Cezar
Resumo de la romano
La romano estas divdita en tri partojn. La kanto de maristo enkondukas la unuan.Gale, kiu rakontas en la unua persono, estas la ĉefa heroo de la romano. Li estas usona maristo, ferdeklaboristo, kiu pasigas en Antverpeno dolĉan nokton kun belulino, kun kiu li konatiĝis en marista taverno.
Frumatene li atingas la havenon nur post la forveturo de sia ŝipo Tuscaloosa. Kun la Tuscaloosa perdiĝis krom la mono ĉiuj siaj paperoj. Tiel li nun ankaŭ ne plu havas ŝtatanecon. La belga polico kaptas la senpasportulon kaj ŝovas lin trans la nederlandan limon. Tie Gale migras al Roterdamo.
Kaptite de la nederlanda polico, li estas devigata reiri al Belgio. Sed nun belgaj limoficistoj denove kaptas lin, kaj li devas remigri al Roterdamo. De tie skota ŝipo kaŝe kunprenas lin al Bulonjo.
En la ekspresa trajno al Parizo la polico rivelas la senpasportulon kaj enfermas lin dek tagoj en prizonon, pro trompo de la fervojo.Post gaja tempo en la prizono li pasigas kelkajn tagojn en Parizo kaj kuraĝe iras al la usona konsulo por rericevi pasporton. Post la senrezulta interparolado Gale provas plian fojon veturi per eksprestrajno. Sed denove oni kaptas lin, kaj denove li devas eniri prizonon.
Post la eliro el tiu prizono li migras pli suden kaj laboras kelkan tempon en la suda Francio ĉe kamparano. Tie li devas streĉe labori, sed la salajro estas ridinda.
Jam sata pri tio Gale migras plu kaj hazarde eniras en la landlima regiono francan limfortikaĵon, en kiu ankoraŭ ne finiĝis la sieĝostato, kvankam la milito jam pasis. Laŭ militleĝo li estas pafmortigenda. Post diversaj eksterordinare bonaj antaŭekzekutaj manĝoj li tamen elvenas el la zono de mortdanĝero. En la maniero de la brava soldato Ŝvejk li sukcesas pruvi al ili sian sendanĝerecon.
Ĉar li ne volas reiri al Germanio - li ne emas kunpagi la kostojn de la milito - Gale asertas pri si, ke li estas germano kaj franca eskorto kondukas lin al la hispana limo. Ĉar li surpaŝas la hispanan teron kvazaŭ germano, la doganoficistoj ĝojkrie salutas kaj festas lin. Por honori la tre bonvenan gaston, oni tiel fervore festadas, ke li devas fuĝi pro tiom da amo. Pli deca adiaŭo ne eblis, ĉar ili tiam estus katenintaj lin.
En Hispanio videble regas idiliaj homaj interrilatoj. Neniu tie demandas pro lia pasporto, pri lia de kie kaj kien. La polico eĉ atentas, ke ne iu ŝtelu lin, se li nokte dormas ie sur la strato. Finfine li petas vendiston pro ilaro por povi fiŝkapti ĉe la kajomuro de Cadiz. Tie okazas io tre nekutima. Kiam Gale kaptas fiŝojn kaj lasas ilin denove fornaĝi, ĉar ili tro etas. Li ĝuste filozofumas kiel la taoisma ĉina filozofo Zhuang Zhi, kiam al li pro teruro preskaŭ falas la fiŝkaptilo el la mano. Ŝokis lin la stranga malnova ŝipo, kiu ĵus proksimiĝas.
La malnova "kesto", kiu kvazaŭ alrampas, estas Yorrikke, do Jorike: la Mortula Ŝipo. Pro la superstiĉo de la maristoj, ke oni neniam rifuzu dungiĝon, se ŝipo ofertas laboron al iu, li surgrimpas la ferdekon, dungiĝas kaj tiel eniras en la regnon de la mortuloj, de la forblovitoj, de la estingitoj. Tiel finiĝas la unua parto.
La dua komencas per la surskribo super la kajutoj de la ŝipanaro:
Surskribo super la
ŝipanaraj kajutoj
de la Mortula Ŝipo
Kiu eniras ĉi tien,ties nom' kaj ekzisto estas estingitaj.
La vento forblovis lin.
De li eĉ spireto ne konserviĝis
en la vasta vasta mondo.
Li povas nek retroiri
nek paŝi antaŭen,
tie, kie li staras, anatemo lin tenas.
Lin konas nek Dio nek infero.
Li ne estas tago, li ne estas nokto.
Li estas la nenio, la neniamo, la neniam plu.
