Klaus - Dieter Untch
„Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo!“
En
la erao de la paragrafoj por ordo kaj kontrolo por la prospero de la
demokrata libero super la civilizitaj civitanoj, troviĝas interne de la
Eŭropa Unio lando, kiu instigas tian bonkoran homon kiel min al tio
enmeze de la pelmelo de burokrataj puberecaj fazoj, rezigni pri mia
patreco aŭ naskigi anonime miajn estontecajn infanojn. En tia
privilegiita lando mi pasigas ĝuste miajn plej feliĉajn jarojn, ne nur
kiel muzikisto, sed antaŭ ĉio kiel familia patro. La avantaĝoj de mia
profesio ebligas al mi ĉeokazajn koncertvojaĝojn ekstere de la
gardantaj landolimoj. Tiujn vojaĝojn mi devas danki antaŭi ĉio al la
fakto, ke mia bona famo tre antaŭiras al la rekomenca reputacio de mia
elektita loĝlando Rumanio. Intertempe nia kvinjara filino Izabela tiom
bone akordiĝis en la familian vivon, ke ŝi meritus ŝin pli ol nur tute
pravigite, akompani min dum miaj vojaĝoj. Kompreneble nin akompanu
ankaŭ ŝia panjo, ĉar ŝi estas rilate la edukadon de mia filino mia
absoluta instumastrino.
Sed nun ni do bezonis unue pasporton por mia filino Izabela por povi
legale vojaĝi en la landon de la neŭtralaj ebloj, kiu ne apartenas al
la EU, kaj tial nomiĝas nur Svisio. Tion ni decidis je lundo en solena
familia kunsido. Plenaj de atendoj ni enpaŝis marde la pasportoficejon
je la naŭa, por kiel eble plej rapide fari la necesan por tiu afero. Ni
ja ne volis riski ion rilate la flugon, kiu tamen komenciĝus nur post
kelkaj semajnoj. Ĉe la giĉeto akceptis nin la severa rigardo de certe
korekta oficistino: „Kiun deziron vi havas?!“
„Ni volas skribe peti pasporton por nia filino.“
„ Por pasportoj estas malfermite nur ekde la dekdua - bonvolu reveni pli poste."
Ni revenis horon pli poste je la dektria, kiam ni perpleksigate
konstatis, ke la giĉeto estas malfermita. Je la fenestreto de la giĉeto
atentigo videblis, kiun ni certe pretervidis: „Por pasportoj malfermite
- ĝis la dektria.“
Sekvatage ni atendis je tagmezo plene koncentriĝante la salutkomenton
de la tiel korekta oficistino. La severa rigardo anoncis nenion
promesplenan: „Unue vi devas pagi en la impoŝtoficejo kaj poste ĉe nia
komercbanko la necesajn kotizojn por la pasporto. Tiam vi bezonos
kopion de la geedziĝa certifikaĵo, krome identigilojn de la gepatroj –
de notario skribe atestita. Ĝis revido. Bonvolu, la sekvanta!“
Ĉar en vero la plej bona el ĉiuj edzinoj staris ĉe la giĉeto, kaj mi
post ŝia dorso serĉis diskretan protekton kontraŭ la severaj rigardoj
de la oficistino, mi estis ja la sekvanta. „ Bonan tagon, mi estas la
edzo de la ino antaŭ mi, se ni sukcesos pri tio post kvindek minutoj
fini la necesajn aferojn, ĉu tiam eventuale eblos, ke...?!“
„Ne disipu la valorplenan tempon de miaj klientoj - la sekvan,
bonvolu!“ Kiam mi jam heroe volis protesti, mia edzino energioplene
fortiris min de la danĝera fronto de streĉita kunpuŝiga kurso, kie mi
ĝuste troviĝis.
„Sed tiel ni neniam sukcesos", mi balbutis.
„Forgesu tion, venu, ni unue plenumu la postulaĵojn por la paperoj.“
Tagon pli poste, ĵaŭde ni bonŝance jam kunhavigis ĉion postulitan kaj
komplikitan ĝustatempe ĝis la dekdua. Perpleksigate ni ree trovis nur
la fermitan giĉeton. Sur ĝi estis nun ŝildo: Ĵaŭde de la naŭa ĝis la
deka fermite por vojaĝpasportoj. Vendrede libertempo. Ekde lundo dek
tagojn forpermeso. “
„Nu, grandioze - sed kiel nun plu?" Mi ĵus komencis serĉi panike
elirvojon por povi tiel daŭrigi plu miajn plej bonŝancajn jarojn?!,
kiam atingis min la eĥo de mia pli bona duono. Rezigne mi proponis
sekvi la indikon de la ŝildo: "Nu, ni do simple dek tagojn forpermesu!“
Ripoziĝinte ni staris dek tagojn poste ree ĉe la giĉeto. Ĝustatempe je
la dekdua ni volis esti la unuaj klientoj. Ni ja ne estis la unuaj, sed
la solaj. Super la giĉeto legeblis nun nova ŝildo: „Por vojaĝpasportoj:
Lunde ĝis vendrede, de la naŭa ĝis la deksepa horoj , plej afable
malfermite. “
Ni ree estis perpleksigitaj. El la giĉeto rigardis nin tute afable
nova, linda vizaĝo. Nia perplekseco duobliĝis. „Kion vi deziras?!"
Mi elpaŝis el la ombro de mia edzino. „Pasporton por nia filino“, ni respondis ambaŭ kvazaŭ en ĥoro.
„Tre bone, vi bezonas unue...“
„Ni jam ĉion kunhavas“, ni reagis denove en kutimiginta spontaneco.
