B.Traven

Laboristoj interne de la kapitalismo


eltiraĵo el la romano "Rozo blanka"

de B.Traven, el ĉapitro 4/6


Kiel ĉi tie, tiel ĉiam: laboristoj eble malofte strikas, se estas favore al la laboristo, sed ili strikas plej ofte, se estas favore al la kapitalismo. Ne pro stulteco, sed laŭ eternaj kvazaŭ feraj leĝoj. Kion ajn laboristoj faras, interne de la kapitalisma ekonomia sistemo ili faras tion, kio estas utila al la kapitalismo, ĉar ili estas parto de la kapitalismo, ĉar ili estas ligitaj al ĝi, dum la regado de tiu sistemo, je morto kaj detruo, je vivo kaj pereo. La aktivulo agas kaj la malaktivulo suferas. Interne de tiu sistemo la kapitalisto estas la aktivulo. Li scias tion, kion li volas atingi. Li volas enspezi monon. La laboristo volas nur parton de ĝi. Li volas fari ĝin same tiel kiel la kapitalisto, li volas havi pli ol sia kunproleto. Se la bakisto strikas kaj gajnas, jen por la ŝufaristo fariĝas la pano pli multekosta, kaj tiam la bakisto devas pli pagi por la botoplandoj. Interne de tiu sistemo ĉio servas al la kapitalismo. Ne pro tio, ke unu el ili estas brutalaj ekspluatistoj, kaj la aliaj malsatantoj kaj la ceteraj laboristoperfiduloj, sed ĉar ili ĉiuj troviĝas en la sama maŝino.

Rimarko: Donjo kaj mi ĝuste tradukas tiun romanon de Traven, kaj tiun ĉi parton ni inter alio tradukis hodiaŭ matene. Certe la romantraduko estos preta post maksimume ses monatoj. Se ĉio iras glate kiel momente, ni transdonos la romantradukon jam post kvar monatoj al la publiko.