaj homajn
malfortojn. Se iu malfavore komentis tion, li klarigis, ke lia avantaĝo
estu tiu, ke li surdas preskaŭ tute.
Li havis grandan simpation
por la juneco: lin afliktis la problemoj de la nova generacio kaj tiu
de la indiĝenoj, kiu vivas en mizeraj cirkonstancoj.
Neniam li
firmgluis je lia mono. Li subtenis plurajn indiĝenajn familiojn. Li
kunsentis ĉiunj korpajn kaj psikajn suferojn de liaj kunhomoj, precipe
ĉe tiuj, kiujn li efektive amis kiel fratojn." La skulptisto Federico
Canessi, la kreinto de la ununura kaposkulpturo de Traven: "Skipper –
kiel ankaŭ liaj amikoj nomis lin -estis efektiva saĝulo, kvankam oni ne
ĉiam sciis, de kie li prenis siajn saĝojn. Kiam mi laboris je mia
murpentraĵo ĉe la digo de Malaso en Chiapas, li akompanis mian iam. Ĉe
tiu okazo li rakontis al la ĉeestantaj inĝenieroj tiom pri Chiapas kaj
la situo de la diversaj lokoj, ke ili staris kun malfermaj buŝoj. Li
konis la praarbaron kiel la areon de sia mano, li estis enpenentrinta
en la plej sovaĝajn regionojn, kaj sukcesis al li ekscii multon pri la
indiĝenoj – li ridis kaj ploris kun ili.
Ĉu mi estu foje
maldiskreta, kion li certe ne pardonus al mi? Multajn jarojn li donis
la monon por la konservado de ruino en Chiapas. Ofte li pagis la
kuracistojn, kiuj en la ĝangalo devis viziti kaj kuraci malsanulojn.
Kiom ofte li aperis kvazaŭ kiel Sankta Nikolao, ŝarĝita per donacoj por
la infanoj de la indiĝenoj, kiuj povis travivi tiom malmulte da ĝojo...
Li
estis malamiko de la ludado per paraboloj, de artifikaj frazoj, de
friponaĵoj kaj de malordo. Des pli ordigema, simpla, li mem estis kaj
li kaŝis sian veran personecon por ne frapi la atenton. Mi ne pensas,
ke lia vivo estis sekreto, sed mi pensas, ke lia modesteco instigis lin
vivi en la anonimeco. Mi memoras min, kiam aperis noto en la usona
gazeto, en kiu oni ofertis 10 mil da dolaroj kiel premion por ekscii la
identecon de Traven, estis en la domo de Federico Marin, ke tiam la
skipero estis tre serioza; prudente kaj simpatie li rimarkis: „Se estus
Judaso, mi donus al li 20 mil da dolaroj, por ke li ne malkovru Traven,
ĉar la mono por multaj estas tento."
Rimarko: el la gazeto "Wochenpost" 13/1974, sendita al mi de la esperantistino Irmgard Bärenz el Senftenberg en Germanio.