Cezar
Kie esti hejme?
(por Gary Mickle)
Staras viro je la mar',
evidente jen sen far'.
Li plezure nur meditas,
ne al la naturo spitas.
Pensas li pri fora sent'
en alia kontinent'.
Sinkas li en belan revon,
celas tute ne la devon.
Reaperas lia viv',
infanec' sen konjunktiv'.
Panjo eĉ al li parolas,
ĉu li hemjen veni volas.
'Panjo, paĉjo, kia tem'!
Kie estas mia hejm'?
Tie, kie mi nun vivas?
Tie, kie mi nur drivas?
Ĉu la hejm' estas edzin',
kiu amas, kisas min?
Kie estas mia hejmo?
Ŝajne estas ne problemo.
Hejmo estas ja por mi,
kie iun amas ni.
Kie homoj ŝatas ion
kaj ne nur eltenas ĉion.
PS: Mi verkis tiun ĉi poemon ĉe la rigardado de la foto, sur kiu troviĝas
amiko Gary Mickle, kiu iam kontrollegis mian unuan romantradukon de
B.Traven: "La Mortula Ŝipo", kiam mi ankoraŭ ne sufiĉe bone regis
Esperanton, ĉar mi fakte ankoraŭ lernis Esperanton, kvankam mi jam
komencis traduki la unuan romanon de Traven: "La Mortula Ŝipo".
Ĉar Gary rastis tre zorgeme ĉiun frazon de mia traduko pro eraroj, kio
daŭris kelkajn monatojn, li tre helpis al mi progresi en Esperanto. Lia
kontrollegado estis tiam por mi vera bonŝanco. Por tio mi ĉiam estos
dankema al li, kvankam mi tiam fine iom grumblis, ĉar mi esperis, ke li
kontrolos pliajn romantradukojn de Traven. Sed montriĝis, ke tio post
nia kunlaboro pri la menciita traduko ne plu necesis. Helpe de Gary mi
jam ellernis la bazajn regulojn de tradukado. (cez)
