Muzik-kodisko

omaĝe al B.Traven

La kodisko estas grandioza -

 granda arto por granda artisto!!! (Cezar)



1. B. Traven – A Life of Privacy, dj gott manfred
1. B. Traven – Vivo de privateco , dj gott manfred

2. Im Busch in Mexiko, Die Passanten
2. En la ĝangalo de Meksiko, La pasantoj

3. La Rosa Blanca, Toubab featuring Ziska
3. La Rozo Blanka, Toubab featuring Ziska

4. Den blauen Jungens sagt ein Mädel niemals nein, Die Kassierer
4. Al la bluaj knaboj knabino neniam diris, ke ne, La kasistoj

5. Song of an American Sailor, Sebastian Fischer
5. Kanto pri usona maristo, Sebastian Fischer

6. The Islands, Yourie featuring B. Traven
6. La insuloj, Yourie featuring B. Traven

7. Der Staat hat keine Moral, Peter-Paul Zahl
7. La ŝtato ne havas moralon, el Mortila Ŝipo, legas Peter-Paul Zahl

8. Was gehen euch meine Lumpen an? Gina V. D'Orio & Patric Catani
8. Kial koncernu vin miaj ĉifonvestoj? Gina V. D'Orio & Patric Catani

9. Vom unbegrabenen Leichnam , Jan Pieper
9. Pri la neentombigita mortinto, Jan Pieper

10. Pancho Villa , Europa
10. Pancho Villa , Eŭropa

11. Lied der Baumwollpflücker,Der Wahre Heino
11. Kanto pri la kotonplukistoj, La vera Heino

12. La chanson du Marin américain, Coco Nut & Francis Hofman
12. Kanzono pri usona maristo, Coco Nut & Francis Hofman

13. Lauf wenn du kannst, Reverend Ch. Dabeler
13. Forkuru, se vi povas, Reverend Ch. Dabeler

14. Song of an American Sailor, Weed
14. Kanto pri usona maristo, Weed

15. Die Ballade vom unbegrabenen Leichnam , Universal González
15. La balado pri la neentombigita mortinto , Universal González

16. Was gehen euch meine Lumpen an? Dominik Eggermann
16. Kia koncernu vin miaj ĉifonvestoj? Dominik Eggermann

17. Inschrift über dem Mannschaftsquartier des TotenschiffesEstonia
17. Enskribo super la kajutoj de la ŝipanaro de la Mortula ŜipoEstonia




B. Traven – Hommage an einen deutschen Anarchisten.
B. Traven – Omaĝo al germana anarkiisto

Nàwáo Berlin e.V. / Kramer Verlag Berlin / September 2003 /
Nàwáo Berlin e.U. / Kramer Eldonejo Berlin / de septembro en 2003 /

Für den Buchhandel läuft der Vertrieb über den Karin Kramer Verlag / 15 Euro
Por la libromerkato la vendo de la libroj okazadas pere de la eldonejo Karin Kramer-eldonejo / 15 €


“B. Traven – A Life of Privacy” dj gott manfred, teksto: B. Traven & Alexander Behrendt, Muziko: Alexander Behrendt Prilaboro: Volker ‚Kampfgarten’ Wendland, kantado: Antje Ruppert

„En la ĝangalo de Meksiko“ La Pasantoj (Die Passanten)" Teksto: B. Traven, Musik: Augustin, Jungen, Isheim, Kantado & piano: Frank Augustin, tamburo & ĥoro: Steff Jungen, Kontraŭbasilo: Christian Isheim Produktado & miksado: Christian Isheim & Steff Jungen


B. Traven

Usona kanto


El Ilinojs' ni ĝojokrie
venis kante ĝis ĉi tie
al Meksiko, ĝangalen.

Malgranda Greg unue svenis,
la soifon ne eltenis
en Meksiko, ĝangale.

Inter agavoj ni manovris,
ĝis lin arda sablo kovris
en Meksiko, ĝangale.

Por Kid serpento estis sorto,
help' ne eblis ĝis la morto,
en Meksiko, ĝangale.

Deliro min surtere tordis,
dum vulturoj Kidon mordis
en Meksiko, ĝangale.

Al Ilinojs' mi ne reiras,
kulpsent' ĉiam al mi diras
en Meksiko, ĝangale.

Mi por eterne devas resti,
devas ja ĉe ili esti
en Meksiko, ĝangale.

tradukis Cezar


„La Rosa Blanca“ Toubab feat. Ziska Text: B. Traven, Muziko: Toubab & Ziska

„Ala la bluaj knbaoj knabino neneiam diras, ke ne...“ Die Kassierer(La kasistoj) Teksto: Bobby Todd, Kurd E. Heyne kaj Helmut Käutner, Muziko: Frank Norbert, Norbert Schultze

„Song of an American Sailor” (Kanto de usona maristo) Sebastian Fischer Teksto: B. Traven, Muziko: Sabine Zlotos, Kantado: Sebastian Fischer, piano: Peter Neumann

Kanto de usona maristo

Nun jam ne ploru, karulin',
ĉe Jackson plac' atendu min
en suna Nova Orlean'
en rava Luiziano.

