Du amikoj pri B.Traven
"...kiel ofte li aperis kvazaŭ kiel Sankta Niokalo..."
Dr-o
Federico Marin, intima amiko de Traven kaj lia kuracisto, kiu loĝas nur
straton for de la strato de Traven, kaj kiu nin, kiel amiko de Rosa
Elena, afable akceptis, rakontis las sekvan:
"Hal, kiel amikoj
nomis lin, estis neeklezia sanktulo, de tia boneco... ja nekredeble.
Neniam li pensis malbona pri iu, li senkulpigis erarojn kaj homajn
malfortojn. Se iu malfavore komentis tion, li klarigis, ke lia avantaĝo
estu tiu, ke li surdas preskaŭ tute.
Li havis grandan simpation
por la juneco: lin afliktis la problemoj de la nova generacio kaj tiu
de la indiĝenoj, kiu vivas en mizeraj cirkonstancoj.
Neniam li
firmgluis je lia mono. Li subtenis plurajn indiĝenajn familiojn. Li
kunsentis ĉiunj korpajn kaj psikajn suferojn de liaj kunhomoj, precipe
ĉe tiuj, kiujn li efektive amis kiel fratojn." La skulptisto Federico
Canessi, la kreinto de la ununura kaposkulpturo de Traven: "Skipper –
kiel ankaŭ liaj amikoj nomis lin -estis efektiva saĝulo, kvankam oni ne
ĉiam sciis, de kie li prenis siajn saĝojn. Kiam mi laboris je mia
murpentraĵo ĉe la digo de Malaso en Chiapas, li akompanis mian iam. Ĉe
tiu okazo li rakontis al la ĉeestantaj inĝenieroj tiom pri Chiapas kaj
la situo de la diversaj lokoj, ke ili staris kun malfermaj buŝoj. Li
konis la praarbaron kiel la areon de sia mano, li estis enpenentrinta
en la plej sovaĝajn regionojn, kaj sukcesis al li ekscii multon pri la
indiĝenoj – li ridis kaj ploris kun ili.
Ĉu mi estu foje
maldiskreta, kion li certe ne pardonus al mi? Multajn jarojn li donis
la monon por la konservado de ruino en Chiapas. Ofte li pagis la
kuracistojn, kiuj en la ĝangalo devis viziti kaj kuraci malsanulojn.
Kiom ofte li aperis kvazaŭ kiel Sankta Nikolao, ŝarĝita per donacoj por
la infanoj de la indiĝenoj, kiuj povis travivi tiom malmulte da ĝojo...
Li
estis malamiko de la ludado per paraboloj, de artifikaj frazoj, de
friponaĵoj kaj de malordo. Des pli ordigema, simpla, li mem estis kaj
li kaŝis sian veran personecon por ne frapi la atenton. Mi ne pensas,
ke lia vivo estis sekreto, sed mi pensas, ke lia modesteco instigis lin
vivi en la anonimeco. Mi memoras min, kiam aperis noto en la usona
gazeto, en kiu oni ofertis 10 mil da dolaroj kiel premion por ekscii la
identecon de Traven, estis en la domo de Federico Marin, ke tiam la
skipero estis tre serioza; prudente kaj simpatie li rimarkis: „Se estus
Judaso, mi donus al li 20 mil da dolaroj, por ke li ne malkovru Traven,
ĉar la mono por multaj estas tento."
Rimarko: el la gazeto "Wochenpost" 13/1974, sendita al mi de la esperantistino Irmgard Bärenz el Senftenberg en Germanio.