„Eĉ mian filinon“, mi aldonis tre ĝentile: „Via kolegino havis...“
„ Sensencaĵo, ne estas plu kolegino", ŝi interrompis nin kaj kontrolis
niajn paperojn, „ŝi trovis en Hispanio novan profesion ĉe frambobieno.
Oni elĵetis ŝin de ĉi tie.“
„Ho, tio iras ja rapide rilate la kuniĝon de Eŭropo, mi konstatis ĝojigite.
„Ne tro haste“, interrompis nin la afabla oficistino: "Ni havas EU-problemon, vi estas eksterlandano.“
„Jes ja, mi estas germano, ĉu tio estas problemo?“
„Ne nepre, sed ni bezonas de la notario certifikaĵon, ke vi kiel eksterlanda patro konsentas la vojaĝon."
„Jes ja, sed ni estas ja nun en la Eŭropa Unio."
„Kiam vi fariĝis patro, ni ankoraŭ ne estis membro de la EU."
„Ĉu tio eble estas mia kulpo?"
„Ĉu estas mia kulpo, ke vi fariĝis patro kiel eksterlandano kaj ekstere de la EU?“ Ŝi rigardis ankoraŭ afable al mi.
Mi kapitulaciis: "En ordo - ni iros tuj al la notario!"
Kelkajn minutojn poste ĉe la notario. Ruza juna ulo, perfekte aspektanta laŭstile, parolis al mi: „Kion vi deziras!?“
„Mi bezonas pasporton por mia infano.“ Lerte mi provis kaŝi mian nervozecon.
„Ho ve, mi tre bedaŭras tion; ĉi tie vi malĝustas, la pasportoficejo estas nur kelkajn minutojn for de ĉi tie.“
„Ho ve, pardonon - mi celas diri - ke mi ĵus venas de la
pasportoficejo, mi bezonas de vi ateston, ke mi kiel patro de la
infano...“
„Ĉio en ordo, nun vi estas ĝusta ĉi tie, ĉu vi havas la ateston pri via patreco?“
„Por kio patrecan certifikaĵon?" Mi estis eksplodonta.
„Bonvolu trankviliĝi. Ni estas nun ano de la EU, kaj tial nun ĉio severe reguligendas. Tiuj el Bruselo estigas enorman premon.“
"Sed ĉi tie estas mia filino – momenton“ mi vokas preskaŭ panike en la atendokoridoron. „Izabela - venu al paĉjo! “
Izabela aperas tute obeeme kaj tute senkulpa pri la tuta afero.
„Jen, mia filino similas al mi tute laŭvizaĝe. Por kio mi bezonas ateston por mia patreco?“
„Nu, tio estas la nova regulo, la devizo: sekura esta sekura.“
Mi kriis pro helpo. Mia edzino aperis, solidarece mishumurigite: „Kie brulas?“
Mia voĉo faris salton: „Diru al la sinjoro notario, ke mi estas la patro de tiu infano, vi estas mia ĉefatestanto!“
„Ne spektaklu antaŭ via filino, mi petas...“
„Rigardu, junulo...“ mi kriis al la notario: „ mi estas la patro - kun aŭ sen EU!“
„Se vi ne tuj finas tiun tonon, mi vokas la policon – kun aŭ sen EU!“ ,moke repikumis la notario.
„Haltu - momenton - tio estas miskompreno“, atakis la plej bona el ĉiuj
edzinoj.
„Ĉi tie estas la naskiĝdokumento de nia filino.“ Ŝi jam tiom
ofte savis mian vivon. Ĉifoje ankaŭ mian honoron. „Nu, kial ne tuj
tiel, nu do, jen ni ja klarigis la aferon: vi estas ja
eksterlandano,ĉu?“
„Ne nomu min eksterlandanon, mi estas nur homo kaj samtempe la patro de tiu ĉi infano kaj mi estas ĉi tie, ĉar...“
„ Jam en ordo, tion ni enordigos,“ trankviligis min la notario. La situacio ŝajne malakriĝis.
„Bonvolu - vian identigilon!“ Mi transdonis mian identigilon.
„Ve, sur la foto vi estas barbulo" rimarkis la notario.
Mi klarigis tion: „ Jes, estas malnova foto, antaŭ mia edzeco, tiam mi
ankoraŭ estis barbaro, nun mi estas honorinda civitano de la EU kaj
tute amplena familia patro. Mi razas min regule, ĉu tio estas
problemo?“
„Por mi ne, sed por via certifikaĵo, vi unue devas kreskigi la barbon
kaj reveni post kelkaj semajnoj. Mi nun ne povas doni al vi ateston.
Komprenu, la EU postulas tion."
Mia kapitulacio atingis sian kulminon. Ĝis la arbo estos kreskinta, mi
delonge vojaĝos de koncerto al koncerto. Sen filino Izabela. Ke mia
pasporto senvaliĝis, tio dum la vojaĝo ne ludis rolon. Nur miajn
koncertojn oni volis nuligi, se mi ne razus mian barbon - pro la foto
sur la afiŝoj, kie mi tiom fidinda kaj ŝerculeme ridetas sen barbo. Ne
pro la Eŭrpoa Unio. Kapitulacioj de tia speco apartenas pli kaj pli al
mia ĉiutaga vivo, por esti sukcesa, kaj tial mi lasis razi mian barbon.
Se oni demandas mian filinon, kiu estas ŝia paĉjo, ŝi respondas tute
fiere kaj rapide kiel fulmo: „Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo!“
tradukis Cezar
Rimarko: La teskto de Klaus Dieter Untch, jen supre sur la foto, estas ekzemplo por ztio, ke la libro estas plu tre aktuala, komparu la artikolon al:
ĉapitro 11 de B.Traven: La Mortula Ŝipo
Mi trovis la tekston ĉe ipernitiano Klaus Dieter Untch.