Ŝi kredas min sur l' grund' de mar',
ne plu atendas en la ar',
en suna Nova Orlean'
en rava Luiziano.

Mi mortis ne ĉe iu rif',
veturas sur mortula ŝip'.
Ve, for de l' suna Nova Orlean'.
Ve, for de l' rava Luiziano.

el "B.Traven: La Mortula Ŝipo"


“The Islands” Yourie featuring B. Traven Muziko & produktado: Jurij Panfilowitsch, Kantado: B. Traven

„Der Staat hat keine Moral“ (La ŝtato ne havas moralon) legas Peter- Paul Zahl, Teksto: B. Traven, perkuto: Ras Rod dv kaj produktis Ras Rod, Kingston, Jamaica W.I. 1/2003

B.Traven


La homo devas havi moralon,
la ŝtato ne konas moralon
Ĝi murdas, se ĝi trovas konvena tion,
ĝi ŝtelas, se ĝi trovas konvena tion;
ĝi rabas la infanojn de la patrinoj,
se ĝi trovas konvena tion;
ĝi disrompas geedzecajn vivojn.
Ĝi agas laŭ sia plaĉo.
Por ĝi ne ekzistas tiu Dio en la ĉielo,
kiun ĝi devigas kredi la homojn
helpe de korpaj kaj vivaj punoj.
Por ĝi ne ekzistas ordonoj de Dio,
kiujn ĝi lasas draŝi helpe de bastono
en la kapojn de la infanoj.
Ĝi faras mem siajn leĝojn,
ĉar ĝi estas la Ĉiopotenco,
la Ĉioscianta
kaj la Ĉieestanta.
Ĝi faras mem siajn ordonojn,
kaj se ili horon poste ne plu plaĉas al ĝi,
ĝi mem transpaŝas ilin.
Ĝi ne havas juĝiston super si,
kiu postulas klarigojn de ĝi,
kaj se la homoj komencas suspekti ion,
ĝi svingas zigzage antaŭ iliaj okuloj
la ruĝan-blankan-bluan hura-hura-huraan flagon,
ĝis la homoj tute konfuziĝas en la kapo,
kaj ĝi krias laŭte en iliajn orelojn:
"Hejmo kaj fajrejo- infano kaj edzino"
kaj ĝi blovas en iliajn nazotruojn la fumon:
Pripensu vian glorriĉan pasintecon.
Kaj tiam la homoj papage rebabilas ĉion,
ĉar la Ĉiopotenco en persista laboro
faris el ili maŝinojn kaj aŭtomatojn,
kiuj ĝuste tiel movas siajn brakojn,
krurojn, okulojn, lipojn, korojn kaj cerboĉelojn,
kiel la ĉiopotenca ŝtato volas havi tion.
Tion eĉ la ĉiopotenca Dio ne atingis,
kaj ja ankaŭ tiu lertis kaj spertis.
Sed kompare al tiu ĉi monstro
li nur estas kompatinda fuŝulo.
Liaj homoj tute memstare agis,
tuj kiam ili povis movi
siajn brakojn kaj krurojn.
Ili forkuris de li,
ne respektis liajn ordonojn,
pekis kiel freneziĝintaj
kaj fine detronigis lin.
Ĉe la nova ĉiopotenca Dio
estas pli komplike por ili,
ĉar tiu ankoraŭ estas tro juna
kaj ĉar ili ankoraŭ ne kuraĝas treti
sur liajn piedojn por deŝiri la pomon de la arbo.

el "La Mortula Ŝipo" de B. Traven


„Was gehen euch meine Lumpen an?“ (Kial koncernu vin miaj ĉifonoj?) Gina V. D'Orio & Patric Catani Teksto: B. Traven, Muziko: Gina V.D`Orio

La danckanto

de la Mortula Ŝipo

La aĉa vest'? Forgesu ĝin.
Jen ĝoj' kaj ploroj kroĉis min.
Estu sen zorg' pri mia stat'.
Mi bone vivas sen kompat'.

Estu sen zorg' pri vagabond'!
Mi vivas min, ne vin, en nia mond'.
La paradizo estus stulta fin',
prefere kaptu la Satano min.

Mi viajn benojn ne bezonas,
eĉ se mortuloj en mi dronas
kaj fia fam' ĉirkaŭas min,
afero mia, notu ĝin.

Mi fajfas pri la juĝ' de Di'.
Pri releviĝ' ne kredas mi.
Pri dioj estas mi sen sci'.
Pri pun' infera ridas mi.

