Kio estas hejmlando?
El ĉapitro 8/7
La guberniestro estis naskita kaj plenkreskinta en urbego. Li ĉiam vivis nur en la urbego, studis en Meksikurbo. De tempo al tempo oni invitis lin al amikoj, al la haciendoj de riĉaj meksikanoj, kiuj vivas simile al lordoj sur siaj terposedo. Sed pli ofte ili estas urbeganoj ol kamparanoj, kaj ili pasigas pli da semajnoj dum jaro en Meksikurbo, en Puebla, en Queretaro aŭ en San Luis Potosi ol sur sia haciendo, kies gvidadon ili translasas al sia mayordomo, al la mastro por domo kaj korto.
Je la unua fojo en sia vivo li nun estis sur haciendo, kies posedanto estas indiĝeno, kaj kie ĉiuj homoj, kiuj tie vivis, estas inidiĝenoj.
Okazis tute neatendite, ke subite moviĝis en li la indiĝeno, kiu estis kvazaŭ en lia sango. Ĉar, kvankam li estis edukita kiel edukita usonano, kvankam li estis vestita kiel ĉiu usona urbegano, kvankam li vivis kiel ĉiu civilizita homo vivas en urbego, lia haŭtkoloro, la koloro kaj la melankolio de siaj okuloj, la koloro kaj fasketeco de lia hararo tamen tiom similis al tiu de Hacinto, ke ili aspektis, kvazaŭ la sama patrino estus naskinta ilin. La blanka sango, kiun li havis de hispanaj antaŭuloj en siaj vejnoj, ne estis sufiĉe forta montri eĉ nur spureton je li. La praraso de la kontinento estis tiel potenca, ke ĝi ensorbis la tutan fremdan eŭropan sangon, kiu estis en li, tiel, kiel ĝi sorbas ĉiun fremdan sangon iom post iom, kiu estas naskata ĉi tie. La fremda sango ja ne nur submetiĝas al la influo de la indiĝena sango per miksaĵo dum generado, sed ĝi submetiĝas ankaŭ al la influoj de la klimato, de la akvo kaj de la nutraĵoj, kiuj dum jarmiloj kreis la proprecon kaj unikecon de la indiĝena raso.
Kaj ĉar la indiĝeno moviĝis en li, validigis sin en tiu regiono, tial li nun kaj tie komencis senti kaj percepti kun la indiĝenoj. Aĵojn, kiujn li antaŭe ne komprenis, li nun komencis kompreni laŭsente kaj anime.
Kiam li estis parolinta al advokato Perez pri la hejmlando kaj la hemjlandaj rajtoj de la homoj sur Rozo Blanka, jen li parolis tute teorie pri la hejmlando. Tiel kiel oni ekzemple parolas pri la hejmlando en leĝoparagrafoj, per kiuj estu fiksata la nacieco kaj ŝtataneco de individuoj. La hejmlando en tiu kazo estis abstrakta nocio, kiu lasis esprimi sin per dokumentoj, per eltiraĵoj el la naskoregistro, kiu estis konfirmita kaj limigita, tute hazarda afero, kiu influeblis pere de la loĝloka ŝanĝo de la gepatroj kaj ankaŭ per intencaj kaj senintencaj eraroj en la registradoj.
Sed nun ĉi tie la guberniestro rigardis la nocion hejmlando de flanko, kiu ĝis tiam estis fremda al li. Tiu hejmlando per leĝoj , per registroj nek difineblis nek influeblis. Tiu hejmlando estas afero de la animo. Tiu hejmlando estis io, kio kreis la homon. Urbeganon tiel kiel multajn kamparanojn kaj farmbienistojn oni povas transmeti en alian urbegon aŭ en alian farmon, kaj ili tuj ree estas hejme. Sed ĉie tie la homoj estis tiom unuiĝintaj kun la tero, ke ili ĉesis esti homoj, se oni elradikigis ilin el tiu hejmlando.
Tiel la la guberniestro, pro sia indiĝena sango, venis al la konvinko, ke neniu nafto surtere, neniu aŭtomobilo, neniu dizelmotoro estas sufiĉe valora por ŝanĝi ĝin kontraŭ la hejmlandon. Nafto kaj aŭtomobiloj kaj flugaparatoj estas belaj aĵoj, kiuj multe utilas al la homoj kaj multe plifaciligas ilian laboron; sed kion signifas al la homoj, precipe al tiuj tie , nafto kaj motoroj, se ili faras ilin kiel estaĵojn kaj anime multe pli povraj ol ili estas kun la hejmlando kiel vivbazon? Kun tiu hejmlando, kiu estas por li la esenco de ĉio, kio estas ĝojo, feliĉo, kontenteco, trankvilo, vivsekureco, amo, poezio, arto, religio, dia estaĵo, paradizo.
