Pri spertoj kaj ilia uzado

Je kiu maniero homo faras spertojn, ne estas grave. Grave estas, ke li entute gajnas spertojn kaj ke li uzas tiujn spertojn je sia bono. Estas tute ne mirige, ke homo de tempo al tempo , aŭ eĉ ofte, spite al ĉiu vivsperto ĉiam denove faras la saman stultaĵon, kiu estas la elirpunkto de lia unua kaj per tio de ĉiu plia sperto. Popoloj agas same. De dekmil jaroj la popoloj scias, ke militoj ne estas solvo por io, sed nur la komenco de novaj konfuziĝoj, kaj tamen ili faras ĉiam denove militojn kaj havas neniun alin penson ol entrepreni kaj akceli tion, kio neeviteble devas konduki al nova milito. La unuan stultecon, kiun faras homo, kaj kiu rolas kiel la elira punkto de liaj spertoj, estas kutime lia plej granda malforto, kaj tial li ne povas fuĝi ĝin, sed ripetas ĝin ĉiam denove.

El ĉapitro 6/2

PS:

www.karapaco.de/u/B.Traven/btraven_marsxo.pdf

tekstaro en www.karapaco.de