Hola hej, sur alta mar',
hola, mortular'!

tradukis Cezar
el "La Mortula Ŝipo"

„Vom unbegrabenen Leichnam“ (Pri la neentombigita mortinto), Jan Pieper Teksto: B. Traven, Muziko: Jan Pieper Piano & kanatado: Jan Pieper, Gitaroj: Kai Schoormann, Snare: Ludger Kleff

„Pancho Villa“,Europa, Teksto kaj muziko: Almut Klotz, Produktion: Rev. Ch. Dabeler

„Lied der Baumwollpflücker“(Kanto pri la kotonplukistoj) Der Wahre Heino(La vera Heino) Teksto: B. Traven, Muziko: Norbert Hähnel Kantado: Norbert Hähnel, perkuto: Andy Laaf, gitaro: Tex Morton

"La chanson du marin américain" (kanto pri usona maristo) Coco Nut & Francis Hofman Teksto: B. Traven, muziko: Lolitas kaj Francis Hofman, kantado: Francis Hofman, gitaro: Coco Nut

„Lauf wenn du kannst“ (Forkuru, se vi povas) , Reverend Ch. Dabeler Teksto kaj muziko: Reverend Ch. D.

„Song of an American Sailor“ (Kanto pri usona maristo), Weed, teksto: B.Traven, muziko: OJ, Kaju, Marc & Martin

Song of an American Sailor

Now stop that crying, honey dear,
the Jackson Square remains still here
in sunny New Orleans,
in lovely Louisiana.

She thinks me buried in the sea,
no longer does she wait for me
in sunny New Orleans
in lovely Louisiana.

The death-ship is it I am in,
all I have lost, nothing to win
so far off sunny New Orleans,
so far off lovely Louisiana.

el "La Mortula Ŝipo"

„Die Ballade vom unbegrabenen Leichnam“ (La balado pri la neentombigita mortinto) Universal González Teksto: B. Traven, Musik: Chris Dietermann, Reverend Ch. D. Kantado: Claudia González, gitaro: Chris Dietermann, Piano: Reverend Ch. Dabeler


Rakonto de Ret Marut: La historio pri la neentombigita mortinto


„Was gehen euch meine Lumpen an?“ (Kial koncernu vin miaj ĉifonvestoj?) Dominik Eggermann Teksto: B. Traven, Muziko: Dominik Eggermann

„Inschrift über dem Mannschaftsquartier des Totenschiffes“ Estonia (Enskribo super la kajutoj de la ŝipanaro de la Estonia Teksto: B.Traven, Muziko: Kai Schoormann Voĉoj: Jürgen Schoormann, Ziska Riemann, Chris Dietermann, Heinrich Ebber, Annette Pach, Reverend Ch. D., Almut Klotz, Kai Schoormann


Surskribo super
la ŝipanaraj kajutoj
de la Mortula Ŝipo

Kiu eniras ĉi tien,
ties nom' kaj ekzisto estas estingitaj.
La vento forblovis lin.
De li eĉ spireto ne konserviĝis
en la vasta vasta mondo.
Li povas nek iri returne
nek paŝi antaŭen,
tie, kie li staras, anatemo lin tenas.
Lin konas nek Dio nek infero.
Li ne estas tago, li ne estas nokto.
Li estas la nenio, la neniam, la neniam plu.
Li estas tro granda por la senfineco
kaj li tro etas por la sablograjno,
kiu havas siajn celojn en la universo.
Li estas la neniam estinta
kaj la neniam pensita!

el "La Mortula Ŝipo"






B. Traven: "Bona kodisko, efektive, fine work, you can lay to that, mi ne mensogas. Congratulations! Ne temas tiom pri mi, kaj tio estas bonega tiel... Ili elektis miajn poemojn, yes indeed, I was been a poet too, efektive mi estis ankaŭ poeto, tion tiuj junuloj eltrovis, bonege... Mi ne estas kantisto, en ordo, sed ili miksis eĉ mian voĉon en la muzikon, tio ridigis min, hahaha... mortintoj vivas pli longe... go on that way, tiel plu, kamaradoj! "



Produktado: Christoph Ludszuweit, Kai Schorrmann, Ziska Riemann

Redaktado: Christoph Ludszuweit

Ilustraĵoj: Ziska Riemann, www.ziska.tv

Aranĝado kaj tipografio: Maria Zastrow

Presado: Klaus Keule Druck

Registrado de Kai Schoormann @ homebase




Pliaj informoj: www.btraven.com





Karin Kramer Verlag
Niemetzstr.19
12055 Berlin
PF 440 417, 12004 Berlin

info@karin-kramer-verlag.de
www.karin-kramer-verlag.de

Serĉu la KD-on ĉe Lyrik.