Ni ĉiuj, ni kompatinduloj ĝojas pri maŝinoj, pri aviadiloj, pri radioaparato, pri kinejo el la foro nur tial, ĉar ni perdis nian hejmlandon. La perdo de la hejmlando, postlasis nin obtuzigita kaj disŝirita. Por obtuzigi nin, por ne konsciiĝi pri nia perdo, pri nia doloro, tial ni bezonas gazolinon, kiu antaŭsorĉas nin rapidecon, por ke ni povu fuĝi pli rapide de ni mem kaj de niaj koraj bezonoj.
Ĉio ĉi nun tie konsciiĝis al la guberniestro. Ĉar li havis indiĝenan sangon kaj en sia sango ankoraŭ pli proksimis al la hejmlando ol la blankuloj, kiuj perdis sian hejmlandon jam de jarmiloj, kaj de tiam senhalte ĉirkaŭhastas en la mondo, ĉiam pelataj kaj hastigataj, neniam havante tempon, neniam gajnante tempon, ĉu ili konstruas fervojojn kaj eksprestrajnojn, aŭ ĉu ili konstruas aviadilojn aŭ sendratan telefonon. Ili fariĝas ĉiam pli kaj pli senhaltaj, ĉiam pli pelataj, ili havas des malpli kaj des malpli da tempo ju pli ofte ili eltrovas ion por gajni tempon. Pelate de unu kontinento al alia, de Azio al Eŭropo, de Europo al Usono, de Ameriko ree al Azio. Krome ili bezonas militirojn kaj mondmilitojn, por trovi novan hejmlandon. Kaj ĉiuj sciencistoj serĉas kaj serĉas vane por trovi, kie estas la hejmlando de la blankuloj.
Kaj la guberniestro interparolis kun Hacinto kaj Margarito kaj kun la ceteraj viroj. Li parolis kun ili kvazaŭ li estus konanta ilin de dek mil da jaroj. Li komprenis ĉion, kion ili diris kaj komprenis ĉion. Li komencis cii ĉiun. Li trinkis kun ili tekilon kaj habaneron el la sama botelo, kiu moviĝis de buŝo al buŝo.
Li, la indiĝeno, estis retrovinta hejmen, li aŭdis paroli sian animon la unuan fojon al si, li havis la unuan fojon en sia vivo la konscion, ke li estas hejme, li estis la unuan fojon en sia vivo vere feliĉa, kontenta kaj kuraĝis senzorge ĝojante, kiel iu, kiu ne timas zorgojn.
Li detiris la elegantajn brunajn ŝuojn de la piedoj kaj lasis doni al si de Hacinto paron da malnovaj sandaloj. Li detiris la jakon, malbutonumis la kolon, ŝovis la kapon tra la fendo de tilmo kaj ĵetis ĝin sur sin mem. Li rulis al si cigaredojn el maizfolioj. Li manĝis tortiljojn kaj frijoles, fazeolojn. Li tiris la viandon de la bakitaj kokinetoj per la fingroj kaj trempis ĝin en la ruĝe brunan kreman saŭcon. Laŭ indiĝena maniero li pinĉprenis la salon per la fingroj kaj ŝovis ĝin tiel en la buŝon. Li demordis grandajn pecojn de la verda akra kapsiko kaj trinkis la kafon nigra kaj dolĉigita per la bruna kruda sukero, kiu estis produktata sur la haciendo.
La guberniestro devis rajdi ĉiujn ĉevalojn por diri, kiu estas la plej bona el ili.
Se la guberniestro estis en la urbo kun siaj amikoj, kaj se oni ne interparolis pri politiko, jen post certa tempo nek li nek liaj amikoj sciis kion paroli plu. Kaj ĉar oni ne volis paroli sensencaĵon kaj ne disvastigi kaj elfetori klaĉon, la guberniestro kaj liaj amikoj sentis sin ĉiam sufiĉe senhelpaj. Tiam oni devis helpi sin per domenludo aŭ per ŝako aŭ bilardo aŭ per ludkartoj; ĉar oni ne sciis, kion komenci kun si kaj siaj amikoj kaj tamen ne volis fariĝi kompleta ŝtipkapulo.
Ĉi tie, en Rozo Blanka la guberniestro eĉ ne dum minuto ekdeziris domenon aŭ ludkartojn.
Li sidis kun Hacinto kaj Margarito en balancseĝoj en la portiko. Ĉiuj viroj de la haciendo ĉeestis. Kelkaj sidis sur la lignoŝtuparo, kiu kondukis de la kortego en la portikon, aliaj kaŭris sur la tersurfaco antaŭ la ŝtuparo, kaj aliaj kaŭris en la portiko sur la planko el diloj, pliaj sidis sur la balustrado de la portiko, kaj pliaj apogis sin kontraŭ la kolonoj.Ili ne miksiĝis en la interparoladon, kiun la tri viroj, balanciĝante en la seĝoj, kune havis. Ili aŭskultis nur por aŭskulti kaj por ekscii ion. Iafoje unu el la aŭskultantaj viroj flustris ion al alia viro. De tempo al tempo Hacinto aŭ Margarito alvokis unu el la viroj por demandi ilin pri io, kio koncernis la interparoladon, sciigon pri la muloj, pri la brutaro, pri familio kaj kio plu estis en la vivo sur la haciendo.