Li tro grandas por la senfineco
kaj li tro etas por la sablograjno,
kiu havas siajn celojn en la universo.
Li estas la neniam estinta
kaj la neniam pensita!
La mortula ŝipo Jorike havas ŝipanojn el la tuta mondo. Estas persekutatoj el la imperiismaj ŝtatoj, estas desperadoj, senŝtatanoj, homoj sen hejmlando, sen nomoj, sen paperoj. Por la mondo ili estas mortaj.
La vivo sur la Jorike memorigas la inferon. La maristo Gale, kiu ekde nun apartenas al la nigra bando, do, al la ĉekaldronaj maristoj, laboras kune kun la polo Stanislav Koslovski kiel subhejtisto.
La laborkondiĉoj estas nekredeble aĉaj. La ŝipanaro estas vestita per ĉifonoj. Elektra lumo ne ekzistas. Kusenoj, kovriloj kaj similaj luksaĵoj ne disponeblas, ĉar alie la kompanio ne povus elteni la konkurencon kun la aliaj kompanioj. Neniuj mebloj, neniu sapo, neniuj kuleroj, nenio ajn. La ŝipanaro loĝas kune en ridinde etaj kajutoj kaj la manĝo tiel mizeras,, ke ĝi ĝuste sufiĉas por malhelpi, ke la ŝipanaro mortu pro malsato.
La laboron en la kaldronejo ili plenumas en ardeca varmego. Gale kaj lia laborkamarado Koslovski faras duoblajn vaĉojn. Ĉar ili devas plenumi la taskojn de ses viroj, ili laboras kiel piramidosklavoj. Neniuj protektaj instalaĵoj, brulvundoj pro ardantaj karbopecoj, kiuj ne eviteblas en la malvasta kaldronejo. Ĉie sur tiu hororŝipo embuskas la morto. La vivo tiom aĉas, ke eĉ la diabloj en la infero ne povus elteni tion, sed homoj devas ĝin elteni, ĉar ili estas mortuloj.
Ĉiujn tiujn laborojn devas fari ŝipanaro, kiu konscias pri tio, ke la ŝipo estas mortkonsekrita, por ke la posedanto povu enkasigi grandan asekursumon. Savojakoj mankas, por ke ne iuj atestantoj fuŝigu la profiton. Estas jam nur demando pri tempo, kiam la ŝipo sinkos al la la fiŝoj. Sed ankoraŭ la tempo ne venis, ĉar la kapitano ankoraŭ devas vendi la kontrabandajn varojn, troviĝantajn sur la ŝipo. Ankaŭ kapitano devas enspezi aldonan monon, ĉar li ne povus vivi de sia salajro.
La kontrabandaj varoj venas interalie el la germana urbo Suhl, el la plej malnova 'ludilfabriko', el la ŝvaba regiono venas marmelado, el Belgio kaseroloj kaj tiel plu. Kiam Gale kaj Koslovski pli precize kaj pli detale rigardas, ili eltrovas, ke oni ne povas ludi per la ludiloj, ke oni ne povas manĝi la marmeladon, ĉar temas pri armiloj kaj municioj por la marokanoj.
Sed antaŭ ol Jorike sinkas funden de la maro, anoj de alia ŝipo ŝanhajas, do ŝtelas, la sinjorojn Gale kaj Koslovski, kiam ili promenas laŭ la kajo de haveno. Okazas tiel, ke ili eniĝas en pugnobatalon. Oni draŝas ilin ĝis senkonscio.
Ili vekiĝas iam poste sur la maro, sur la Empress of Madagascar. Tiel komencas la tria parto. Ĝin enkondukas jena verseto:
Veturas strangaj ŝipoj
sur maroj preter ni;
Fifamas neniu tiom,
ke ne aliaj aĉus pli.
La tute nova Imperiestrino de Madagaskaro, kiu ankaŭ post plurfojaj renovigoj ne atingas la necesan rapidecon, kiel necesus por povi spiti la konkurantojn, estas miskonstruo, kaj tial tuj post sia naskiĝo kondamnita je morto, elsendita por almenaŭ enspezigi la asekurmonon. Do, denove mortula ŝipo por la du herooj de la romano.
Ili nun devas labori kiel hejtistoj. Fine nur ili transvivas la pereon de la ŝipo. Sur vando de la stirejo drivas la ŝiprompuloj sur la maro. Stanislav finfine freneziĝas, li pensas delire, ke li vidas Jorike. Li saltas maren por atingi ĝin - kaj dronas. Gale ne povas helpi Stanislavon, sed li mem transvivas.