La aĵojn, pri kiuj la guberniestro parolis kun Hacinto kaj Margarito, estis tiel prae simplaj, kiaj aferoj entute povas esti. Ili parolis pri maizo, pri sukero, pri salo, pri la prezo por bovoj kaj porkoj, pri ligno kaj arbaro, pri bonaj kaj malbonaj paŝtejoj, pri la gajno en aliaj haciendoj, pri la kvanto de la infanoj, kiujn havis diversaj familioj, pri malsanoj de certa viro aŭ de certa ino, pri kuraciloj por bovoj, ĉevaloj kaj muloj, pri la konsisto de la proksimaj vojoj, pri la longa distanco de la lernejo por tiuj infanoj, kiuj nur senregule frekventis la lernejon, pri la fakto, ke Hacinto ankoraŭ en la sama jaro volas konstrui lernejon sur la haciendo kaj, ke li pagos la instruiston, pri vetero, pri la kvanto de pluvo, pri sekeco, pri la pumoj, kiuj faŭkadas en la ĝangalo kaj de tempo al tempo fortrenis bovidon aŭ kaprinon, pri moskitoj, pri henequen, henekenon, kiun oni ekplantis kaj de kies fibroj oni faris de tiam sur la haciendo ĉiujn ŝnuregojn kaj lazojn kaj jam eĉ vendis la troajn kiel varon, kaj pri tio, kio krome okazas kaj sinsekvas sur granda haciendo.
Per neniu vorto la homoj parolis pri politiko. Ĉu don Manuel ĉu don Justo estis la prezidanto de la respubliko, pri tio zorgis tie neniu homo; ĉu la usonanoj intencis enmarŝi en la respublikon aŭ ĉu ili fanfaronas en la havenoj de Nikaragvo per kirasŝipoj kaj tie ekpafas kanonojn, tio estis por la homoj en la haciendo sen iu intereso. Ilia hejmlando ne estis la meksika respubliko, ilia hejmlando estis Rozo Blanka; kaj la aferoj, kiuj ne iel rilatis al Rozo Blanka, ne ekzistis por la homoj.
Tamen, spite al tio, ke ŝajnis kvazaŭ la viroj havus neniujn pliajn interesojn, kiuj etendiĝas trans ties vasta hejmlando, iliaj paroloj iafoje estis tiom plenaj de saĝo kaj de filozofio, ke la guberniestro pli ol nur unu fojon ekatentis, kaj kompare al tiuj paroloj trovis la opiniojn, kiujn li ie aŭskultis kaj legis, sufiĉe bagatelaj kaj sensignifaj, ne validaj por pripensado.
Tie li devis pensi ĉiam. Tute nova mondo malfermiĝis antaŭ li. Mondo, pri kies ekzisto li sciis nenion, kvankam li supozis, ke li studis ĉion, kio ekzistas surtere kaj en libroj. Ĉio tie estis simpla kaj natura. Ĉio tuj kompreneblis, ĉar ĉio radikis en naturaj aĵoj kaj okazaĵoj. Nenio ŝajne estis komplika. Nenio estis vualita kaj kamuflita de paragrafoj, de formalaĵoj kaj decidoj en la parlamentoj kaj superaj kortumoj. Tie ne estis leĝoj, neniuj kateĥismoj, neniuj statutoj, neniuj partiprogramoj. Kaj tamen la homoj tie vivis, kaj tamen ĉio iris sian vojon. Nenie estis kunpuŝiĝo, nenie konfuziĝo, nenie malklareco. La inoj ricevis ĉiuj multajn infanojn. Por ĉiuj estis nutraĵoj kaj ĉiuj plenkreskis, se ili estis transvivintaj la unuajn jarojn. Tie ne ekzistis problemoj. Tie ne ekzistis socialaj demandoj. Tie estis nek riĉuloj nek povruloj, nek ekspluatistoj nek sklavoj, kaj se vere ekestis kverelo, ĝi radikis en tiel simplaj kaŭzoj, ke unu vorto de Hacinto finis kaj decidis la kverelon tiel, ke ĉiuj agnoskis lian decidon kiel la solan kaj ĝustan. Tie ne ekzistis maljusteco, ĉar la justeco estis natura kaj memkomprenebla, ĉar neniu pensadis pri justeco, ĉar la nocioj pri justeco kaj maljusteco tie tute mankis kaj ne povis evoluiĝi.
Rimarkoj:
tilma = tilmo estas kruda kotona mantelo uzata de indiĝenaj meksikaj kampuloj, nodita sur unu ŝultrotortillas = tortiljoj, rostitaj maizoflanoj el muelitaj kaj kaĉigitaj maizograjnoj, maizaj kukoj, maizaj panetoj
frijoles= fazeoloj
dilo = masiva plankobreto
henequen = speco de agavo, kies fibroj estas uzata por la produktado de ŝnuregoj kaj lazoj